1ortografi/o

ortografio

GRALIN
1.
La normo de literumado de la vortoj de iu lingvo, t.e. la reguloj pri ĝusta skribado: racia, fonetika, etimologia ortografio; la fina leĝo por nia ortografio estos „por unu sono unu litero“ [1]; la ortografio en la plimulto da lingvoj […] prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie EE ; radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia EE ; mi […] estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj Marta ; gvidilo por infanoj pri la ortografio de la skota lingvo [2]; elementaj lernejoj, kiuj jam de preskaŭ du jaroj praktikas la novan ortografion, konfirmas, ke por la lernantoj la nova skribmaniero estas iom pli konvena [3]; min havas kato ‐ tiu ĉi ne estas gramatika eraro, mia kato estas aŭtokato kaj aristokato ‐ tiuj ĉi ne estas eraroj de ortografio [4].
2.
(evitinde) Literumo ĝenerale, i.a. ies individua maniero literumi laŭ sia propra maniero: ŝia ortografio estis vere ŝoka. PIV2
SUP:skribsistemo, literumado
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
2. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
3. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
4. Monato, Paul Gubbins: Esperantistoj ĉu kat-enitaj?
angle:
1. 1orthography 2. spelling
beloruse:
правапіс, артаграфія
ĉeĥe:
ortografie, pravopis
ĉine:
正詞法 [zhèngcífǎ], 正词法 [zhèngcífǎ]
france:
orthographe 1. graphie
germane:
1. 1Rechtschreibung, Orthografie 2. Schreibung, Schreibweise
greke:
ορθογραφία
hungare:
helyesírás
japane:
正書法 [せいしょほう], 正字法 [せいじほう], 綴り [つづり]
katalune:
ortografia
nederlande:
orthografie, spelling
pole:
ortografia, pisownia
portugale:
ortografia
rumane:
ortografie
ruse:
1. 1правописание, 1орфография 2. манера письма
slovake:
pravopis
taje:
อักขรวิธี, วิธีการสะกด
ukraine:
правопис, орфографія
volapuke:
lotogaf

ortografia

Rilata al ortografio: ortografiaj konvencioj [5]; fari en tiu ĉi lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron FK ; [ili] aplikas germanan lingvon laŭ la ortografia reformo [6]; ni ankoraŭ menciu lian gajnon en ortografia konkurso pri la franca [7]; pekado kontraŭ gramatikaj kaj ortografiaj reguloj en la slovaka lingvo [8]; ne simplas la ortografia sistemo de la franca lingvo [9]; la tuta noma afero ‐ ja fremdortografia ‐ iĝas ne plu eltenebla ĉiupaĝa incito [10].
5. MonatoMarc Vanden Bempt
6. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 12
7. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko
8. Monato, Stano Marček: Punoj pro fuŝa lingvo
9. Monato, Edmond Ludwig: Disleksio kaj literumado
10. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
beloruse:
правапісны, артаграфічны
france:
orthographique
pole:
ortograficzny
rumane:
ortografic
ruse:
орфографический
ukraine:
орфографічний

misortografii

Misliterumi, t.e. devii de la skriba normo: misortografiaĵojn mi ne trovis, krom eble manko de unu apostrofo [11]; la dufoja misortografiado de la titolo Zürich Hauptbanhof (la titolo de mia eta prozaĵo) apartenis ne al la „artista libereco“, sed ja al la redaktora [12]. VD:miskompostaĵo, misskribi, preskoboldo
11. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
angle:
misspell
beloruse:
памыляцца на пісьме, пісаць з памылкамі
ĉine:
拼錯 [pīncuò], 拼错 [pīncuò]
germane:
falsch schreiben
pole:
błędnie pisać
rumane:
scris greșit

administraj notoj