tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl ru sk sv

*art/o

*artoTEZ Vikipedio

Tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj: medicino, diplomatio, pedagogio, konstruado estas artoj; laŭ ĉiuj leĝoj de la arto [1]; al la fiŝo ne instruu naĝarton [2]; ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin [3].
a)
=belarto la arto estas imito, sed ne simpla kopio de la naturo; ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj [4].
b)
Homa kreokapablo kontraste al la okazaĵoj de la naturo: tiu haveno estas kreita de naturo kaj aranĝita de arto.
SUB:metio, teĥnikoVD:kapablo, talento

artaTEZ Vikipedio

Koncernanta arton1: same kiel pri la poezio, la budapeŝta skolo multon kontribuis al arta maturiĝo de la esperanta romano [5].
a)
=belarta kia brila, arta enhavo [6].
b)
=artefarita girlandoj da artaj rozoj [7]. ĉe la arta lumo; arte daŭrigata juneco; arta lingvo.

artaĵoTEZ

Io farita laŭ la reguloj de iu arto: jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo [8].
a)
=belartaĵo dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj ... kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco [9].
b)
=artefaritaĵo artaĵa hararo.

artismo

BELA Forta kapablo aŭ sento pri la beleco: ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco [10].

artistoTEZ Vikipedio

BELA Tiu, kiu praktikas arton, precipe belarton: artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn [11].

artefaritaTEZ

Farita per homa arto, ne kreita de la naturo: artefarita lago [12].

artefaritaĵoTEZ

Faraĵo aŭ efiko de homa agado: kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l' homaro [13]. SIN:artaĵo 1.b

belartaTEZ

Konforma al la reguloj de belarto, de ĝi produktita aŭ al ĝi rilata: belartaj konkursoj.

belartoTEZ Vikipedio

BELA Ĉiu el la artoj1, kiuj celas belon: arkitekturo, beletro, muziko, skulptarto, pentrarto...: li estas ĝuste nun plene okupita per interesa verko Pri la belartoj [14].

belartaĵoTEZ

Belarta verko. SIN:artaĵo 1.a

dancartoTEZ

BELAMUZ Korpa belarto de ritma sinmovo, ordinare laŭmuzika: sklavigitaj nigruloj kreis por supervivi originalan dancarton kaj muzikon [15].

desegnartoTEZ

BELA Grafika belarto produktanta bildojn per strekoj.

dramartoTEZ

BELATEA=teatro la historio de la esperanta dramarto [16].

fotartoTEZ Vikipedio

BELAFOT=fotografarto semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto [17].

juvelartoTEZ Vikipedio

BELA Belarto pri planado kaj farado de juveloj el metalo, gemoj kaj aliaj materialoj.

kantartoTEZ

MUZ Belarto de voĉa muzikado: iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [18].

kinartoTEZ Vikipedio

BELAKIN=kino mi ĉi tie proponis kreadon de dissendo-listo por la kinarto [19].

konstruartoTEZ Vikipedio

ARKI=arkitekturo mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando [20].

kuirartoTEZ Vikipedio

KUI Arto prepari manĝaĵojn per kuirado, kaj ankaŭ per aliaj procedoj, tranĉo, spicado kaj ceteraj: instruatas plej diversaj fakoj ...: lingvoj, leĝo, kuirarto, teksado, kudrado [21].

kuracartoTEZ

MED Arto resanigi, praktika parto de medicino: unu el vi ... estas ja lerta pri la kuracarto [22].

memorartoTEZ

Arto helpi kaj plibonigi la memorkapablon.

ornamartoTEZ

BELA Iu el la belartoj, kiuj produktas aŭ ornamas aĵojn por hejmo aŭ ĉiutaga uzo: ceramiko, teksarto, miniaturo...

parolartoTEZ Vikipedio

=retoriko la celo de la Oratora Konkurso de UEA estas evoluigi la Esperantlingvan parolarton [23].

pentrartoTEZ Vikipedio

BELA Grafika belarto produktanta bildojn per koloriloj: sur la monumento troviĝas ... ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo [24].

rajdartoTEZ

Arto sursidi ĉevalon aŭ alian rajdobeston kaj ĝin gvidi: por restarigi la tradicion de la araba nacio pri lerto en rajdarto, li aparte fondis rajdartan klubon [25].

skulptartoTEZ Vikipedio

BELA Plastika belarto produktanta bareliefajn, mez-reliefajn aŭ plen-reliefajn verkojn: ŝi elektis iun – sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li \ estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo [26].

sorĉartoTEZ Vikipedio

Praktika parto de magio uzanta sorĉojn, objektojn, ritojn: ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon [27].

tradukoj

anglaj

~o: art; konstru~o: architecture.

belorusaj

~o: мастацтва, майстэрства; ~a a: мастацкі; ~a b: штучны; ~a : умелы, майстэрскі; ~aĵo a: мастацкі твор ; ~isto: мастак, дзеяч культуры; ~efarita: штучны; fot~o: фотамастацтва; konstru~o: архітэктура; memor~o: мнэмоніка, мнэматэхніка; parol~o: рыторыка.

francaj

~o: art, technique, savoir-faire; ~a a: artistique; ~a b: artificiel; ~aĵo a: œuvre d'art; ~aĵo : œuvre; ~ismo: sens artistique; ~isto: artiste; ~efarita: artificiel; ~efaritaĵo: artefact; bel~a: artistique; bel~o: beaux-arts; bel~aĵo: œuvre d'art; danc~o: danse (art); desegn~o: dessin (art); dram~o: art dramatique, théâtre (art dramatique) ; fot~o: photographie; juvel~o: joaillerie; kant~o: art du chant; kin~o: cinéma; konstru~o: architecture; kuir~o: cuisine (discipline); kurac~o: thérapeutique (subst.); memor~o: mnémotechnie; ornam~o: arts décoratifs; parol~o: réthorique; pentr~o: peinture (art); rajd~o: équitation; skulpt~o: sculpture (art); sorĉ~o: sorcellerie. laŭ ĉiuj leĝoj de la ~o: dans les règles de l'art; al la fiŝo ne instruu naĝ~on: on n'apprend pas à un vieux singe à faire les grimaces.

germanaj

~o: Kunst; ~a a: kunstvoll; ~a b: künstlich; ~a : Kunst-; ~aĵo a: Kunstwerk; ~aĵo : Kunstwerk; ~ismo: Kunstsinn; ~isto: Künstler; ~efarita: künstlich; bel~a: kunstvoll; bel~aĵo: Kunstwerk; danc~o: Tanzkunst; desegn~o: Zeichnen; fot~o: Fotografie, Photographie; konstru~o: Architektur; memor~o: Mnemonik, Mnemotechnik; parol~o: Rhetorik, Redekunst; sorĉ~o: Zauberkunst.

hispanaj

konstru~o: arquitectura.

hungaraj

~o: művészet; ~a a: művészi; ~a b: mű-; ~a : művészeti; ~aĵo a: művészi dolog; ~aĵo : műalkotás; ~ismo: műérzék; ~isto: művész; ~efarita: mesterséges; bel~o: szépművészet; bel~aĵo: műtárgy; danc~o: táncművészet; desegn~o: rajzművészet, grafika; fot~o: fényképészet, fotógráfia; juvel~o: ékszerészet; kin~o: filmművészet; konstru~o: építőművészet, architektúra; ornam~o: díszítőművészet; parol~o: ékesszólás, szónoklattan, retorika; pentr~o: festészet; skulpt~o: szobrászat, szobrászművészet.

katalunaj

~o: art; ~a a: artístic; ~aĵo a: obra d'art; ~isto: artista; ~efarita: artificial; bel~a: artístic; bel~o: belles arts; bel~aĵo: obra d'art; danc~o: dansa; desegn~o: dibuix; juvel~o: joieria; kin~o: cinema, setè art; ornam~o: arts decoratives; pentr~o: pintura; skulpt~o: escultura.

nederlandaj

fot~o: fotografie; memor~o: geheugenkunst, mnemotechniek; ornam~o: decoratiekunst; parol~o: retoriek; pentr~o: schilderkunst.

polaj

~o a: sztuka; ~o b: sztuka, kunszt; ~a a: artystyczny; ~a b: sztuczny; ~ismo: artyzm; ~isto: artysta; ~efarita: sztuczny; ~efaritaĵo: artefakt; bel~a: artystyczny; bel~o: sztuka piękna; danc~o: taniec artystyczny; desegn~o: grafika; dram~o: sztuka dramatyczna, dramat, teatr dramatyczny; fot~o: fotografika, fotografia artystyczna; kant~o: śpiew, sztuka oratoryjna; kin~o: film, sztuka filmowa, kinematografia; konstru~o: architektura; kuir~o: sztuka kulinarna; memor~o: mnemonika, mnemotechnika; ornam~o: sztuka zdobnicza; parol~o: retoryka, sztuka krasomówstwa, krasomówstwo; krasomówstwopentr~o: malarstwo; skulpt~o: rzeźbiarstwo; sorĉ~o: magia, sztuka magiczna.

rusaj

~o: искусство; ~a a: художественны й; ~a b: искусственный ; ~a : искусный; ~aĵo a: произведение искусства ; ~aĵo : произведение; ~ismo: художественно е чутьё, художественны й вкус, понимание искус ства; ~isto: деятель искус ства, художник (в широком смысле слова) ; ~efarita: искусственный; ~efaritaĵo: артефакт, искусственно созданный предмет; bel~a: художественны й; bel~o: искусство, изящное искусство; bel~aĵo: произведение искусства; danc~o: искусство танца, хореография; desegn~o: графика; dram~o: драматическое искусство, театр (искусство) ; fot~o: фотография, фотоискусство; juvel~o: ювелирное искусство; kant~o: искусство пени я; kin~o: кинематография; konstru~o: архитектура; kurac~o: терапия; memor~o: мнемоника, мнемотехника; ornam~o: прикладное искусство, декоративное искусство; parol~o: риторика, искусство красноречия; pentr~o: живопись; skulpt~o: ваяние, скульптура (искусство) ; sorĉ~o: колдовство, чародейство.

slovakaj

~o: umenie; ~a a: umelecký; ~a b: umelý; ~aĵo a: umelecké dielo; ~isto: umelec; ~efarita: umelý; ~efaritaĵo: artefakt; memor~o: mnemotechnika.

svedaj

~o: konst; ~aĵo : konstverk; ~isto: artist, konstnär; ~efarita: konstgjord; konstru~o: arkitektur; sorĉ~o: trollkonst.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. La Nova Testamento, La agoj 19:19
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, 2
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo fikcia
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
8. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 14a
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „ĉio sur sian ĝustan lokon!“
10. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
12. V. Varankin: Metropoliteno
13. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, se Lenin estus esperantisto
14. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
15. C. Orsinger: La afrikaj dancoj..., SAT Kulturo, [vidita en 2007-12]
16. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, dramoj en esperanto
17. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, 3
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
19. B. Soroushian: E-Bibliotekoj por Ĉiuj (Projekto), soc.culture.esperanto, 2002-04-12
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
21. R. Pyhälä: La finnlanda eduksistemo, Internacia pedagogia revuo, 1995, numero 4a
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a, Lemuel kaj Adaha
23. -: Oratora Konkurso de UEA, regularo..., soc.culture.esperanto, 2002-05-06
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, kupra porko
25. -: Saudi-arabia nova reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz, Ĉina Radio Internacia, 2005-08-02
26. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, tria preĝo de Pygmalion
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino

[^Revo] [art.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2007/12/22 17:30:27 ]