ortocentr/o

ortocentro   Vikipedio

MAT[1]
(de triangulo) La komuna punkto de ĝiaj tri altoj: ni precizigu la premisojn por triangulo: […] sin kovras la ortocentro kaj la centro de la enskribita cirklo [2]. SIN:altocentro
Rim.: En PIV1 oni prezentas tiun vorton kiel kunmetaĵon de „ort“ kaj „centr“, kio aspektas tre dubinde, se konsideri la signifon. En PIV2 ĉi-sence troveblas termino „altocentro“, kio ja estas pli-malpli pravigebla kunmetaĵo („rimarkinda punkto [de triangulo, estigita de ĝiaj] altoj“), tamen sufiĉe tordita rilate al la teoria senco („centro iel rilatanta kun alt(ec)o“) kaj senutila. Ni preferas konservi la tradician terminon, konsiderante ĝin nekunmetita. Notindas, ke apud „altocentro“ la sama verko konservas ankaŭ „ortocentro“, sed kun alia senco (intersekco de la mezortantoj), kiun sencoŝanĝon ni ne opinias facile pravigebla.
angle:
orthocenter
beloruse:
артацэнтр
ĉeĥe:
ortocentrum průsečík výšek v trojúhelníku
france:
orthocentre
germane:
Höhenpunkt, Orthozentrum
hispane:
ortocentro
hungare:
magassági pont (háromszög), ortocentrum
katalune:
ortocentre
nederlande:
orthocentrum, hoogtepunt (v.e.driehoek)
pole:
ortocentrum
portugale:
ortocentro
ruse:
ортоцентр
slovake:
ortocentrum, priesečník výšok v trojuholníku

administraj notoj