tradukoj: be bg ca cs de en es fr he hu id it ja la nl pl pt ru sk sv vo

*stel/o

stelo  

1.  
AST Memlumanta astro, kiu, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto kaj nia suno: en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn [1]; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon kaj Plejadojn kaj la stelojn de la sudo [2]; rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli [3]; la steloj estas korpoj de universo [4]; oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn FK ; la suno estas stelo FK ; polusa stelo, tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn [5]; supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino [6]; la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo [7]; stelluma, stelklara, stelplena nokto.
2.
(arkaismo) (evitinde) Alia lumanta ĉielkorpo, t.e. planedo, aparte Venuso, kometo, meteoro: la stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj FK ; tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero FK ; steloj kun teruraj fajraj vostoj Hamlet ; oni diras, ke kiam stelo falas, oni devas antaŭ ĝia estingiĝo esprimi deziron kaj ĉi tiu deziro plenumiĝos IK .
3.  
Simboligo, kondukanto de la sorto, de la feliĉo: festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos FK ; Marion estas mia stelo de feliĉo BdV ; konduku nin, komencu la batalon sub bona stelo, en feliĉa horo [8]; leviĝas lia stelo en la politika firmamento [9].
Rim.: Tia uzo estiĝis el la praa kredo, ke la steloj influas la homan sorton, sed nuntempe ankaŭ estas metafora.
4.  
(figure) Stelulo: Sylvie Vartan, stelo de la franca kanzono [10].
5.  
Figuro kun kvin aŭ pli da pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj emblemo: stelo el orsimila papero [11]; ESP ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto VivZam ; verdaj flagoj kun la stelo de l' espero VivZam ; verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj [12]; kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko [13]; milionoj da stelformaj flokoj (neĝo) [14]; tristela hotelo [15].
6.
ESP Esperanta monunuo iniciatinta je 1959: oni iniciatis internacian monunuon stelo [16].

stelaro  

AST Ŝajna grupo da steloj apartenantaj al unu aŭ pluraj konstelacioj, kiu apartiĝas sur la ĉielsfero por desegni arbitran figuron (stelfiguron). Ĝenerale, tiuj steloj ne estas gravite kunligitaj, nek havas komunan originon, diference de stelamasoj: la Ĉaro estas fama stelaro, kiu apartenas al la konstelacio Granda Ursino; oni vidis la stelaron de Leono en kies mezo brilis la stelo de Regulus [17]; al la suno, al la luno, al la stelaroj kaj al la tuta armeo de la ĉielo [18]; astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj [19]; la zodiakaj stelaroj [20]. VD:stelfiguro, konstelacio
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe konstelacio.

steleto  

1.
Malgranda stelo5: ĉapo kun steleto IK ; [la] simboloj necesaj por ĉiuj eŭro-moneroj – 12 steletoj kaj la dato de stampado [21]; okuloj — brilantaj steletoj FK .
2.
TIP Asterisko: en la suba tabelo steleto montras la arĥaikajn literojn [22]; steleto (*) signifas, ke la lingvo estis unika kaj ne havas rektajn pralingvojn [23].

stelulo  

BELA Fama, elstara artisto: televidaj kaj radiaj steluloj kuniĝu por koncerte kunfesti la datrevenon [24]; manko de mono kaj steluloj kondukis la ĉinajn filmojn en embarason [25]; programo kun politikistoj kaj aliaj steluloj pliriĉigis la foiron [26]; tiuj aktoroj mem, nomataj „steluloj“, estis same naive diigataj, kiel sportistoj [27].

falstelo  

AST Brila meteoro, kiu ŝajnas kvazaŭ defalanta stelo: falis falstelo kaj la pensoj de la knabo leviĝis supren al la brilanta meteoro [28]; falstelo traflugis la ĉielon [29]; pri kio vi petus la falantan stelon IK ? SIN:meteoroVD:aerolito

marstelo  

(komune)
ZOO Stelforma besto vivanta en maro, genro el eĥinodermoj (Asterias): branĉobrakaj ofiuroj (alinome meduzaj marsteloj) [30]; se la marstelo estas eligita el la sistemo, tiam la kalifornia mitulo forpremas la postrestantajn speciojn, kaj la biodiverseco malgrandiĝas [31]. SIN:asterio

matenstelo  

(komune)
AST La planedo Venuso vidata je frua mateno: ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos [32]. la aztekoj adoris multajn aliajn diojn, la plej fama el kiuj estis Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj, kiu estis […] la matenstelo (Venuso) [33].

Polusa Stelo  

AST Stelo en la stelaro Malgranda Ursino, el la helaj steloj la plej proksima al la ĉiela nordpoluso (je proksimume 1˚) (α Ursae Minoris): la Polusa Stelo, gvidanto de navigantoj, faras angulon je 25 gradoj al la horizonto [34]; la Polusa Stelo ne estis videbla, sed mi pli-malpli divenis, kie ĝi troviĝis, kaj decidis sekvi ĝin ien ajn [35].

pulsostelo  

PIV2
AST Kolapsinta stelo tre rapide turniĝanta, elsendante radiondojn je ĉiu turniĝo: [en] la kazo de pulsostelo, la disperso fare de tiuj elektronoj kreas, depende de la ondolongoj, malfruon inter la impulsoj, kiu estas mezurata laŭ la elektronodenso [36].

verda stelo

ESP Figuro de verda, kvinpinta stelo, tradicia emblemo de Esperantismo: la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [37]; la flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la ĉestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905 [38].

vesperstelo  

(komune)
AST La planedo Venuso vidata je sunsubiro: Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelo aŭ vesperstelo, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko kaj ne povas aperi je mezo de nokto [39]; Hespero ― estas ankaŭ nomata Vesperstelo, se li leviĝis vespere, lia alia nomo estas Lucifero. [40].

stelamaso  

AST Grupo de multaj steloj, gravite kunligitaj: globa stelamaso aŭ malferma stelamasoPIV1; la Plejadoj estas malfermita stelamaso en la konstelacio Taŭro, ĝi estas unu el la plej apudaj stelamasoj al la Tero, kaj estas videbla per nuda okulo [41]; M2 estas globa stelamaso en konstelacio Akvisto [42].

stelfiguro  

AST Figuro image desegnita de stelaro: la steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon [43]. mi ne kredas je influo de planedoj, steloj, stelfiguroj al la homaro [44]; steloj kaj stelfiguroj, kiuj ŝajne tiom silente brilas en la firmamento [45]. VD:stelaro, konstelacio
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe konstelacio.

tradukoj

anglaj

~o: star; ~aro: asterism; ~ulo: star; mar~o: starfish; Polusa S~o: North star, polestar, Cynosura, Polaris; pulso~o: pulsar; ~amaso : star cluster; ~figuro: constellation figure, asterism figure. malfermita ~amaso: open cluster; globa ~amaso: globular cluster.

belorusaj

~o: зорка; ~aro: сузор'е; ~ulo: зорка (вядомы чалавек); fal~o: мэтэарыт; mar~o: астэрыя, марская зорка; Polusa S~o: Палярная зорка.

bulgaraj

~o 1.: звезда; ~o: звезда; ~aro: съзвездие; ~ulo: звезда; Polusa S~o: Полярна звезда.

ĉeĥaj

~o: hvězda, hvězdice; ~aro: souhvězdí; ~eto: hvězdička (symbol); ~ulo: filmová hvězda; fal~o: meteorit, padající hvězda; mar~o: mořská hvězda, mořská hvězdice; maten~o: Jitřenka; vesper~o: večernice; ~amaso: hvězdokupa; ~figuro: souhvězdí. malfermita ~amaso: otevřená hvězdokupa; globa ~amaso: kulová hvězdokupa.

francaj

~o 1.: étoile; ~o 5.: étoile; ~aro: astérisme; ~eto: astérisque; ~ulo: star, vedette (star); fal~o: étoile filante; mar~o: astérie, étoile de mer; maten~o: étoile du berger, étoile du matin; Polusa S~o: étoile polaire; pulso~o: pulsar; verda ~o: étoile verte; vesper~o: étoile du berger, étoile du soir; ~amaso : amas d'étoiles; ~figuro: figure de constellation, figure d'astérisme. malfermita ~amaso: amas ouvert; globa ~amaso: amas globulaire.

germanaj

~o 1.: Stern; ~o 3.: Schicksal (Stern); ~o 5.: Stern; ~o 6.: Stelo (Währung); ~o: Stern; ~aro: Sternbild; ~eto: Sternchen; ~ulo: Star; fal~o: Sternschnuppe; mar~o: Seestern; maten~o: Morgenstern; Polusa S~o: Nordstern, Polarstern; pulso~o: Pulsar; verda ~o : Grüner Stern; vesper~o : Abendstern; ~amaso : Sternhaufen; ~figuro: Sternbild. malfermita ~amaso: offener Sternhaufen; globa ~amaso: Kugelsternhaufen.

hebreaj

~o: כוכב; ~aro: קבוצת כוכבים; fal~o: כוכב נופל; mar~o: כוכב-ים.

hispanaj

~o 1.: estrella; ~o 5.: estrella; ~aro: asterismo; ~eto: asterisco; ~ulo: estrella, artista famoso; fal~o: estrella fugaz; mar~o: estrella de mar; maten~o: lucero del alba, estrella del alba; Polusa S~o: estrella polar; pulso~o: púlsar; verda ~o: estrella verde, estrella de esperanto; vesper~o: lucero vespertino, estrella de la tarde; ~amaso: cúmulo estelar; ~figuro: figura de una constelación, figura de un asterismo. malfermita ~amaso: cúmulo abierto; globa ~amaso: cúmulo globular.

hungaraj

~o: csillag; ~aro: csillagzat; ~ulo: csillag, sztár; fal~o: hullócsilllag; mar~o: tengeri csillag, csillagállatka; Polusa S~o: Sarkcsillag, Polaris; ~figuro: csillagkép.

indoneziaj

~o: bintang; ~eto: asterisk; ~ulo: artis, bintang film, selebritas; fal~o: bintang jatuh; mar~o: bintang laut; maten~o: bintang fajar; pulso~o: pulsar; vesper~o: bintang senja.

italaj

~o 4.: star, stella (del cinema); ~o: stella; ~ulo: star, stella (del cinema); mar~o: stella marina; maten~o: stella del mattino; pulso~o: pulsar; vesper~o: stella della sera.

japanaj

~o: 星 [ほし].

katalunaj

Polusa S~o: Estel Polar.

latina/sciencaj

mar~o : Asterias; Polusa S~o : α Ursae Minoris.

nederlandaj

~o: ster; ~aro: sterrenbeeld; ~ulo: ster; Polusa S~o: Poolster; ~figuro: sterrenbeeld.

polaj

~o: gwiazda; ~aro: gwiazdozbiór; ~ulo: gwiazda, gwiazdor, celebryta; fal~o: spadająca gwiazda, meteoryt; mar~o: gwiazda morska (rzadkie), rozgwiazda; maten~o: gwiazda poranna, gwiazda zaranna; Polusa S~o: Gwiazda Polarna; pulso~o: pulsar; verda ~o: zielona gwiazda; vesper~o: gwiazda wieczorna; ~figuro: gwiazdozbiór.

portugalaj

~o 1.: estrela; ~o 5.: estrela; ~ulo: estrela; fal~o: estrela cadente; mar~o: estrela do mar; pulso~o: pulsar.

rusaj

~o: звезда; ~aro: созвездие; ~ulo: звезда (о человеке); fal~o: метеорит; mar~o: астерия, морская звезда; Polusa S~o: Полярная звезда; ~figuro: созвездие.

slovakaj

~o: hviezda; ~aro: súhvezdie; ~eto: hviezdička (symbol); ~ulo: filmová hviezda; fal~o: lietavica, meteor; mar~o: morská hviezdica; maten~o: Zornička; vesper~o: večernica; ~amaso: hviezdokopa; ~figuro: súhvezdie. malfermita ~amaso: otvorená hviezdokopa; globa ~amaso: guľová hviezdokopa.

svedaj

~o: stjärna.

volapukaj

~o 1.: stel.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:5
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. L. L. Zamenhof: Al la "Esperantisto"
9. Monato, Paul Gubbins: Pri demokratio kaj povo ... kaj trinkejoj
10. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
15. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj
16. Monato, Lawrence Mee: La stelo
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:5
19. Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
20. Monato, last: Astrologoj progresas
21. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?
22. Vikipedio, Greka alfabeto
23. Vikipedio, Programlingvo
24. Monato, Britio
25. Monato, MU Binghua: Filmomerkato stagnas
26. Monato, Franz-Georg Rössler: Fiere foire
27. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, ĉapitro 3a
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
30. Vikipedio, Ofiuredoj
31. Vikipedio, Supra-volbŝtona specio
32. La Nova Testamento, II. Petro 1:19
33. Vikipedio, Aztekoj
34. trad. J. R. Piton, E. Cid k. a.: Karamuru, 2009
35. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro
36. Vikipedio, Efiko de Faraday
37. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
38. Esperanta Civito: Konstitucio, 2001-06-02
39. Vikipedio, Venuso (planedo)
40. Vikipedio, Hespero
41. Vikipedio, Plejadoj
42. Vikipedio, M2
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:10
44. Monato, Mihail Korotkov: Rusa vilaĝo
45. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon


ℛevo | datumprotekto | stel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.48 2018/06/27 22:10:14