elimin/i

elimini

(tr)
1.  
MED Iom post iom forigi el la korpo malutilajn substancojn: elimini venenon el la sango. VD:ekskremento.
2.  
Forigi, malaperigi, malakcepti: elimini hipotezon, nomon el listo; elimini ekzamenaton, kandidaton; elimini malsaton en Brazilo [1]; monopoloj, […] kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon [2]; Putin returnas la radon de historio, eliminante jam atingitajn demokratajn reformojn [3]; la ĉefo de l' urba polico ordonas bombardi la kvartalon, por tiel […] elimini la teroriston [4]; en la turniro partoprenis 16 landaj teamoj, kiuj ludis […] en elimina sistemo unu kontraŭ la alia [5]. VD:mortigi
1. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
2. Monato, S. Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/006861.html
3. Monato, Stefan Maul: Hororo, 2004
4. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
5. Monato, Evgeni Georgiev: Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis, 2008
angle:
eliminate
beloruse:
выдаліць, выключыць, элімінаваць
ĉeĥe:
eliminovat, odstranit, vyjmout, vyloučit, vymýtit, vyplavit
france:
éliminer
germane:
eliminieren, ausschließen 1. eliminieren, ausscheiden ~a sistemo: K.-o.-System, Einzelausscheidung
hispane:
eliminar
perse:
1. دفع کردن 2. حذف کردن
pole:
1. usuwać, wydalać 2. eliminować, usuwać
portugale:
eliminar, expulsar, afastar
ruse:
удалить, устранить, исключить, элиминировать
slovake:
uvoľňovať, vylučovať, vyvíjať

elimino, eliminado

1.
Ago elimini: la frua elimino de la teamoj de ambaŭ gastigantaj landoj [6]; eliminado de grandega kvanto de fluidaĵo [7]; eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj [8].
2.
MAT[9] (de nekonato inter du ekvacioj) Formado de nova ekvacio, en kiu la koncerna nekonato ne plu aperas: per elimino de `y` inter `f(x,y)=0` kaj `g(x,y)=0` oni ricevas `R(x)=0`.
angle:
2. elimination (of unknowns)
beloruse:
1. выдаленьне 2. выключэньне (невядомых)
ĉeĥe:
inkluze, izolace, oddělení se, tvorba, uvolnění se, vyloučení se, vývin
france:
1. élimination 2. élimination (d'inconnues)
germane:
1. Elimination, Ausschluss, Ausscheidung 2. Elimination (der Unbekannten)
hebree:
חיסול
hispane:
electrodo eliminación
perse:
حذف
pole:
1. eliminacja 2. eliminacja
ruse:
2. исключение (неизвестных)
slovake:
eliminácia, odstránenie

administraj notoj