tradukoj: be ca cs de en es fr hu id it la nl oc pl pt ru sk sv

*angul/o PV

*angulo Vikipedio

1.TEZ
MAT
a)TEZ
[1](elementa geometrio) Ebena surfaco, kiun limas du duonrektoj kun komuna origino. SIN:sektoro; VD: Ecoj de angulo: akuta, malakuta, obtuza, orta, konkava, konveksa, nula, plena, streĉita; specifaj angulduopoj: alternaj, apudaj, kontraŭlateraj, komplementaj, respondaj, samlateraj, suplementaj.
b)TEZ
(afina geometrio)[2] Paro de duonrektoj (ĝiaj lateroj) kun komuna origino (ĝia vertico).
c)TEZ
VD:solida angulo.
d)TEZ
[3] Mezuro de angulo: angulo de rotacio; la sumo de la anguloj de triangulo egalas al du ortoj; ebena angulo esprimiĝas kiel rilato de la arko, kiun ĝi detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico, al la radiuso de tiu cirklo; solida angulo esprimiĝas kiel rilato de la surfaco, kiun ĝi detranĉas sur sfero kun centro en ĝia vertico al la kavadrato de la radiuso de tiu sfero. VD: Mezurunuoj de angulo: grado, graduso, radiano, steradiano; mezurilo: angulmezurilo.

Rim.: La nocio „angulo“ estas eble unu el la plej multformaj en matematiko, celanta iamaniere karakterizi la komunan „kliniĝon“ de du sin sekcantaj linioj (ne nur rektaj, ne nur ebenaj), do ne eblis ĉi tie detale prezenti ĉiujn facetojn de la nocio. La unua senco rilatas al la tradicia prezento de angulo kiel figuro. La dua provas konservi el la unua nur la esencajn trajtojn, en maniero simila al tiu, kiun oni uzis por transiri de la tradicia vektoro al la moderna dupunkto. La tria senco prezentas angulon kiel nombron, iel rilatan al la longo de arko. Fine ni menciu, ke iuj modernaj prezentoj de la nocio ne hezitas identigi angulojn kun ebenaj rotacioj.

specoj de anguloj


specifaj angulduopoj
2.
Nefermita spaco limigita de du aŭ kelkaj sin reciproke renkontantaj surfacoj: la veturilo turnis angulen.
3.
(figure) Malvasta, malofte vizitata aŭ rigardata loko: en malproksima angulo sur la kamparo vivis iam...
4.
Nedifinita loko: la kvar anguloj de la tero [4].

angulfidelaTEZ

MAT[5]
(p.p. transformo) Tia, ke la mezuro de anguloj restas per ĝi senŝanĝa: la projekcioj ne estas angulfidelaj; enjekciaj holomorfaj funkcioj estas angulfidelaj. SIN:konforma.

akutangulaTEZ

MATMatVort
(p.p. triangulo) Kies ĉiuj anguloj estas akutaj (aŭ maksimume ortaj): akutangula triangulo: ĉiuj anguloj estas malpli grandaj ol 90 gradoj [6].

obtuzangulaTEZ

MATMatVort
(p.p. triangulo) Unu angulo de kiu estas obtuza: obtuzangula triangulo: unu el la anguloj estas pli granda ol 90 gradoj [7].

ortanguloTEZ Vikipedio

MAT[8]
Ortangula paralelogramo: ĉiuj anguloj de ortangulo estas ortaj; La mezan parton de la ĝardenoj okupis ortangululo [9]. SIN:rektangulo;SUP:kvarlatero.
Rim.: Necesas interpreti la vorton „ortangulo“, kiel „(kvarlatero), kies (ĉiuj) anguloj estas ortaj“, do eblas riproĉi al ĉi tiu formo troan elipsecon, sed entute temas pri bone formita kaj tradicia formo, vortfare tre proksima al la pli internacia „rektangulo“. Pri la nekredeblaj polemikoj ĉirkaŭ tiu ĉi termino vd [10]. Sekve de ili Reiersøl proponis la nekonvinkan formon „ortogramo“, aperanta ekz-e en [11].
Rim.: Ni aldone rimarkigu, ke nekvadratan ortangulon oni foje nomas „oblongo“MatVort. Pri ĉi tiu ekskluziviga sistemo de nomado vd rimarkon sub romboido.

ortangulaTEZ Vikipedio

MAT[12]
(p.p. plurlateropluredro) Havanta ortan angulon: ortangula triangulo, trapezo; Ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn [13].

pluranguloTEZ

MATPIV1
(evitinde) =plurlatero.

rektanguloTEZ Vikipedio

MATPV
Ortangulo: Ĝi havas la formon de larĝbaza rektangulo kaj aspektas, precipe post pluvo, kiel kolerema pugno [14].

stratangulo

Loko, kie strato flanke malfermiĝas al alia, orta strato: la bluzo kun bluaj kradoj ... malaperis ĉe stratangulo [15].

trianguloTEZ Vikipedio

MAT[16]
Trilatero: Nilo anstataŭ flui en mallarĝa koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo, kiu havas formon de triangulo [17]. VD: Ecoj de triangulo: skalena aŭ nesimetria, izocela aŭ simetria, egallateraregula, akutangula, obtuzangula, ortangula; specialaj rektoj rilataj al triangulo: alto, dusekcanto, mediano, mezortanto; specialaj lateroj: hipotenuzo, kateto; specialaj punktoj: vertico, centro, ortocentro, pezocentro.

specoj de trianguloj

Triangulo [18] (Tri) TEZ Vikipedio

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Triangulum).

triangula

1.TEZ
Havanta la formon de triangulo; rilata al triangulo: triangula placo; kvazaŭ vico de ruĝaj flamoj, brilis la triangulaj piramidoj [19].
2.TEZ
MATMatVort (p.p. (n,n)-matrico) Kies ĉiuj elementoj situantaj sub ĝia diagonalo estas nulaj; alternative: kies ĉiuj elementoj situantaj super ĝia diagonalo estas nulaj: la determinanto de triangula matrico egalas al la produto de ties diagonalaj elementoj.

Aŭstrala Triangulo [20] (TrA) TEZ Vikipedio

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Triangulum Australe).

centra anguloTEZ

MATMatVort
(rilate al cirklo 1) Angulo, kies vertico koincidas kun la centro de la cirklo: centra angulo: angulo kies vertico estas la cirkla centro; aŭ angulo inter du radiusoj [21]; konstruu sektoron kun la centro je la poluso, radiuso ri), kaj centra angulo Δθ [22].

cirkonferenca anguloTEZ

MAT[23]
(rilate al cirklo 1) Angulo, kies vertico situas sur la cirklo: cirkonferenca angulo, detranĉanta duonon de la cirklo, estas streĉita; la teoremo pri la cirkonferenca angulo montras, [...] ke du cirkonferencaj anguloj, kiuj detranĉas saman arkon, estas egalaj [24].

ebena anguloTEZ Vikipedio

MAT
Angulo 1.b: ebena angulo estas la reciproka klino de du linioj kiuj troviĝas en ebeno kaj ne estas en rekta linio [25]; ebena angulo estas mezurita en radianoj (simbolo: rad), kiu apartenas al la derivitaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj (SI) [26].

paskala trianguloTEZ

MAT
Tabelo, prezentanta la nombrojn de kombinaĵoj de n po p, laŭ tia triangula tabelo de nombroj, ke la nombro Kpn, situanta ĉe la intersekco de linio n kaj kolumno k, egalas al la sumo Kp-1n-1 + Kpn-1 de du nombroj de la antaŭa linio: en la 10-a jarcento, la komentaro de Halayudha pri la verko de Pingala enhavis studojn pri la nombroj de Fibonaĉi kaj la Paskala triangulo [27]. VD:Paskalo.
Rim.: Tiu ĉi tabelo estas konata de antaŭ Paskalo kaj ricevis aliajn nomojn, kiel „triangulo de Umar Ĥajjam“ aŭ „de Tartaglia“.


paskala triangulo

polusa anguloTEZ

MATMatVort
(de punkto M en afina ebeno) Mezuro de la angulo inter la polusa akso kaj la duonrekto OM, kie O estas la origino: polusa angulo estas la dua koordinato en la polusa koordinatsistemo; la polusa angulo de punkto egalas al la argumento de ĝia bildo en la kompleksa ebeno; la minuskla litero φ [estas] uzata kiel simbolo por [...] la polusa angulo (de la z-akso) en matematiko, la azimuta angulo (de la x-akso) en fiziko [28].

solida anguloTEZ Vikipedio

MATMatVort
Solido, naskita de ĉiuj duonrektoj kun komuna origino O, trairantaj ian parton de sfero kun centro en O: duedro, triedro, solido limata de duonkonusa surfaco estas solidaj anguloj; solida angulo estas rilatanta al surfaco de la sfero en la sama vojo kiel ordinara angulo estas rilatanta al perimetro de cirklo [29].

tradukoj

anglaj

~o: angle; ~fidela: conformal; akut~a: acute; obtuz~a: obtuse; ort~o: rectangle; ort~a: right-angled; rekt~o: rectangle; tri~o: triangle; Tri~o : Triangulum; tri~a 2.: triangular; Aŭstrala Tri~o : Triangulum Australe; centra ~o: central angle; cirkonferenca ~o: angle at circumference; ebena ~o: plane angle; paskala tri~o: Pascal['s] triangle, binomial array; polusa ~o: azimuth angle, polar angle, amplitude; solida ~o: solid angle.

belorusaj

~o: вугал, кут, рог; ort~o: прамавугольнік; ort~a: прамавугольны; rekt~o: прамавугольнік; tri~o: трохкутнік, трохвугольнік; tri~a 1.: трохкутны, трохвугольны.

ĉeĥaj

~o: úhel, amplituda, kout, polární úhel, roh; akut~a: ostroúhlý; obtuz~a: tupoúhlý; ort~o: obdélník, pravoúhelník; ort~a: pravoúhlý; plur~o: mnohostěn, polyedr, víceúhelník; rekt~o: pravoúhelník; strat~o: nároží, roh křižovatky ulic; tri~o: triangl, trojstran, trojúhelník; centra ~o: středový úhel; cirkonferenca ~o: obvodový úhel; ebena ~o: rovinný úhel (odvozená veličina SI); paskala tri~o: Pascalův trojúhelník; polusa ~o: argument polární úhel druhá polární souřadnice; solida ~o: prostorový úhel.

francaj

~o 1.: angle; ~o: angle, coin; ~fidela: conforme; akut~a: acutangle; obtuz~a: obtusangle; ort~o: rectangle; ort~a: rectangle; rekt~o: rectangle; strat~o: coin de la rue; tri~o: triangle; Tri~o : Triangle; tri~a 1.: triangulaire; tri~a 2.: triangulaire; Aŭstrala Tri~o : Triangle austral; centra ~o: angle au centre; cirkonferenca ~o: angle inscrit; ebena ~o: angle plan; paskala tri~o: triangle (arithmétique) de Pascal; polusa ~o: angle polaire; solida ~o: angle solide.

germanaj

~o: Ecke, Winkel; ~fidela: ähnlich, winkeltreu, konform; akut~a: spitzwinklig; obtuz~a: stumpfwinklig; ort~o: Rechteck; ort~a: rechtwinklig; rekt~o: Rechteck; tri~o: Dreieck; tri~a 2.: Dreiecks-(matrix); centra ~o: Mittelpunktswinkel; cirkonferenca ~o: Umfangswinkel; ebena ~o: ebener Winkel; paskala tri~o: Pascalsches Zahlendreieck; polusa ~o: Polarwinkel; solida ~o: Raumwinkel.

hispanaj

~o 1.: ángulo; ~o 2.: esquina; ~o 3.: rincón; ~fidela: (transformación) conforme; akut~a: acutángulo; obtuz~a: obtuso; ort~o: rectángulo; ort~a: rectángulo; plur~o: polígono; rekt~o: rectángulo; tri~o: triángulo; tri~a 1.: triangular; tri~a 2.: triangular; centra ~o: ángulo central; cirkonferenca ~o: ángulo inscrito; ebena ~o: ángulo plano; paskala tri~o: triángulo de Pascal, triángulo de coeficientes binomiales; polusa ~o: ángulo azimuth, ángulo polar, amplitud; solida ~o: ángulo sólido.

hungaraj

~o 1.: szög; ~o 2.: sarok, szöglet; ~o 3.: zug; ~o 4.: sarok; ~fidela: szögtartó; akut~a: hegyesszögű; obtuz~a: tompaszögű, homorú szögű; ort~o: téglalap; ort~a: derékszögű; plur~o: sokszög; rekt~o: derékszög; tri~o: háromszög; tri~a 1.: háromszögű; tri~a 2.: háromszög- ; centra ~o: középonti szög; cirkonferenca ~o: kerületi szög; ebena ~o: síkszög; paskala tri~o: Pascal-háromszög; polusa ~o: középponti szög; solida ~o: térszöglet, testszöglet.

indoneziaj

~o: sudut; akut~a: sudut lancip; obtuz~a: sudut tumpul; ort~o: segi empat; ort~a: sudut siku-siku; plur~o: poligon, segi banyak; rekt~o: segi empat; tri~o: segitiga; centra ~o: sudut pusat; paskala tri~o: segitiga Pascal; polusa ~o: sudut polar.

italaj

~o: angolo; tri~o: triangolo.

katalunaj

~o 1.: angle; ~o 2.: cantonada; ~o 3.: racó.

latina/sciencaj

Tri~o : Triangulum; Aŭstrala Tri~o : Triangulum Australe.

nederlandaj

~o: hoek; ort~o: rechthoek; ort~a: rechthoekig; rekt~o: rechthoek; tri~o: driehoek.

okcitanaj

~o 1.: angle; ~o 2.: caire, cantonada; ~o 3.: canton.

polaj

~o d: miara kąta, kąt; ~o 1.: kąt; ~fidela: (przekształcenie) wiernokątne, (przekształcenie) konforemne; akut~a: ostrokątny; obtuz~a: rozwartokątny; ort~o: prostokąt; ort~a: prostokątny; rekt~o: prostokąt; tri~o: trójkąt; tri~a 2.: (macierz) trójkątna; centra ~o: kąt środkowy; cirkonferenca ~o: kąt wpisany, kąt obwodowy; ebena ~o: kąt płaski; paskala tri~o: trójkąt Pascala; polusa ~o: amplituda; solida ~o: kąt bryłowy.

portugalaj

~o 1.: ângulo, canto.

rusaj

~o: угол; ~fidela: конформное (преобразование); akut~a: остроугольный; obtuz~a: тупоугольный; ort~o: прямоугольник; ort~a: прямоугольный; plur~o: многоугольник; rekt~o: прямоугольник; tri~o: треугольник; tri~a 1.: треугольный; tri~a 2.: треугольная (матрица); centra ~o: центральный угол; cirkonferenca ~o: вписанный угол; ebena ~o: плоский угол; paskala tri~o: (арифметический) треугольник Паскаля; polusa ~o: полярный угол; solida ~o: телесный угол.

slovakaj

~o 3.: kút; ~o: 1.kút, 2.cíp (látky), 3.roh (šport), 4.uhol (geom.), uhol; akut~a: ostrouhlý; obtuz~a: tupouhlý; ort~o: pravouhlý štvorhran, pravouholník; ort~a: pravouhlý; plur~o: mnohosten, mnohouholník, viac uholník; rekt~o: pravouholník; strat~o: nárožie ulíc; tri~o: trojuholník; tri~a 2.: trojuholníkový; centra ~o: stredový uhol, stredový uhol; cirkonferenca ~o: obvodový uhol, obvodový uhol; ebena ~o: rovinný uhol; paskala tri~o: Pascalov trojuholník; paskala tri~o: Pascalov trojuholník; polusa ~o: polárny uhol; solida ~o: priestorový uhol.

svedaj

rekt~o: rektangel; tri~o: triangel; tri~a 1.: triangulär.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §26
3. Plena Ilustrita Vortaro, komplementa
4. La Nova Testamento, Apokalipso 7:1
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §27
6. Vikipedio, Triangulo
7. Vikipedio, Triangulo
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 22a
10. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 101
11. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §320
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
14. Einar Åberg, trad. Franko Luin: Uzino 1, Ĉu ekzistas anĝeloj?
15. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
16. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
18. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
20. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
21. Vikipedio, Cirklo
22. Vikipedio, Polusa koordinata sistemo
23. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §62
24. Vikipedio, Teoremo pri la cirkonferenca angulo kaj la centra angulo
25. Vikipedio, Elementoj de Eŭklido
26. Vikipedio, Ebena angulo
27. Vikipedio, Historio de matematiko
28. Vikipedio, Fio (litero)
29. Vikipedio, Solida angulo

~fidela: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [angul.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.80 2017/06/14 17:10:14 ]