4valid/a

valida

Prezentanta la necesajn kondiĉojn postulatajn por regule efiki: valida bileto, testamento; laŭ la nun valida Regularo, la belartaj konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la diversajn artobranĉojn en la Internacia Lingvo [1]; ĉar estis ‚meksika eksedziĝo‘, ĝi ne estis rigardata valida en Eŭropo [2]; grava regulo, valida por ĉiuj oratoroj […] estas nepre observinda: oni ne parolu sen preparo [3]; tiu divido, kvankam tre taŭga kaj ankaŭ hodiaŭ valida por analiza studo de la parolado mem, ŝajnas tamen ne sekvinda, ĉar ne sufiĉe kompleta [4]; la lingvaj reguloj de San-Francisko restu validaj ĝis oni decidos alie [5]; tio estas valida argumento ankaŭ pri justo kaj maljusto [6]; li aŭdis ĝin en la […] sole valida prononco [7]; 25 membroj povas aliĝi laŭ la nun valida Statuto [8]; la nomigo aŭ elekto fariĝas valida nur se, en tempolimo de 60 tagoj post la apero de la informo, neniu membro protestas [9]; la voĉdonado finiĝis […], entute estis 16 885 validaj voĉoj [10].
angle:
valid
beloruse:
дзейсны, сапраўдны, правадзейны, законны, што мае сілу
ĉeĥe:
platný, právoplatný, validní
ĉine:
有效的
france:
en cours, valable, valide
germane:
gültig
hebree:
תקף, בר-תוקף
hispane:
válido
hungare:
érvényes, hatályos
japane:
有効な [ゆうこうな], 効力のある [こうりょくのある], 通用する [つうようする]
katalune:
vàlid
nederlande:
geldig
portugale:
válido
ruse:
действительный (имеющий силу), имеющий силу (юр.), законный
slovake:
platný, právoplatný
svede:
giltlig
ukraine:
дійсний, який має силу, законний, чинний

validi

(ntr)
Esti laŭregula kaj aplikebla por la intencita situacio; plenumanta ĉiujn necesajn kondiĉojn por esti valida: tiu regulo, kompreneble, havas esceptojn, sed principe ĝi validas [11]; oni deklaris ilin malamikoj […] kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis [12]; la disponpermeso pri klasĉambro en la popola lernejo ankoraŭ validis, kaj iun vesperon la klubanoj kolektiĝis tie [13]; pri la instruado de Esperanto en lernejoj validas decido de la landaj Kulturministroj de 1954 [14]; kio validas por ĉiu ajn artobranĉo, validas ankaŭ por la parolarto [15]; kelkaj retorikaj principoj validas por ĉiuj specoj de paroladoj [16]; la valoroj kutime akceptitaj aliloke ne validis ĉi tie [17]. VD:aplikiĝi
beloruse:
быць дзейсным, быць сапраўдным, быць правадзейным, быць законным, мець моц, мець сілу
ĉeĥe:
být platný, mít platnost, platit
ĉine:
有效, 生效
france:
avoir cours, être valable, être valide
germane:
gelten
hebree:
להיות תקף
hispane:
tener vigor, tener vigencia
hungare:
érvényben van, hatályos
japane:
有効である [ゆうこうである], 通用する [つうようする]
katalune:
ésser vàlid
nederlande:
geldig zijn, gelden
portugale:
ser válido
ruse:
иметь силу (юр.)
slovake:
mať platnosť, platiť
svede:
gälla
ukraine:
бути дійсним, чинним

valido, valideco

La stato kaj kondiĉoj de io esti valida: ekzameni la validon de tiu supozo [18]; la Akademio de Sciencoj per oficiala deklaro konfirmis la pluan validon ekskluzivan de la teorioj [19]; oni ne scias pri deven’, kutimoj ⫽ sufiĉas valideco kaj stampo [20]; pri la valideco de la nomigo aŭ elekto decidas la prezidanto [21]; la originaj CC-rajtigiloj estis bazitaj sur usona leĝaro kaj ne nepre havas juran validon en aliaj landoj [22].
angle:
validity
beloruse:
дзейснасьць, сапраўднасьць, правадзейнасьць, законная сіла
germane:
Gültigkeit
japane:
有効 [ゆうこう], 効力 [こうりょく]

nevalida, malvalida, senvalida

Ne plenumanta la kondiĉojn de valideco: nevalidaj por la konkurso estas verkoj jam aperintaj [23]; la referendumo [finiĝis] per 56 % kontraŭ, nur 42 % por kaj 2 % da blankaj aŭ nevalidaj voĉoj [24]; 10 balotiloj estis malvalidaj [25]; la parlamentestro deklaris la voĉdonadon senvalida [26].
Rim.: La formo „senvalida“ estas komprenebla kiel kunderivita adjektivo el „sen valid(ec)o“, tamen la formoj „nevalida“ aŭ „malvalida“ ajnas pli klaraj.
angle:
invalid
beloruse:
нядзейсны, несапраўдны, неправадзейны, незаконны, які ня мае сілы
germane:
ungültig, verfallen (ungültig), abgelaufen
japane:
無効の [むこうの]

malvalidigi, senvalidigi

Per deklaro aŭ forigo de necesa kondiĉo forigi la validecon de io: li certe sukcesos malvalidigi la punon – li ja […] povos klarigi la situacion [27]; [fine] eŭropa kasacia tribunalo malvalidigos la leĝon [28]; diversnaciaj pentristoj prezentas Kriston tute malsame, kaj sekve tiuj prezentoj senvalidigas unu la aliajn [29]; ene de nigra truo, ni ankoraŭ ne scias, kiel venki la nuntempe konatajn internajn sinkontraŭdirojn, sed tio senvalidigas nek la kvantumfizikon, nek la ĝeneralan relativecon [30]. VD:kasacii, nuligi1, senvalorigi
27. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 18
28. Monato, Hektor Alos I Font: 150 000 orfoj, 2003
29. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
30. Monato, Bruce Sherwood: Naturo de scienco, 2010
angle:
invalidate
beloruse:
пазбавіць моцы, пазбавіць сілы
germane:
ungültig machen, für ungültig erklären, entwerten
japane:
無効にする [むこうにする], 取り消す [とりけす]

malvalidiĝi, eksvalidiĝi, senvalidiĝi

(ntr)
Ne plu validi pro kadukiĝo, pro paso de iu templimo: la negocistan atestilon necesis regule renovigi, alikaze ĝi malvalidiĝis [31]; la restadpermeso de tiu flegistino senvalidiĝos post ses monatoj [32]; mi sugestas ke oni akiru malnovajn filmojn kies kopirajtoj eksvalidiĝis [33].
beloruse:
страціць моц, страціць сілу
ĉine:
失效
france:
devenir caduc, perdre sa validité
germane:
ungültig werden, verfallen, ablaufen
hungare:
érvénytelenné válik, érvényét veszti, hatályát veszti, lejár(határidő)
japane:
失効する [しっこうする], 効力を失う [こうりょくをうしなう]
katalune:
caducar, perdre la validesa

administraj notoj