*kompar/i

*kompari

(tr)
1.
Interrilatigi du aŭ plurajn objektojn por determini iliajn similaĵojn aŭ diferencaĵojn: se oni komparas la nunajn esperantajn verkojn kun tiuj de la unuaj jaroj, oni trovas diferencojn en la vortaro, sed plenan similecon en stiloZ ; komparante la sunhorloĝon kun bona poŝhorloĝo, oni certiĝos pri la ĝusteco de la unua FK ; vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte... Marta ; ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola [1]; ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj (vd pesi2) Marta ; kompari siajn fortojn (batali, vd mezuri) [2]; KOMP kompari malsamajn versiojn de dosieroj [3].
2.
Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por igi la ideon pli impresanta, pli drasta aŭ pli poezia: oni ofte komparas la junecon kun printempo; Homero komparas la homojn kun la falantaj folioj de arbaro; oni komparas min kun koto, mi similiĝis al polvo kaj cindro [4]. VD:analogeco
afrikanse:
vergelyk
albane:
të krahasuar
amhare:
አወዳድር
angle:
compare
arabe:
مقارنة
armene:
համեմատել
azerbajĝane:
müqayisə etmək
beloruse:
параўноўваць
bengale:
তুলনা
birme:
နှိုင်းယှဉ်ကြည့်
bosne:
usporediti
ĉeĥe:
přirovnávat, srovnávat
ĉine:
相比 [xiāngbǐ], 相較 [xiāngjiào], 比作 [bǐzuò], 比做 [bǐzuò], 比为 [bǐwéi]
dane:
sammenligne
estone:
võrrelda
eŭske:
alderatu
filipine:
ihambing
france:
comparer, confronter (mettre en parallèle), mettre en parallèle, rapprocher (mettre en parallèle)
galege:
comparar
germane:
vergleichen ~i siajn fortojn: die Kräfte messen.
guĝarate:
સરખામણી
haitie:
konpare
haŭse:
kwatanta
hinde:
तुलना
hispane:
comparar
igbe:
tụnyere
irlande:
a chur i gcomparáid
islande:
bera
japane:
比較する [ひかくする]
jave:
mbandhingaké
jide:
פאַרגלייַכן
jorube:
afiwe
kanare:
ಹೋಲಿಸಿ
kartvele:
შედარება
kazaĥe:
салыстыру
kimre:
cymharu
kirgize:
салыштыруу
kmere:
ប្រៀបធៀប
koree:
비교
korsike:
parauni
kose:
thelekisa
kroate:
usporedbu
kurde:
mûqayesekirin
latve:
salīdzināt
laŭe:
ສົມທຽບ
litove:
palyginti
makedone:
спореди
malagase:
ampitahao amin’ny
malaje:
membandingkan
malajalame:
താരതമ്യം
malte:
iqabblu
maorie:
whakatairite i
marate:
तुलना
monge:
piv
mongole:
харьцуулах
nederlande:
vergelijken
nepale:
तुलना गर्नुहोस्
njanĝe:
yerekezerani
okcidentfrise:
ferlykje
panĝabe:
ਦੀ ਤੁਲਨਾ ਕਰੋ
paŝtue:
په پرتله
pole:
porównać, porównywać
portugale:
comparar, confrontar, aferir, cotejar, pôr em paralelo
ruande:
gereranya
rumane:
compara
ruse:
сравнить
samoe:
faʻatusatusa
sinde:
صورت
sinhale:
සංසන්දනය
skotgaele:
coimeas a dhèanamh eadar
slovake:
porovnať, prirovnať
slovene:
primerjati
somale:
barbardhigi
ŝone:
enzanisa
sote:
bapisa
sunde:
ngabandingkeun
svahile:
kulinganisha
taĝike:
нисбат ба
taje:
เปรียบเทียบ
tamile:
ஒப்பிட்டு
tatare:
чагыштырыгыз
telugue:
సరిపోల్చండి
ukraine:
порівняти
urdue:
موازنہ
uzbeke:
solishtirish
vjetname:
so sánh
zulue:
qhathanisa

komparo

1.
Ago kompari: el la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj [...] oni tuj determinis la lokon [5]; konvinki per komparoj kaj logiko VivZam .
2.
Rezulto de komparado; frazo, en kiu oni komparas: komparo ne estas pruvo PrV ; montri detale ĉiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj FK ; generalo ne povas havi eĉ la plej malgrandan komparon (similecon) kun li [6]; ŝlima truo estas preskaŭ palaco en komparo kun la bierfarejo [7]; ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita Marta .
beloruse:
параўнаньне
ĉeĥe:
porovnání, příměr, srovnání
ĉine:
比对 [bǐduì], 和解 [héjiě]
france:
comparaison, mise en parallèle, parallèle (rapprochement), rapprochement (comparaison) ~o ne estas pruvo: comparaison n'est pas raison.
germane:
Vergleich
hispane:
símil, comparación
japane:
比較 [ひかく], 対比 [たいひ], たとえ
nederlande:
vergelijking
pole:
porównanie
rumane:
comparație
ruse:
сравнение
slovake:
porovnávanie, prirovnanie
ukraine:
порівняння, зіставлення

komparado

1.
Ago kompari: la komparado tie ĉi ne estas ebla; nevidebla komparado de la fortoj [8]; la raporto plenumas komparadon inter la progresoj, kiuj estas registritaj en landoj kun plej bona sanstato, kaj tiuj estintaj en malpli evoluintaj landoj [9]; komparado de la greka kaj la hebrea [10].
2.
GRA Komparacio: gradoj de komparado [ĉe la adverboj estas] kiel ĉe la adjektivoj [11].
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
9. Monato, Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, 2013
10. Monato, Jiří LAUBE: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, 2003
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Plena gramatiko de Esperanto
angle:
2. comparison
beloruse:
1. параўнаньне 2. параўнаньне (у граматыцы)
ĉeĥe:
komparace, srovnávání
france:
1. comparaison, mise en parallèle, rapprochement (comparaison) 2. comparaison (gramm.)
germane:
1. Vergleichung 2. Komparation, Steigerung
hispane:
2. comparación
japane:
比較 [ひかく]
nederlande:
1. het vergelijken 2. trappen van vergelijking
pole:
1. porównywanie 2. stopniowanie (gram.)
rumane:
comparație
ruse:
1. сравнение 2. сравнение (грам.)
slovake:
porovnávanie, prirovnanie

kompare kun, en komparo kun

(prepoziciaĵo)
Kontraŭ, konsiderante la respektivajn ecojn de: esperanta sekcio estas relative malgranda kompare kun alilingvaj sekcioj [12]; ili estas virtulinoj en komparo kun vi [13].
12. Joŝimi Umeda: Esperanto en la Giganta Lando Ĉinio, Oomoto, 1978-2, p. 74a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:52
beloruse:
у параўнаньні з…
ĉine:
比起 [bǐqǐ], 和‥比起來 [hé‥bǐqǐlái]
france:
en comparaison de, auprès de (par rapport à), comparativement à, par rapport à, en regard de
germane:
verglichen mit
hispane:
en comparación con
japane:
と比べて [とくらべて]
nederlande:
in vergelijking met
pole:
w porównaniu z
rumane:
comparativ cu, în raport cu

nekomparebla

Senkompara, eksterordinara2, de plej alta grado: nekomparebla beleco [14]; diverskoloraj floroj, de nekomparebla odoro [15]; li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado [16].
beloruse:
непараўнальны
ĉeĥe:
neporovnatelný
ĉine:
絕代 [juédài], 无双 [wúshuāng], 絕無僅有 [juéwújǐnyǒu], 无比 [wúbǐ], 独一无二 [dúyīwúèr], 无出其右 [wúchūqíyòu], 无与伦比 [wúyǔlúnbǐ], 旷世 [kuàngshì], 无比地 [wúbǐde], 无法对抗 [wúfǎduìkàng]
france:
incomparable, inégalable, hors pair, sans pareil, unique (hors pair)
germane:
nicht vergleichbar, unvergleichbar, unvergleichlich
hispane:
incomparable
japane:
比べる物のない [くらべるぶつのない], 比類のない [ひるいのない]
nederlande:
onvergelijkelijk
pole:
niezrównany, nadzwyczajny
rumane:
necomparat, extraordinar
ruse:
несравненный, бесподобный
slovake:
neporovnateľný
ukraine:
незрівнянний

senkompara

Sola en sia speco, pro sia malofteco aŭ perfekteco: senkompara homo; senkompara juvelo; senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo FK ; vere dolĉa majmaten', majmateno senkompara [17]; la cezara banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse [18]. SIN:nekompareblaVD:esenca, kerna, originala
17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Brumm Kaj Pipenbek
18. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 1
beloruse:
непараўнальны
ĉeĥe:
neporovnatelný
ĉine:
絕代 [juédài], 无比 [wúbǐ], 无双 [wúshuāng], 絕無僅有 [juéwújǐnyǒu], 无出其右 [wúchūqíyòu], 独一无二 [dúyīwúèr], 举世无双 [jǔshìwúshuāng], 超群 [chāoqún], 无与伦比 [wúyǔlúnbǐ]
france:
incomparable, inégalable, hors pair, sans pareil, unique (hors pair) sen~e: incomparablement, autrement (incomparablement), infiniment (incomparablement).
germane:
nicht vergleichbar, unvergleichbar, unvergleichlich
hispane:
sin par, incomparable
japane:
比べる物のない [くらべるぶつのない], 比類のない [ひるいのない]
nederlande:
onvergelijkelijk
pole:
bezprzykładny, nieporównywalny, niezwykły
rumane:
incomparabil, necomparabil, diferit
ruse:
несравненный, бесподобный
slovake:
neporovnateľný
ukraine:
незрівнянний

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.