tradukoj: be bg cs de en es fa fr hu it la nl pl ru sk

*spir/i PV

*spiriTEZ

1.
(ntr)
Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin post kiam ĝi reoksigenigis la sangon: permesu al mi ekspiri (iomete halti) [1].
2.TEZ
=elspiri2 la ĉambro spiras la odoron de rozojB.
3.TEZ
(figure) =elspiri3 Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj, iris al la ĉefpastro [2]; ĉiuj liaj versaĵoj spiras malgajecon; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de Zamenhof spiras tiun ideonZ.

spiro Vikipedio

Ĉiu unufoja spirago: Dio ... enblovis en lian nazon spiron de vivo [3]; fari la lastan spironZ (morti); (figure) spiro de espero blovas tra la mondo; (figure) la tutan libron mi legis unuspire (senhalte).

spirado Vikipedio

FIZL Spira funkcio: lia edzino, aŭskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidiĝis, por kudri [4]; perdi la spiradon kurante.

spiregiTEZ

Malfacile kaj forte spiri: li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu laciĝis de la kurado [5]. SIN:anheli

alspiro

FON Akustika efekto kaŭzata de kroma aerelspiro dum sonproduktado: antaŭ jarcento en la oseta forestis „simpla k“, kiun oni tiam prononcis kun alspiro (simile al la kartvela lingvo) [6]; oni povu ... vidi, ke „hipostazo“ estas ne „upostasis“ sed „hupostasis“, t.e. ke tie estu ne simpla upsilo sed upsilo kun la densa alspiro [7].

elspiriTEZ

(tr)
1.
Elpuŝi aeron el la pulmoj: mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon malantaŭen Metrop.
2.TEZ
Eligi odoron, haladzon, aŭ varmon: la sablo elspiris ardantan varmegon [8].
3.TEZ
(pri io)(figure) Eksterigi, sentigi ian econ; esti plena je: ĉio elspiris sanan gajecon; la libro elspiras malamon; atestanto falsama, kiu elspiras mensogojn [9]. VD:odori2

enspiri

(tr)
Enlasi aeron en la pulmojn: li enspiris la parfumajn blovojn, la venton de la erikejo, la gudroaromon de la pinoj.

ĝemspiriTEZ

Forte vespiri; elspiri kun ĝemo: ne tie turnadu viajn okulojn ... nek ĝemspiru el viaj naztruoj tiamaniere [10].

senspiriĝi

Perdi la spiron.

vespiriTEZ

(ntr)
Aŭdeble elspiri signe pri malgajo, tediĝo, retrankviliĝo...; suspiri: ha! ― vespiras Baniko ― kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco? [11].

spirkapta, spirhaltiga, spirraba

(frazaĵo) Kaŭzanta provizoran halton en spirado, precipe pro emocio, surprizo ktp: mi esploris plurajn originalajn poemarojn ekde la sojlo de la „Fundamenta Krestomatio“ ĝis la spirkaptaj „Ŝtupoj sen nomo“ de Ragnarsson [12]; li forsorĉis cirkoklaŭnon ŝvebantan en la aero. Spirspiriga okazaĵo! [13].

spirblovo

FON Aerfluo elpuŝita el la pulmoj kaj uzata de la homo por produkti sonojn.

tradukoj

anglaj

~i: breathe; ~o: breath; al~o: aspiration; ve~i: sigh; ~kapta, , : breathtaking. densa al~o: rough breathing.

belorusaj

~i: дыхаць; ~o: дыханьне, подых; ~ado: дыханьне; ~egi: цяжка дыхаць; el~i: выдыхаць; en~i: удыхаць; sen~iĝi: задыхацца; ve~i: уздыхаць, уздыхнуць.

bulgaraj

~i: дишам; ~o: дъх; ~ado: дишане; ~egi: дишам тежко; el~i 2.: изпускам, излъчвам; el~i: извишам; en~i: вдишвам; sen~iĝi: задъхвам се; ve~i: въздишам, стена; ~kapta, , : спиращ дъха.

ĉeĥaj

~i: funět, těžce oddechovat; ~o: dech; ~ado: dýchání; ~egi: funět, těžce oddechovat; al~o: přídech; el~i: vydechnout; en~i: nabrat dech, nadechnout se, vdechnout do sebe; ve~i: vzdychat; ~blovo: fouknutí, výdech.

francaj

~i: respirer; ~o: respiration, souffle; ~ado: respiration; ~egi: être essoufflé, , haleter; al~o: aspiration; el~i 1.: expirer, souffler; el~i 2.: émettre (une odeur), exhaler; el~i: respirer, exprimer; en~i: aspirer (par une paille par ex.), inhaler, inspirer, respirer (un parfum); ĝem~i: geindre; sen~iĝi: s'essouffler, perdre haleine; ve~i: soupirer (pousser un soupir), pousser un soupir; ~kapta, , : à couper le souffle; ~blovo: colonne d'air.

germanaj

~i: atmen; ~o: Atem, Odem [poezie], Hauch; ~ado: Atmung; ~egi: schnaufen; al~o: Behauchung; el~i 1.: ausatmen; el~i 2.: ausdünsten; el~i 3.: ausstrahlen; en~i: einatmen; sen~iĝi: außer Atem kommen; ve~i: seufzen.

hispanaj

~i: respirar; ~o: respiración; ~ado: respiración; el~i 1.: expirar; en~i: inspirar; sen~iĝi: quedarse sin respiración.

hungaraj

~i: lélegzik, lehel; ~o: lélegzet, lehelet; ~ado: lélegzés; ~egi: liheg; el~i 1.: kilélegzik, kilehel; el~i 2.: áraszt; el~i: kisugároz; en~i: belélegzik, belehel, beszív; sen~iĝi: kifullad; ve~i: sóhajt, fohászkodik; ~blovo: lélegzet.

italaj

ve~i: sospirare.

latina/sciencaj

densa al~o: spiritus asper.

nederlandaj

~i: ademen; ~o: adem; ~ado: adem; ~egi: hijgen; el~i 1.: uitademen; en~i: inademen; ve~i: zuchten, kreunen.

persaj

~i: نفس کشیدن، تنفس کردن; ~o: دم، نفس; ~ado: تنفس; ~egi: نفس زدن; el~i 1.: نفس بیرون دادن، بازدمیدن، دم برآوردن; el~i 2.: پراکندن (بو)، متصاعد کردن; en~i: نفس فروبردن، دم فروبردن; sen~iĝi: از نفس افتادن.

polaj

al~o: przydech.

rusaj

~i: дышать; ~o: дыхание; ~ado: дыхание; ~egi: тяжело дышать; al~o: придыхание; el~i: выдыхать, выдохнуть; en~i: вдыхать, вдохнуть; sen~iĝi: задыхаться, задохнуться, запыхаться; ve~i: вздыхать, вздохнуть; ~kapta, , : захватывающий дух; ~blovo: струя воздуха, воздушная струя. densa al~o: густое придыхание.

slovakaj

~i: ťažko oddychovať; ~o: dych; ~ado: dýchanie; ~egi: ťažko oddychovať; el~i: vydýchnuť; en~i: nabrať dych, vdýchnuť; ve~i: vzdychať; ~blovo: fúknutie, výdych.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a
2. La Nova Testamento, La agoj 9:1
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:7
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la hejmo de la metiisto, (rerakontita de E. Weilshäuser)
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la bremenaj muzikistoj
6. V. Ivanov: Mezlernejo 15
7. S. Pokrovskij: Esperanto-Greka Vortaro, Revuloj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:5
10. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
11. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
12. H. Vatré: Kien la elizio?, Nica Literatura Revuo, 6:2 (n-ro 32)
13. Cezar: La onta magiisto, [vidita en 2011]

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
al~o: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas dua fontindiko.
en~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.
sen~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~blovo: Mankas dua fontindiko.
~blovo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [spir.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.28 2017/02/23 13:10:17 ]