*kompost/i UV
*komposti
(tr)
Reprodukti tekston, kunmetante
la tipografiajn literojn necesajn por ĝin presi:
la komposto de la folio estas tute finita – […] la presado komencis
KPr
;
li vidis presi en unu loko, korekti en alia, komposti en tiu ĉi, reformi en tiu,
kaj unuvorte la tutan aparaton, kiu en la grandaj presejoj montriĝas
DKM
;
pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis […] ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi
bezonis por komposti sian leteron, kaj ilin gluis sur la paperfolio laŭ
maniero tia, ke ili faru vortojn
ChL
;
la teksto estas […] tre zorge korektita,
tiel ke oni malofte trovas
komposterarojn
[1];
eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj,
kiuj kompostis liajn tekstojn
PMEG
.
aranĝi,
komponi
Rim.:
Ne konfuzu kun kompoŝto (teraĵo).
1.
Donald Broadribb: Ne nur pri vortuzado, Monato, 2000/12, p. 25
- angle:
- typeset
- beloruse:
- набіраць (тэкст для друку)
- ĉeĥe:
- sázet (tisk)
- ĉine:
- 排版 [páibǎn], 活版印刷 [huóbǎnyìnshuā]
- france:
- composer (typo.) ~eraro: coquille faute typographique, faute typographique.
- germane:
- setzen ~eraro: Setzfehler, Satzfehler.
- hispane:
- componer (tipografía) ~eraro: errata error tipográfico, error tipográfico.
- japane:
- 組む [くむ], 植字する [しょくじする]
- nederlande:
- zetten ~eraro: zetfout.
- pole:
- składać (czcionki)
- portugale:
- compor
- rumane:
- prezentate (fonturi)
- ruse:
- набирать (текст типографским способом)
- slovake:
- sádzať
- ukraine:
- набирати
kompostaĵo
Kompostita teksto, ĉu en plumba formo
(tipografio), ĉu en
papera aŭ elektronika (ofseto), preta por presado:
dum enpaĝigo de gazeto per la kolumnoj de plumba kompostaĵo redaktoro devis jen
kaj jen laŭ indiko de kompostistoj ŝanĝi tekstojn
[2];
la pretaj kompostaĵoj vojaĝis letere inter Ameriko kaj
Eŭropo
[3];
oni sendas prespretan elektronikan kompostaĵon de sia verko
[4];
en la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj
[5].
2.
Monato, Stefan Maul: Kompatindaj redaktoroj, 2009
3. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
4. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj, 2007
5. Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
3. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
4. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj, 2007
5. Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
- beloruse:
- набор (тыпаграфскі)
- france:
- composition
- germane:
- Satz, Schriftsatz
- hispane:
- composición tipográfica, colección tipográfica
- japane:
- 組版 [くみはん]
- nederlande:
- zetsel
- pole:
- skład tekstu
- rumane:
- culegătorie tipografică
- ukraine:
- набір
kompostejo
Loko, kie oni kompostas:
ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj
unu ‐ la kompostejo ‐ sur la strata fronto
[6]
;
ni […] klopodas plirapidigi komunikadon almenaŭ inter redaktejo kaj
kompostejo/presejo
[7];
Flandra Esperanto-Ligo disponis ekde tiam pri propra kompostejo kaj presejo
[8].
6.
P. de Lengyel: El miaj
rememoroj, Literatura Mondo, Decembro 1922, n-ro 3
7. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 1990/03, p. 3
8. 2018 / 50, n-ro 293
7. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 1990/03, p. 3
8. 2018 / 50, n-ro 293
- beloruse:
- наборны цэх
- ĉeĥe:
- sazárna
- france:
- atelier de composition
- germane:
- Setzerei
- hispane:
- taller de composición
- nederlande:
- zetterij
- pole:
- zecernia
- rumane:
- cameră de compunere
- slovake:
- sadziareň
kompostilo
Aparato, per kiu oni kompostas:
la CO de UEA troviĝas, do, en propra domo […] kun moderna oficeja
ilaro, inkluzive propran kompostilon kaj la necesan fotoaparataron, kio
ebligas produkti la revuon
EeP
;
Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj
laboroj, kaj iom post iom ili anstataŭis la kompostilojn
[9].
9.
Paŭl Peeraerts:
Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
- beloruse:
- наборная машына
- ĉeĥe:
- sázítko
- france:
- machine à composer
- germane:
- Setzmaschine, Zeilensetzmaschine
- hispane:
- componedor, máquina para componer
- japane:
- 植字架 [しょくじかか], ステッキ
- nederlande:
- zetmachine
- pole:
- składarka
- rumane:
- mașini de cules, pliere
- slovake:
- náradie na ručnú sadzbu
- ukraine:
- верстатка, компостер
kompostisto
Tiu, kiu profesie kompostas tekstojn:
la preskoboldo kaj lia fidela disĉiplo, la kompostisto
KKr
;
pli ol du paĝojn oferi al tia versarto signifus de l' kompostisto misuzi la tempon
[10];
li fariĝis kompostisto en la eta revolucia semajngazeto,
kiun ili eldonis
[11].
10.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
11. J. London, trad. D. Kaiser, F Vohla, H.G. Kaiser: La meksikano, 2010
11. J. London, trad. D. Kaiser, F Vohla, H.G. Kaiser: La meksikano, 2010
- beloruse:
- набіральнік, наборнік, друкар
- ĉeĥe:
- sazeč
- ĉine:
- 排字工 [páizìgōng]
- france:
- graphiste, ouvrier typographe
- germane:
- Schriftsetzer, Setzer
- hispane:
- grafista, tipógrafo
- japane:
- 植字工 [しょくじこう]
- pole:
- zecer, składacz
- rumane:
- tipograf, zețăria
- slovake:
- sadzač
- ukraine:
- складач
miskompostaĵo
-
Preseraro okazinta dum la kompostado:
en la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj
[12];
ĝi ne incitis legantojn per neologismoj kaj miskompostaĵoj
[13];
la libro estas altkvalite eldonita, la teksto ne havas miskompostaĵojn
[14].
preskoboldo, kompostkoboldo
12.
Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
14. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
14. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
- angle:
- typesetting error
- beloruse:
- памылка набору (у друку)
- germane:
- Setzfehler
- hungare:
- szedéshiba
- nederlande:
- zetfout
- pole:
- niewłaściwa kompozycja
- rumane:
- compoziție greșită
- ruse:
- опечатка