tradukoj: be br cs de en es fa fr hu it nl pl pt ro ru sk sv tr

*aks/o

*aksoTEZ Vikipedio

1.TEZ
TEK Cilindroforma stango, ĉirkaŭ kiu turniĝas peco de maŝino: akso de rado, pulio, ekscentriko. VD:ŝafto
2.TEZ
Imaga rekto, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo: la akso de nia terglobo trairas tra ambaŭ polusoj.
3.TEZ
MAT Rimarkinda rekto, interalie:
a)TEZ
MatVort Simetriakso: akso de cirklo (la rekto orta al ĝia ebeno kaj trairanta ĝian centron); akso de sfero (ĉiu ajn el la rektoj enhavantaj ĝian centron); fokusa aŭ nefokusa akso de elipso (simetriakso, trairanta ĝiajn fokusojn, aŭ ne).
Rim.: La fokusan kaj nefokusan aksojn de elipso Bricard [1] nomas respektive „longa“ kaj „mallonga“.
b)TEZ
[2] (de afina rotacio en tridimensia spaco) La rekto senŝanĝa per ĝi.
c)TEZ
[3] (de kartezia koordinatsistemo) Rekto, enhavanta la originan punkton kaj direktata de unu el la bazvektoroj: abscisa akso aŭ x-akso, ordinata akso aŭ y-akso, z-akso (direktataj respektive de la unua, dua kaj tria bazvektoro). SIN:koordinata akso.
d)TEZ
(de polusa koordinatsistemo) Duonrekto, servanta por difini la polusan angulon. SIN:polusa akso.
4.
Meza linio, eĉ se ne rekta, de io, konsiderata laŭlonge: akso de vojo.
Rim.: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. „La meza linio“ estas pli racia kaj klara tiusence. [Sergio Pokrovskij]
5.
(figure) Centra, plej grava organo en iu organizo: tiu komitato estas la ĉefa akso de la societo.
Rim.: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. Neniam mi vidis ion similan en Esperanto. „Trunko“ aŭ „kerno“ estus pli klaraj tiusence. [Sergio Pokrovskij]
6.
(figure) POL Politika alianco, aŭ simpla interkonsento pri certa punkto: la Akso (Germanio kaj ĝiaj aliancanoj dum la 2-a mondmilito); la akso Parizo-Berlino (ekz-e en eŭropaj aferoj).

aksaTEZ

Rilata al akso: MAT aksa simetrio MatVort.

aksingoTEZ

TEK
Muntopeco entenanta aksan aperturon por alia muntopeco: iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita [4]. VD:nabo, pivoto.

rotacia aksoTEZ

MATMatVort
=akso 3.b.

simetriaksoTEZ Vikipedio

MATMatVort
1.TEZ
Rekto, kiu difinas aksan simetrion.
2.TEZ
(de geometria figuro) Rekto, rilate al kiu la figuro estas simetria.

granda duonaksoTEZ Vikipedio

MATMatVort
(de elipso) Ĉiu el la du strekoj de ĝia fokusa akso, kunligantaj la centron al la elipso; longo de tia streko: la kvadratoj de periodo de rivoluo de du planedoj rilatas inter si, kiel la kuboj de iliaj grandaj duonaksoj (tria keplera leĝo).

malgranda duonaksoTEZ Vikipedio

MATMatVort
(de elipso) Ĉiu el la du strekoj de ĝia nefokusa akso, kunligantaj la centron al la elipso; longo de tia streko.

koordinata aksoPIV1, koordinatakso[5]TEZ

MAT
=akso 3.c.

polusa aksoTEZ

MATMatVort
=akso 3.d.

tradukoj

anglaj

~o 1.: axle; ~o 2.: axis; ~o 3.: axis; ~o 6.: Axis, alliance; ~a: axial; ~ingo: socket; rotacia ~o: axis of rotation; simetri~o: axis of symmetry; granda duon~o: semi-major axis; malgranda duon~o: semi-minor axis; koordinata ~o, : coordinate axis; polusa ~o: polar axis. abscisa ~o: axis of abscissae, x-axis; x-~o: axis of abscissae, x-axis; ordinata ~o: axis of ordinates, y-axis; y-~o: axis of ordinates, y-axis; z-~o: applicate axis, z-axis.

belorusaj

~o: вось, вал; ~a: восевы; ~ingo: утулка; simetri~o: вось сымэтрыі. abscisa ~o: вось абсцысаў, x-вось; x-~o: вось абсцысаў, x-вось; ordinata ~o: вось ардынатаў, y-вось; y-~o: вось ардынатаў, y-вось.

bretonaj

~o: ahel; ~a: ahelel, -ahel; ~ingo: bendell, moell; rotacia ~o: ahel troiadur; simetri~o: ahel simetriezh; koordinata ~o, : ahel daveennoù, ahel kenurzhiennoù. abscisa ~o: ahel an absisennoù; x-~o: ahel an x-où; ordinata ~o: ahel an urzhiennoù; y-~o: ahel ar y-où; z-~o: ahel ar z-où.

ĉeĥaj

~o: polární osa; ~a: axiální, osní, osový; ~ingo: ložisko osy, náboj kola; rotacia ~o: osa otáčení; granda duon~o: velká poloosa; malgranda duon~o: vedlejší poloosa; polusa ~o: polární osa. abscisa ~o: osa úseček, x-ová osa; x-~o: osa úseček, x-ová osa; ordinata ~o: osa pořadnic, y-ová osa; y-~o: osa pořadnic, y-ová osa; z-~o: osa souřadnic, z-ová osa.

francaj

~o 3.: axe; ~o: axe, essieu; ~a: axial; ~ingo: moyeu; rotacia ~o: axe de rotation; simetri~o: axe de symétrie; granda duon~o: demi-axe focal, demi grand axe; malgranda duon~o: demi-axe non focal, demi petit axe; koordinata ~o, : axe de coordonnées; polusa ~o: axe polaire. abscisa ~o: axe des abscisses, axe des x; x-~o: axe des abscisses, axe des x; ordinata ~o: axe des ordonnées, axe des y; y-~o: axe des ordonnées, axe des y; z-~o: axe des cotes, axe des z.

germanaj

~o 1.: Achse [nemoviga (pasiva) stango], Welle [moviga stango]; ~o 2.: Achse; ~o 3.: Achse; ~o 4.: Mittellinie; ~o 5.: tragende Säule; ~a: Achsen-, Axial-; ~ingo: Fassung, Nabe; rotacia ~o: Drehachse; simetri~o: Symmetrieachse; granda duon~o: große Halbachse; malgranda duon~o: kleine Halbachse; koordinata ~o, : Koordinatenachse; polusa ~o: Polarachse. abscisa ~o: Abszissenachse, Abszisse, x-Achse; x-~o: Abszissenachse, Abszisse, x-Achse; ordinata ~o: Ordinatenachse, Ordinate, y-Achse; y-~o: Ordinatenachse, Ordinate, y-Achse; z-~o: Applikatenachse, z-Achse.

hispanaj

~o: eje; rotacia ~o: eje de rotación; simetri~o: eje de simetría; granda duon~o: semieje mayor; malgranda duon~o: semieje menor; koordinata ~o, : eje de coordenadas.

hungaraj

~o: tengely; ~a: tengely-, tengelyes, axiális; ~ingo: agy, tengelycsapágy; rotacia ~o: forgástengely; simetri~o: szimmetriatengely; granda duon~o: fél nagytengely; malgranda duon~o: fél kistengely; koordinata ~o, : koordinátatengely; polusa ~o: polártengely. abscisa ~o: abszcisszatengely; x-~o: x-tengely; ordinata ~o: ordinátatengely; y-~o: y-tengely; z-~o: z-tengely.

italaj

granda duon~o: semiasse maggiore.

nederlandaj

~o 4.: middellijn; ~o: as.

persaj

~o: محور; ~a: محوری; ~ingo: توپی چرخ; rotacia ~o: محور دوران; simetri~o: محور تقارن; granda duon~o: نیمقطر اطول; malgranda duon~o: نیمقطر اقصر; koordinata ~o, : محور مختصات; polusa ~o: محور قطبی. abscisa ~o: محور طول; x-~o: محور طول; ordinata ~o: محور عرض; y-~o: محور عرض; z-~o: محور ارتفاع.

polaj

~o 1.: ; ~o 2.: ; ~o 3.: ; ~o 6.: ; ~o: ; ~a: osiowy; ~ingo: piasta; rotacia ~o: oś obrotu; simetri~o: oś symetrii; granda duon~o: półoś wielka; malgranda duon~o: półoś mała; koordinata ~o, : oś układu współrzędnych; polusa ~o: oś biegunowa. abscisa ~o: oś odciętych, oś x; x-~o: oś odciętych, oś x; ordinata ~o: oś rzędnych, oś y; y-~o: oś rzędnych, oś y; z-~o: oś z.

portugalaj

~o: eixo; ~a: axial; ~ingo: cubo (de roda); simetri~o: eixo de simetria; granda duon~o: semi-eixo maior; malgranda duon~o: semi-eixo menor; koordinata ~o, : eixo de coordenadas; polusa ~o: eixo polar.

rumanaj

~o 1.: axă; ~o 2.: axă; ~o: axă; ~a: axial; ~ingo: butuc; rotacia ~o: axă de rotație; simetri~o: axă de simetrie; granda duon~o: semi-mare axă; malgranda duon~o: arbore semi-mic; koordinata ~o, : axă coordonată; polusa ~o: axă polare. abscisa ~o: axă x; ordinata ~o: axă de ordonate; z-~o: axă z.

rusaj

~o 3.: ось; ~o 4.: средняя линия, осевая линия; ~o 5.: стержень; ~o: ось; ~a: осевой; ~ingo: втулка, ступица; rotacia ~o: ось вращения; simetri~o: ось симметрии; granda duon~o: большая полуось; malgranda duon~o: малая полуось; koordinata ~o, : координатная ось; polusa ~o: полярная ось. abscisa ~o: ось абсцисс, x-ось; x-~o: ось абсцисс, x-ось; ordinata ~o: ось ординат, y-ось; y-~o: ось ординат, y-ось; z-~o: ось аппликат, z-ось.

slovakaj

~o: os; ~o: polárna os; ~a: osový; ~ingo: ložisko, ložisko (osi); rotacia ~o: os otáčania; simetri~o: os súmernosti; granda duon~o: veľká poloos; malgranda duon~o: malá poloos, vedľajšia poloos; koordinata ~o, : súradnicová os; polusa ~o: polárna os.

svedaj

~o: axel.

turkaj

~o 6.: mihver.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 31
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:33
5. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 24

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ingo: Mankas dua fontindiko.
rotacia ~o: Mankas dua fontindiko.
rotacia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simetri~o: Mankas dua fontindiko.
simetri~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
granda duon~o: Mankas dua fontindiko.
granda duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malgranda duon~o: Mankas dua fontindiko.
malgranda duon~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
koordinata ~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polusa ~o: Mankas dua fontindiko.
polusa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o:
    PIV1 citas plurajn aliajn sencojn el la fakoj: BOT, ANA, OPTiko.
    Ekzistas aliaj figuraj sencoj en la franca, kiuj eble troviĝas
    ankaŭ en E-o:
    (a) longa, grava parto de io : cerbospina "~o";
    (b) grava trafikvojo : fervoja "~o";
    (c) gravaj linioj de projekto, politiko : la ĉefa "~o" de nia
    agado koncernos senlaborecon.
    [MB]
    ****************
    La senco (a) ŝajnas esti "aks.0o.mezo". La sencoj (b,c) estas
    kaprompaj ŝaradoj por ruso. Mi vidas nenian avantaĝon en
    konfuzigo de sufiĉe klara nocio. Kaj por mi akso nepre estas
    rekta. Mi povas akcepti ke nerektan "mezan linion" oni nomu "aksa
    linio", sed certe mi neniam nomus ĝin "akso".
    [Sergio Pokrovskij]
  

[^Revo] [aks.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.53 2017/11/30 21:11:01 ]