*sorb/i PV

*sorbi  

(tr)
1.  
(iu) Enspirante altiri fluaĵon iom post iom en sian buŝon: sorbi krudan ovon; (figure) multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis el la plena kaliko; (figure) sorbi (avide plenĝue aŭskulti) ies parolojnZ . VD:ensuĉi.
2.
(io) Iom post iom altiri en si fluaĵon: tiu substanco, sorbita tra la digesta aparato, kaŭzas nenian malutilon; la suno elsorbas la malsekecon.
3.
(figure) Alproprigi al sia spirito, enspiritigi al si: ĉiuj animoj sorbis la murmureton de l' sanktaj vortojB ; bele sonas la agoj de l' prapatroj, kiam ilin junulo sorbas kun la ton' de harpoZ ; tiaj studoj estas malfacile alproprigataj kaj sorbataj de tro junaj infanoj.
VD: Ne konfuzu kun: absorbi.
angle:
absorb
ĉeĥe:
nasát, pít, vstřebat, vsát
france:
absorber
germane:
1. saugen, einsaugen 2. aufsaugen, löschen 3. aufnehmen, einsenken
hispane:
1. chupar 2. absorber, embeber 3. incorporar, embeber
hungare:
1. szív, beszív 2. felszív 3. magába szív
nederlande:
1. opzuigen 2. opzuigen, absorberen 2. opzuigen 3. in zich opnemen
pole:
1. wsysać, wciągać 2. wchłaniać 3. wchłaniać, nasiąkać, przesiąkać
ruse:
впитывать, всасывать, поглощать, усваивать
slovake:
nasať, piť, vstrebávať

sorba

Kiu sorbas, enlogas en sin: la sorba papero sorbas la inkon.
angle:
absorbent
ĉeĥe:
absobční, pohlcující, sorbující
france:
absorbant
hispane:
absorbente
slovake:
absorpčný, pohlcujúci

sorbetadi

(tr)
Tute malrapide sorbi.
france:
s'imbiber de
hispane:
empaparse de
hungare:
kortyol, szörpöl, hörpöl, iszogat
ruse:
потягивать (медленно пить)

sorbigi  

(tr)
Kaŭzi sorbon; impregni: spongo sorbigita de akvo.
france:
faire absorber, imprégner
hispane:
hacer absorber, impregnar, empapar

sorbiĝiZ

(ntr)
1.
Esti tute penetrita de iu fluaĵo.
2.
(pri fluaĵo) Esti elĉerpita de io.
france:
s'imprégner
hispane:
impregnarse, empaparse
hungare:
1. teleszívja magát, telítődik 2. felivódik, felszívódik
nederlande:
doortrokken worden
pole:
1. nasiąknąć
ruse:
1. пропитаться (какой-л. жидкостью) 2. впитаться (о жидкости)

ensorbi

(tr)
(figure) Malaperigi en si: Esperanto devas konstante ensorbi novajn sukojnZ ; tiujn ideojn li ensorbis en la patra hejmo; lia impresema intelekto kaj varma koro ensorbadis ĉiujn gravajn problemojn de l' aktuala tempo; li ne povis fari, ke la neekzercitaj organoj de komprenado ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilinZ ; post longa luktado la trusto sukcesis ensorbi ĉi tiujn potencajn kompaniojn; la ĉeestantoj disiĝis kaj baldaŭ ensorbiĝis en la amaso da veturiloj; tiu penso tute okupis la maljunulon kaj ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn kaj esperojnB .
ĉeĥe:
nasát, vstřebat, vsát
france:
aspirer, incorporer
germane:
eingliedern, einverleiben
hispane:
aspirar
hungare:
elnyel
nederlande:
zich verdiepen
slovake:
vpiť sa, vsiaknuť

trasorbiĝi, elsorbiĝi, malsorbiĝi  

(ntr)
Tre malrapide elguteti el ia materio, ŝvitiĝi: la akvo trasorbiĝadis el la alta muskoZ .
france:
suinter
hispane:
rezumar
hungare:
kicsepeg, kiszivárog
nederlande:
doorsijpelen
pole:
przesiąkać, sączyć się, wysączać się

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~etadi: Mankas dua fontindiko.
~etadi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
tra~iĝi, el~iĝi, mal~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.