interval/o
intervalo
- 1.
- Regula, laŭmezura interspaco aŭ intertempo: traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno Metrop ; la religia kredo […] donu enhavon kaj celon en nian vivon, sen kiuj ĝi estus nur nuda […] intervalo inter la naskiĝo kaj morto [1]; Pola Esperantisto […] kun kelkaj intervaloj, aperas ĝis hodiaŭ [2]; kun intervaloj de unu aŭ kelkaj jaroj, okazas multaj aliaj renkontiĝoj [3]; trajnoj veturas nur laŭ 30-minutaj intervaloj [4]; la intervalo inter la elŝprucoj, kiuj daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn[…] estas 36-38 horoj [5]. distanco, intermito, periodo, spano
- 2.
- Interspaco, disiganta du notojn: la uzatajn tiam intervalojn (kvinto, seksto) nun oni nomas „vakaj“ [6]; uzo de disonancaj intervaloj [7]; ili donas nomojn al la plej malgrandaj intervaloj inter sonoj kaj klinas siajn orelojn [8].
- 3.
- PIV1
Aro de ĉiuj
reeloj, troviĝantaj
inter du reeloj `a` kaj `b`;
pli ĝenerale: konveksa subaro de la aro de reeloj:
la intervalon oni notas per skribaĵo de la tipo
`[a,b]`
(fermita intervalo, `a` kaj
`b`
apartenas al la koncerna aro),
`(a,b)`
(malfermita intervalo, nek `a` nek
`b` apartenas al ĝi),
`[a,b)` aŭ
`(a,b]` (duonfermita
intervalo);
la reelojn `a` kaj
`b` oni nomas
randoj de la intervalo.
Rim.: La nocio estas vastigebla al nefiniaj valoroj de `a` aŭ `b`: `[a,+oo)` (ĉiuj reeloj pli grandaj ol `a`, inkluzive de `a`), `(-oo,+oo)` ktp.
1.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
4. Monato, Walter Klag: Fervojo fivoja, 2003
5. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, IV. El vivo de sistemoj
7. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
8. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
4. Monato, Walter Klag: Fervojo fivoja, 2003
5. Monato, Julius Hauser: Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj, 2012
6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, IV. El vivo de sistemoj
7. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
8. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
- angle:
- 3. interval
- beloruse:
- інтэрвал
- ĉeĥe:
- dosah, rozsah
- ĉine:
- 区间 [qūjiān], 間歇 [jiànxiē], 間隔期 [jiàngéqī]
- france:
- intervalle
- germane:
- Intervall 1. Spanne
- hispane:
- intervalo
- hungare:
- 2. hangköz 3. intervallum
- itale:
- intervallo
- japane:
- 音程 [おんてい], 区間 [くかん]
- katalune:
- interval
- nederlande:
- interval, tussenruimte
- perse:
- 2. فاصله (موسیقی) 3. بازه
- pole:
- 2. interwał 3. przedział
- portugale:
- intervalo (música, matemática)
- ruse:
- интервал
- slovake:
- interval, medzidobie, rozpätie
- ukraine:
- інтервал, проміжок, відстань
konverĝintervalo
[9]
- (de reela potencoserio `S(x)` ĉirkaŭ `x_0`) Malfermita intervalo `(x_0-rho,x_0+rho)`, kie `rho` signas la konverĝoradiuson de la serio.
- angle:
- interval of convergence
- beloruse:
- інтэрвал зьбежнасьці
- france:
- intervalle de convergence
- germane:
- Konvergenzintervall
- hungare:
- konvergenciatartomány
- itale:
- intervallo di convergenza
- katalune:
- interval de convergència
- perse:
- بازهٔ همگرایی
- pole:
- przedział zbieżności
- portugale:
- intervalo de convergência
- ruse:
- интервал сходимости