*kost/i UV

*kosti

(ntr)
1.
EKON Esti akirebla nur je difinita prezo; kaŭzi certan elspezon: kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [1]; demandu lin, kiom kostas la instrumento [2]! Sara kostos al vi bienon kaj dek talentojn jare [3]; la kuracado kostas multe kaj malmulte efikas [4]; demando ne kostas, demando ne devigas PrV .
2.
Esti akirebla, atingebla, nur dank' al iu peno aŭ ofero: kiom da malfacila laboro […] la afero min kostis […] [5]; mi ne forlasos lin kaj fidele lin servos, eĉ se tio kostos mian vivon [6]; mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti al mi du krurojn kaj unu kolon [7]; maltimega provo, kiu povis kosti al ŝi tre kare [8]; kiom [malmulte] kostas al ni, iom fermi la okulojn, flugi iom per la imago [9]; ĉiu paŝo antaŭen kostas doloron kaj suferon [10]; Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi tro multe da libera tempo [11]; kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli [12]? kio multe kostas, multe valoras PrV ; senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon PrV .
Rim.: La vorto estis markita kiel transitiva en PV kaj pluraj postaj vortaroj inkl. Revo, sed la akuzativo tie ĉi markas ne rektan objekton, sed mezuron, vd. -n4.
angle:
cost 1. cost
beloruse:
каштаваць
ĉeĥe:
koštovat, mít cenu, stát (o ceně)
ĉine:
花費 [huāfèi]
france:
coûter
germane:
kosten
hispane:
costar (tener precio)
hungare:
kerül (pl. pénzbe, fáradságba)
indonezie:
berharga
japane:
価する [あたいする], 要する [ようする]
katalune:
costar
nepale:
लागत
pole:
kosztować
portugale:
custar (ter determinado valor), importar em
rumane:
costa
ruse:
стоить
slovake:
koštovať, mať cenu, stáť
svede:
kosta

kosta

Altpreza aŭ postulanta grandan penon: la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta DL ; la produktado de dokumentoj estos pli simpla kaj malpli kosta [13].
13. Johano Rapley: Kiom valoras „aliaj lingvoj“?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 11a
angle:
costly, dear, expensive, high-priced
beloruse:
дарагі, каштоўны
bulgare:
скъп
ĉeĥe:
cenný, drahý
ĉine:
昂貴 [ángguì], 高昂 [gāoáng], 值錢 [zhíqián], 昂 [áng], 价格高 [jiàgégāo]
france:
cher (coûteux), coûteux
germane:
teuer
hungare:
költséges, drága
indonezie:
mahal
japane:
高価な [こうかな]
katalune:
car
pole:
kosztowny
rumane:
scump, drag, luxos
ruse:
дорогостоящий
slovake:
cenný, drahý
svede:
dyr

koste de

(prepoziciaĵo)
1.
(io) Malgraŭ iu neevitata peno, forofero aŭ malavantaĝo: ili lernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta […] korektado [14]; la poemoj en la kolekto estas „videble” mulditaj al la celata versformo iugrade koste de la enhavo [15].
2.
(iu) Je kostoj de: en nuna Japanio maljunuloj havas sufiĉe agrablan socialan sekurecon koste de gejunuloj [16].
beloruse:
коштам, цаной, за кошт
ĉeĥe:
za cenu
france:
au prix de (inconvénient), en subissant (inconvénient)
germane:
auf Kosten von, um den Preis
hungare:
(vmi) árán
japane:
~の代価で [~のだいかで], ~と引き換えに [~とひきかえに]
katalune:
al preu de, a costa de
pole:
kosztem
rumane:
în detrimentul
ruse:
ценой (чего-л.), за счёт
slovake:
za cenu

*kosto [17]

EKON Baza monsumo aŭ ofero necesa por produkti, havigi, akiri ion: la kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj DL ; mi pagos la koston de l' vojo DL ; ne valoras la faro la koston de l' preparo (kandelo, felo)PrV ; per mia propra kostopago mi fariĝis saĝa. VD:prezo
afrikanse:
koste
albane:
kosto
amhare:
ዋጋ
arabe:
التكلفة
armene:
ծախսերը
azerbajĝane:
qiymət
beloruse:
кошт
bengale:
খরচ
birme:
ကုန်ကျစရိတ်
bosne:
troškova
ĉeĥe:
náklad
ĉine:
成本 [chéngběn], 使費 [shǐfèi], 費 [fèi], 开销 [kāixiāo]
dane:
omkostninger
estone:
maksumus
eŭske:
kostua
filipine:
gastos
france:
coût
galege:
custo
germane:
Kosten
guĝarate:
ખર્ચ
haitie:
pri
hinde:
लागत
hungare:
költség
igbe:
na-eri
indonezie:
biaya, harga
irlande:
costas
islande:
kostnaður
japane:
コスト
jave:
biaya
jide:
קאָסטן
jorube:
iye owo
kanare:
ವೆಚ್ಚ
kartvele:
ღირებულება
katalune:
cost, preu
kazaĥe:
құны
kimre:
chost
kirgize:
нарк
kmere:
ការចំណាយ
koree:
비용
korsike:
costu
kose:
ixabiso
kroate:
trošak
kurde:
nirx
latve:
izmaksas
laŭe:
ຄ່າໃຊ້ຈ່າຍ
litove:
kaina
makedone:
цена
malagase:
vidin’ny
malaje:
kos
malajalame:
വില
malte:
ispiża
maorie:
utu
marate:
खर्च
monge:
nqi
mongole:
зардал
njanĝe:
mtengo
okcidentfrise:
kosten
panĝabe:
ਲਾਗਤ
paŝtue:
لګښت
pole:
koszt
ruande:
igiciro
rumane:
cheltuială , preț, cost
ruse:
стоимость
samoe:
tau
sinde:
خرچ
sinhale:
පිරිවැය
skotgaele:
cosgais
slovake:
náklad, výdavok
slovene:
stroški
somale:
qiimaha
ŝone:
mutengo
sote:
litšenyehelo
svahile:
gharama
svede:
kostnad
taĝike:
арзиш
taje:
ค่าใช้จ่าย
tamile:
செலவு
tatare:
бәясе
telugue:
ధర
tibete:
གོང་
ukraine:
вартість
urdue:
قیمت
uzbeke:
qiymati
vjetname:
chi phí
zulue:
izindleko

ĉiakoste

Firme provante, eĉ kun granda peno, ofero, elspezo: la vic-reĝo ordonis […] eltrovi ĉiakoste, kiu li estas [18]; la generalo Erich Ludendorff sendis al la frontoj ordonon la 24an de oktobro 1918 rezisti ĉiakoste, kio pliigis kompreneble la nombro[n] de mortintoj, vunditoj kaj suferado [19].
beloruse:
любым коштам
ĉine:
不惜代价 [bùxídàijià], 无论代价如何 [wúlùndàijiàrúhé]
france:
à tout prix
germane:
um jeden Preis
hungare:
minden áron, bármi áron
katalune:
a tot preu
pole:
za wszelką cenę
rumane:
cu orice preț

*multekosta

EKON Altpreza, kostanta grandan monsumon: multekosta ŝtono [20]; sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj FK ; la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, […] kiu kostis pli ol milionon da frankoj [21]; palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko Marta . SIN:kara 3, kosta
angle:
costly, dear, expensive, high-priced
beloruse:
дарагі, каштоўны
bulgare:
скъп
ĉeĥe:
drahý
ĉine:
昂貴 [ángguì], 高昂 [gāoáng], 值錢 [zhíqián], 昂 [áng]
france:
cher (coûteux), coûteux
germane:
teuer
hispane:
caro (precio alto)
hungare:
költséges, drága
indonezie:
mahal
japane:
高価な [こうかな], 高額の [こうがくの]
katalune:
car
nederlande:
duur
okcitane:
car, carestiós
pole:
cenny, drogi, drogocenny, kosztowny
rumane:
prețios
ruse:
дорогой (о цене), дорогостоящий
slovake:
drahocenný, drahý, nákladný
svede:
dyr

malmultekosta

EKON Malaltpreza, kostanta malgrandan monsumon: restado en Germanio estis bagatele malmultekosta [22]; kie aĉeti la plej malmultekostajn lentojn [23]. SIN:ĉipa, malkara
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 4a parto, ĉapitro 13, sekcio 13.2.6
23. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999
angle:
cheap, inexpensive, low-priced
beloruse:
танны
ĉine:
低廉 [dīlián], 廉 [lián], 最便宜 [zuìpiányi], 最物有所值 [zuìwùyǒusuǒzhí], 低成本 [dīchéngběn], 賤 [jiàn], 廉价 [liánjià], 价格便宜 [jiàgépiányi], 便宜 [piányi]
germane:
billig, preiswert, günstig (billig)
hispane:
barato
indonezie:
murah
japane:
安価な [あんかな]
nederlande:
goedkoop
okcidentfrise:
goedkeap
pole:
tani

sendokosto

EKONPOSX Monsumo pagenda por transporto de sendaĵo: prezo ĉe FEL: EUR 16,00 + sendokostoj [24]; paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono [25]; se mi reklamacios, verŝajne la Entrepreno rehavigos al mi la sendkoston [26]. SUB:afranko
24. Monato, Grigori Arosev: Ĉarmaj kantoj por infanoj
25. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
26. Monato, Filippo: Moderna poŝto, 2006
ĉine:
邮资 [yóuzī], 轉運費 [zhuǎnyùnfèi], 邮件资费 [yóujiànzīfèi], 邮费 [yóufèi]
germane:
Porto, Beförderungsentgelt, Postgebühr, Versandkosten
indonezie:
ongkos kirim, biaya kirim
pole:
koszt wysyłki

administraj notoj