1929mis- PV

I.

mis-

angle:
mis- ~apliko: misapplication.
france:
mal- (préfixe d'erreur), mis- (préfixe d'erreur)
ide:
mis-
nederlande:
mis-
pole:
prefiks oznaczający źle albo błędnie ~apliko: niewłaściwe zastosowanie. ~edziĝo: mezalians.
rumane:
prefix care înseamnă greșit ~apliko: aplicarea incorectă. ~edziĝo: mezalianță.
ruse:
~apliko: неправильное использование, злоупотребление.
II.
Samsignifa memstara vortero.

misa

Malkonvena, malbona, maltrafa, malperfekta: la tuta afero aperis fuŝa-misa, kiel melodramo odoranta falsecon ChB ; abrupte li devis forlasi tiun ĉi misan mondon, pro akcidento [1]; Azazello ironie ĵetis sur ŝin oblikvan rigardon de sia misa okulo MkM ; ununura aminda estaĵo en la misa familio SkandalJozef ; la aliaj estas malbonaj kaj misaj, se ĉi tiu civito estas ĝusta Rsp ; esploristoj de la naturaj sciencoj prezentas mirindan akumulaĵon de misaj kalkuloj, malgravaj malkovroj kaj trompaj evidentaĵoj Kon11 .
1. Stefan Maul: AŭtorojMonato
angle:
amiss
ĉeĥe:
chybný, mylný, nezdařený
ĉine:
不对 [bùduì], 不對 [bùduì], 不对头 [bùduìtóu], 不對頭 [bùduìtóu], 不是味儿 [bùshìwèir], 不是味兒 [bùshìwèir]
france:
raté
hispane:
incorrecto, erróneo, malo, desacertado, imperfecto
japane:
間違った [まちがった], 失敗の [しっぱいの], 不当な [ふとうな]
pole:
nie w porządku, niedobry, chybiony
rumane:
nu corect, greșit, ratat
ruse:
плохой, ошибочный, оплошный, неверный
slovake:
chybný, mylný
ukraine:
помилковий, неправильний

mise

Malĝuste, malkonvene, malbone: mia koro kapriolis fuŝe-mise, jen haltis, jen galopis ChC ; ĉio impresas mise ChC ; [li] parkeras komercajn terminojn, […] kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise KrM ; la gajulo […] mise parolis la anglan MortulŜip ; pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi MkM ; kulpis ne la vetero, sed mise administrataj akvocentraloj [2].
2. Monato, Bardhyl Selimi/pg: Inundo da kritiko, 2010
angle:
amiss, faultily
ĉeĥe:
chybně, nesprávně
france:
de travers
hispane:
erróneamente, incorrectamente, imperfectamente
japane:
間違って [まちがって], 誤って [あやまって], 不当に [ふとうに]
pole:
błędnie, omyłkowo, niewłaściwie
rumane:
greșit, în mod eronat, din greseala, necorespunzător
ruse:
плохо, ошибочно, оплошно, превратно, неверно
slovake:
chybne, nesprávne
ukraine:
помилково, неправильно

misi

Mise fari, agi, trafi ktp: la maljuna damo de la titolo suspektas, ke la murdisto misis kaj origine celis ŝin [3]; dum la tago li por ĉiam ion misis, ke nun la mison li volas ĝustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj […] tro malfruaj [4]; la klarigoj estas perfektaj, nur specifa noto iomete misas [5]; bedaŭrinde tiu ĉi priskribita esperantista lingvo-elito iam kaj iam misas en sia klopodo paroli Esperanton [6]; mia unua vizito al Kaliningrad en 1994 estis fiasko, preskaŭ ĉio misis [7]; la ĝirejon fine de tiu rekta linio la veturilo misis kaj ĝi falis frakasiĝe [8]; pluraj membroj de la du regantaj partioj en la irlanda koalicio konsentas, ke la kandidatigo de O'Flaherty misas [9]. VD:erari, fiaski, fuŝi, maltrafi, misfari
angle:
fail
ĉine:
思恋 [sīliàn], 思戀 [sīliàn], 未打中 [wèidǎzhōng], 漏靶 [lòubǎ]
germane:
verfehlen, schief laufen

misaĵo, miso

Io misa, malkonvena, malbona, maltrafa, malfeliĉa: necesos nur malgranda misaĵo - kelkaj malbonaj rikoltoj, ekzemple, aŭ ekapero de bovinmalsano - por ke la tuta afero ekflagru denove [10]; ĝi (la akcidento) okazis (...) sur la flughaveno de Tenerifo rekte sur la alteriĝejo kaj estis — post ĉeno de misaĵoj — la rezulto de radiofonia misfunkcio pro du samfrekvencaj elsendadoj [11]
10. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 2000.
11. PEJNO Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2)Monato
france:
action ratée
hispane:
error, fallo
japane:
間違い [まちがい], ミス [みす]
pole:
gafa, głupi błąd, wpadka
rumane:
gafă, greșeală prostească
ruse:
ошибка, оплошность, промах, сбой, неприятность, беда
tibete:
སྐྱོན་
ukraine:
помилка, промах

administraj notoj

~-: Mankas dua fontindiko.
~-: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.