*traduk/i

*traduki

(tr)
1.
Transigi iun tekston aŭ konversacion de iu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia: traduki el la angla lingvo en la italan; la libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn [1]; li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan [2]; ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj [3]; ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo EE ; ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia [4]; ĝi ne estos tro malfacila por traduki Marta . SUB:interpreti
2.
Transformi konservante la esencan enhavon: desegnoj kaj fotoj, fakte, ne vere „kaptas“ la realon, sed „tradukas“ scenon tridimensian en dudimensian surfacon [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
3. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
5. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
angle:
translate (tr)
beloruse:
перакладаць
ĉeĥe:
překládat
france:
traduire
germane:
übersetzen
hispane:
traducir
hungare:
fordít
japane:
翻訳する [ほんやくする], 訳す [やくす], コンパイルする [こんぱいるする]
katalune:
traduir
nederlande:
vertalen
pole:
tłumaczyć, przekładać (językowo)
portugale:
traduzir
ruse:
переводить, перевести
slovake:
prekladať, preložiť, tlmočiť (z inej reči)
slovene:
prevajati
tibete:
སྒྱུར་བ་
ukraine:
перекладати (на іншу мову)

traduko

1.
Tradukado: ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe […] ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos [6] Istubar ne finis ankoraŭ la tradukon de la respondo, kiam Sargon jam alrampis [7]; mi intencis komisii la tradukon al iu alia Marta ; mistraduko [8].
2.
Tradukaĵo: traduko el la germana lingvo [9]; mi trovis en la ĉambro de mia amiko polan tradukon de ama poezio de Heine IK ; mi neniam antaŭe legis ĝin en (kiel) traduko IK ; originalaĵoj kaj tradukoj VivZam .
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
8. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
angle:
translation (process or result)
beloruse:
1. пераклад (працэс) 2. пераклад (вынік)
ĉeĥe:
překl., přel. (překlad, přeložil, přeložený)
france:
traduction
germane:
Übersetzung
hispane:
traducción
hungare:
fordítás
japane:
翻訳 [ほんやく]
katalune:
traducció
pole:
1. przekład (językowy), tłumaczenie 2. przekład (językowy), tłumaczenie
slovake:
preklad, preložený, preložil
ukraine:
переклад

tradukado

Ago, laboro de tiu, kiu tradukas: maniero de tradukado [10]; verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj VivZam ; eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo VivZam .
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
angle:
translation (process)
beloruse:
пераклад
ĉeĥe:
překládání
france:
traduction (processus)
germane:
Übersetzen
hispane:
traducción (proceso)
hungare:
fordítás (folyamat)
japane:
翻訳 [ほんやく]
katalune:
traducció (acció de traduir)
nederlande:
het vertalen
pole:
przekład (językowy), tłumaczenie
ruse:
перевод
slovake:
prekladanie

tradukaĵo

Verko rezultanta el tiu laboro: tradukaĵo el Tolstoja Kredo kaj Prudento VivZam ; la eldonisto de alilingva tradukaĵo ne rajtas modifi la originalon [11].
angle:
translation (result)
beloruse:
пераклад
france:
traduction (texte)
germane:
Übersetzung
hispane:
traducción (texto u obra traducida)
hungare:
fordítás (mű)
japane:
翻訳 [ほんやく], 訳文 [やくぶん]
katalune:
traducció (obra traduïda)
nederlande:
vertaling
pole:
przekład (językowy), tłumaczenie
ruse:
перевод

tradukanto

Tiu, kiu tradukas: ili ne sciis, ke Jozef komprenas, ĉar inter ili estis tradukanto [12]; antaŭparolo de la tradukinto [13].
angle:
translator (person)
beloruse:
перакладчык
germane:
Übersetzer, Dolmetscher

tradukilo

KOMP Programo tradukanta de unu formala aŭ homa lingvo (fontolingvo) en alian (cellingvo): tekstoprilaboriloj, tekstoreviziiloj, tradukiloj [14]; la bezono de aŭtomataj tradukiloj por tiu amaso da tekstoj iĝas […] pli akra [15]; aŭtomata tradukilo el la turka al la ĉuvaŝa, kiun nia esplorgrupo disvolvas [16]; la plurlingva tradukilo ebligas spekti dekmilojn da filmitaj signoj, rapide tradukeblaj de unu signolingvo al alia [17]. VD:interpretiloSUB:asemblilo
14. Paŭl Peeraerts: Por lingvemaj komputilemuloj ..., Monato, 1995/06, p. 22
15. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
16. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio
17. Monato, Roberto Pigro: Vortaro intuicia, horizonto internacia
angle:
translator (computer program), compiler (computer program)
beloruse:
перакладчык, транслятар, кампілятар
ĉeĥe:
kompilátor, překladač z vyššího jazyka
germane:
Übersetzungsprogramm
hispane:
aparato traductor, compilador (informática)
hungare:
fordítóprogram
japane:
翻訳機 [ほんやくき], コンパイラ
katalune:
compilador
nederlande:
vertaalprogramma
pole:
translator, kompilator
ruse:
переводчик, транслятор, компилятор
slovake:
kompilátor
ukraine:
транслятор (програма)

tradukisto

Tiu, kies profesio estas traduki: Sargon proksimiĝis al la estrado kaj diris asirie, kion tuj ripetis tradukisto egipte [18]; ŝi akiros reputacion de bona tradukistino Marta .
angle:
translator (professional)
beloruse:
перакладчык (прафэсійны)
germane:
Übersetzer, Dolmetscher
japane:
翻訳家 [ほんやくか]
ukraine:
перекладач

buŝtraduki

Vive traduki laŭ la fluo de la parolo; interpreti4: la slovakan gvidiston daŭre kaj flue buŝtradukis al Esperanto la organizanto de la ekskurso [19].
19. M. Maradan: KAEST 2010, Modra-Harmónia, SES informas, 2011:1
angle:
interpreter (translator of speech)
beloruse:
перакладаць (вусна)
france:
interpréter (traduire)
germane:
dolmetschen
hispane:
interpretar
hungare:
tolmácsol
katalune:
interpretar
nederlande:
vertolken
perse:
ترجمهٔ شفاهی کردن
ruse:
переводить (устно)

buŝtraduko

Parola traduko (kontraste al skriba).
angle:
interpretation (translation of speech)
beloruse:
вусны пераклад
france:
interprétation traduction

mistraduki

Malĝuste traduki: proporcia kvanto da tajperaroj, nacilingvismoj kaj mistradukitaj esprimoj [20]; aliaj […] mistradukas kaj misinterpretas la vorton kaj alvokas aliajn al milito [21]; provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp, ĝis restas kelkaj mistradukoj iom malpli misaj ol la aliaj BonaLingvo ; PIV deklaras la esprimon „La eternulo“ kaj la formon „Jehovo“ respektive mistraduko kaj mislego de tio, kion ĝi mem nomas „Javeo“ [22].
20. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
21. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ne interveni signifas ne solvi, 2014
22. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
angle:
mistranslate (tr)
beloruse:
памыляцца ў перакладзе
germane:
falsch übersetzen
japane:
誤訳する [ごやくする]
pole:
źle przetłumaczyć
rumane:
traduce greșit
ukraine:
неправильно перекладати, перекручувати

traduktempa

KOMP Rilata al la periodo de programtraduko: traduktempa eraro, kontrolo, komputado; oni povas traduktempe (ne rultempe) aldoni tip- aŭ klasparametrojn, per kiuj precipe la kolektklasoj iĝas tipsekuraj [23]; oni ne ĉiam klare distingas la konceptojn de deklara regiono (koncepto traduktempa) disde vivdaŭro de deklaritaj variabloj [24]. ANT:rultempa
angle:
compile-time (adj., computers)
germane:
zur Compilezeit
hispane:
tiempo de compilación (informática), periodo de traducción
hungare:
fordítás alatti, fordítás közbeni
katalune:
relatiu al temps de compilació
pole:
w czasie kompilacji, kompilacji (np. błąd)
ruse:
статический, периода компиляции

administraj notoj

buŝ~i : Mankas dua fontindiko.
buŝ~o : Mankas fontindiko.
buŝ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.