*kar/a PrV
*kara
- 1. ↝
- Amata: kara patrino; mia karmemora patro PrV ; li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto [1].
- 2.
- Alte ŝatata, grandvalora: ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu [2]; ĉiu por si mem estas la plej kara PrV ; kara estas dono en minuto de bezono PrV ; amiko estas kara, sed vero pli kara PrV ; ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro PrV ; sia estas pli kara ol la najbara PrV ; vi ŝtelis de mi karan horon [3].
- 3. ↝
(arkaismo) Multekosta: kara loĝejo; tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo (kandelo) PrV ; lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo [4]; kare pagi por la konsiloj [5]; ĝi estas pli kara, ol juveloj [6]; vivi tiel malkare, kiel nur eble, ŝpari, kiom ni nur povos FK ; vi ŝtelistoj, vi volas malkare manĝi anserojn [7]! turkaj familioj vendis malkare siajn domojn kaj forkuris [8].
Rim.: La pli klaraj sed malpli elegantaj anstataŭaĵoj „multekosta“, „malmultekosta“ ne ĉiam plensence povas anstataŭi „kara“ kaj „malkara“. En la proverbo: malhumileco estas kara plezuro PrV , „multekosta“ ne povus esprimi la profundan signifon, ke per malhumileco oni riskas perdi pli ol nur monon: socian subtenon kaj staton, sekurecon, eble eĉ la propran vivon. Kara pago inkluzivas pagon per tio, kio al si mem estas kara2. [Wolfram Diestel]
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:6
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:15
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
8. Monato, de Julian Modest
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:6
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:15
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
8. Monato, de Julian Modest
- angle:
- 1. beloved, cherished, loved 2. highly esteemed, precious, valuable 3. costly, expensive, high-priced
- beloruse:
- дарагі
- ĉeĥe:
- drahý, milý, vzácný
- france:
- cher (aimé), cher (coûteux), aimé (adj.), bien-aimé (adj.), chéri (adj.), coûteux, onéreux, précieux
- germane:
- 1. lieb 2. wert 3. teuer
- hispane:
- 1. querido, querida
- hungare:
- 1. kedves 2. kedves 3. drága
- katalune:
- 1. estimat, amat 2. preuat, apreciat 3. valuós, cotitzat
- kurde:
- 1. delal
- nederlande:
- 1. lief 2. dierbaar 3. duur
- okcitane:
- car
- pole:
- 1. drogi, miły, kochany 2. drogi, miły 3. drogi
- portugale:
- 1. querido, amado, caro, bem-amado 2. muito estimado, querido, prezado, caro 3. caro, oneroso, precioso
- rumane:
- drag, scump
- ruse:
- 1. милый, дорогой, любимый 2. дорогой 3. дорогой (по цене)
- slovake:
- drahý, milý, vzácny
karigi
karulo ↝
- Kara homo: [ili] senĉese ploras manke de siaj karuloj pereintaj dummilite [10]; anstataŭ ĉiu el niaj karuloj […], ni havas unu amikon en la ĉielo pli [11]; la juna fraŭlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, ĉirkaŭprenis lin, li forte, dolĉe ŝin kisis FK .
10.
Monato, Geraldo Mattos: Kio estas Amo?
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
- france:
- chéri (subst.), aimé (subst.), bien-aimé (subst.)
- germane:
- Teuerster, Geliebter
- katalune:
- estimat (subst.)
- pole:
- drogi (osoba), kochany (osoba)
karulino ↝
- france:
- chérie (subst.), aimée (subst.), bien-aimée (subst.)
- germane:
- Teuerste, Geliebte
- katalune:
- estimada (subst.)
- pole:
- droga (osoba), kochana (osoba)
malkara ↝
- 1. ↝
- Malmultkosta: bona marmelado malkara [14]! ligno estos pli malkara [15]; kruda silko po 6 ŝilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 ŝilingo FK ; havi bonan kaj tre malkaran laborantinon Marta ; [li] krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj […] [16]; tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo PrV .
- 2. ↝
- Senvalora: tiom da elspezoj! eĉ plej malkara vesto kostas multe IK ; la vino brilu en pokalo aŭ en malkara glas' [17]; ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj FK !

14.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Bona Konsilo
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Bona Konsilo
- angle:
- cheap
- france:
- pas cher
- germane:
- billig
- ruse:
- дешевый