tradukoj: ca de en es fa fr hu nl pt ru

1interpret/i

interpretiTEZ

(tr)
1.
Buŝe traduki al fremdulo ion el lingvo de li nekomprenata: la kunveno daŭris kvin horojn, sed la diskutado daŭris efektive nur unu horon, ĉar estis necese interpreti ĉiun paroladon.
2.TEZ
Klarigi, malkaŝi sencon de io: interpreti tekston, leĝon, sonĝon. SIN:komentarii.
3.TEZ
En arta realigo, prezenti sencon de io (intencitan de la aŭtoro aŭ version de la plenumanto): iuj reĝisoroj interpretas Hamleton kiel fortan karakteron; aliaj, kiel tre heziteman. SUP:plenumiSIN:prezenti

interpretoTEZ

Vortoj per kiuj oni interpretas: duba interpreto de teksto SIN:gloso, komentario.

interpretiloTEZ

KOMP
Programa aŭ aparata rimedo, kiu analizas komandojn aŭ frazojn de la programo kaj tuj plenumas ilin imitante la funkciadon de virtuala komputilo kies komandoj estas la frazoj de la koncerna programlingvo; ĉiu komputilo estas interpretilo por sia maŝinkodo (kontraste al tradukilo, kiu unue tradukas la tutan programmodulon en la cellingvon por nur poste ĝin ruli).

interpretisto

Homo, kies profesio estas interpreti al fremduloj: la interparolado estis afabla, tiom almenaŭ kiel ĝi povas esti, kiam oni interparolas per interpretistoj.

tradukoj

anglaj

~i 2.: interpret; ~i: interpret; ~ilo: interpreter.

francaj

~i: interpréter; ~o: interprétation; ~ilo: interpréteur; ~isto: interprète.

germanaj

~i 1.: dolmetschen; ~i 2.: interpretieren; ~i 3.: interpretieren; ~o: Interpretation; ~ilo: Interpreter; ~isto: Dolmetscher, Dolmetscherin.

hispanaj

~i 1.: interpretar; ~i 2.: interpretar; ~o: interpretación; ~ilo: intérprete; ~isto: intérprete (profesional de la interpretación).

hungaraj

~i 1.: tolmácsol; ~i 2.: értelmez; ~i 3.: interpretál; ~o: tolmácsolás, értelmezés, interpretáció; ~ilo: értelmező (program); ~isto: tolmács.

katalunaj

~i 1.: interpretar; ~i 2.: interpretar; ~o: interpretació; ~ilo: intèrpret.

nederlandaj

~i 1.: vertolken; ~i 2.: interpreteren; ~i 3.: interpreteren; ~o: interpretatie; ~ilo: interpreter; ~isto: tolk.

persaj

~i 1.: ترجمهٔ شفاهی کردن; ~i 2.: تفسیر کردن، شرح کردن; ~o: شرح، تفسیر; ~ilo: مفسر; ~isto: مترجم شفاهی، دیلماج.

portugalaj

~i: interpretar; ~o: interpretação; ~isto: intérprete.

rusaj

~i 1.: переводить (устно); ~i 2.: толковать (что-л.), интерпретировать; ~i 3.: трактовать, интерпретировать; ~o: интерпретация, толкование; ~ilo: интерпретатор; ~isto: толмач, переводчик.

[^Revo] [interp2.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/09/14 16:31:11 ]