*trezor/o
*trezoro
- 1.
-
Amaso da multvaloraj objektoj – oro, arĝento, juveloj:
- a)
- Rezerve tenata: promesita trezoro estas sen valoro PrV ; ne timu […] via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn [1]; pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi [2]; amasigi trezorojn en keloj [3]; la ŝtata trezoro (ankaŭ „ŝtatkaso“).
- b)
- Enterigita aŭ iel kaŝita, precipe tia, ke la posedanto ne plu vivas kaj la situo ne estas sciata: trezoroj, kaŝitaj en la sablo [4]; la regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon [5]; trovi trezoron en ruinojB .
- 2.
- (figure)
Io tre valora, tre ŝatinda:
tiu libro estas vera trezoro de scienco;
(frazaĵo)
amiko fidela estas trezoro plej bela
PrV
.
- a)
- (figure) Karesa vorto pri io aŭ iu tre kara al oni: mia kara trezoro, vintro sin trovos sur vangoj FK ; mia anĝelo, mia trezoroB . ĝojo
- b)
- Kolekto de valoraj verkoj: arkitektura, lingva trezoro; la verko de Zamenhof estas trezoro por la homaro; malgranda biblioteko, kiu […] enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo FK ; la [bo]patrino […] transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo […] ― amaso da flaviĝintaj paperoj […], por li tio ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili FK .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 33:19
5. La Nova Testamento, S. Mateo 13:44
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 33:19
5. La Nova Testamento, S. Mateo 13:44
- angle:
- treasure
- beloruse:
- скарб
- ĉeĥe:
- poklad
- ĉine:
- 宝藏 [bǎozàng], 寶藏 [bǎozàng], 鈺 [yù], 钰 [yù], 珍宝 [zhēnbǎo], 珍寶 [zhēnbǎo], 宝 [bǎo], 寶 [bǎo]
- france:
- trésor
- germane:
- Schatz
- hispane:
- tesoro
- hungare:
- kincs, drágaság ŝtata ~o: államkincstár. amiko fidela estas ~o plej bela: a jó barát drágább az aranynál.
- japane:
- 宝 [たから], 宝物 [たからもの], 秘宝 [ひほう], 富 [とみ], 財宝 [ざいほう], 貴重な物 [きちょうなぶつ], 大事な人 [だいじなじん]
- katalune:
- tresor
- latine:
- thesaurus, i
- nederlande:
- schat
- pole:
- skarb, bogactwo ŝtata ~o: skarb państwa. amiko fidela estas ~o plej bela: wierny przyjaciel to najpiękniejszy skarb.
- portugale:
- tesouro
- ruse:
- сокровище ŝtata ~o: казна. 1.b клад amiko fidela estas ~o plej bela: не имей сто рублей, а имей сто друзей.
- slovake:
- poklad
- ukraine:
- скарб
trezorejo
- 1.
- Loko, kie oni konservas trezoron aŭ grandajn monsumojn: ŝtelisto […] ŝtelis juvelojn el la trezorejo [6]; la faraona trezorejo estis tiel malplena […] [7]; (figure) bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon [8].
- 2.
- Oficejo, kie oni administras trezoron, precipe la ŝtatan: la vitrofarejo estis grava fonto de enspezoj de la faraona trezorejo [9]; ŝtatsekretario pri la Trezorejo PIV1 (tiel oni nomas la financministron en Usono). fisko1
6.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
8. La Nova Testamento, Luko 6:45
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
8. La Nova Testamento, Luko 6:45
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
- angle:
- treasury
- beloruse:
- скарбніца
- ĉeĥe:
- klenotnice, pokladnice, trezor
- ĉine:
- 宝库 [bǎokù], 寶庫 [bǎokù], 集萃 [jícuì]
- germane:
- 1. Schatzkammer, Tresorraum 2. Schatzamt 2. Fiskus, Staatskasse, Schatzamt
- hispane:
- cámara del tesoro
- hungare:
- kincstár
- japane:
- 宝庫 [ほうこ], 宝物庫 [ほうもつこ], 国庫 [こっこ]
- katalune:
- erari
- latine:
- aerarium, ii
- nederlande:
- schatkamer
- pole:
- skarbiec
- ruse:
- 1. сокровищница 2. казна, казначейство
- slovake:
- pokladnica, trezor
- ukraine:
- скарбниця
trezoristo
-
Oficisto rajtigita enspezi kaj elspezi monrimedojn de ŝtato
aŭ organizaĵo:
la impostoj alfluas tre malrapide – diris la trezoristo
[10].
Rim.: Trezoristo estas rajtigita mem decidi pri spezoj; kasisto faras tion laŭ ordono (interalie, de trezoristo) aŭ laŭ rutina regulo.
10.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 10a
- beloruse:
- скарбнік
- ĉeĥe:
- pokladník
- ĉine:
- 帐房 [zhàngfáng], 賬房 [zhàngfáng]
- france:
- trésorier
- germane:
- Schatzmeister
- hispane:
- tesorero
- hungare:
- kincstárnok, kincstáros
- japane:
- 財務官 [ざいむかん], 会計官 [かいけいかん]
- katalune:
- tresorer
- pole:
- skarbnik
- ruse:
- казначей
- slovake:
- pokladník
- ukraine:
- скарбник