tradukoj: ca cs de en es fr hu la nl pl pt ru sk

8ort/o PV

orto  

MAT[1](elementa geometrio)
Angulo je 90˚: se du rektoj kruciĝas tiel, ke du apudaj anguloj estas egalaj, ili determinas kvar ortojn [2]; ortangulo: ĉiuj kvar anguloj estas ortoj [3]; graduso1 estas […] mezurunuo por anguloj, egala al centono de orto [4]; lumigis ĝin malgrandaj fenestroj en la muroj kaj granda ortangula truo en la plafono [5].

ortaZ

MAT
1.  
[6] (p.p. angulo) Estanta orto; kies mezuro egalas al 90˚: rektangulo oni nomas paralelogramon, de kiu almenaŭ unu angulo estas orta; se en triangulo unu el anguloj estas orta, tiam la aliaj du anguloj estas akutaj [7]. SIN:rekta.
2.  
(evitinde) [8] (p.p. plurlateropluredro) Ortangula: li montris per la mano ortan kvarangulon [9].
Rim.: Ĉi tiu senco povas esti konsiderata kiel mallongigo, foje bonvena: orta triangulo estas pli malpeza ol ortangula triangulo. Ĝi tamen restas malofta kaj evitinda.
3.
a)  
PIV1 (p.p. geometria figuro rilate al alia) Tiaj, ke ili sin intersekcas formante orton: rekto orta al alia rekto, al kurbo (al ties tanĝanto), al ebeno, al surfaco; ebeno orta al lumradio; ortajaj rektoj, cirkloj, ebenoj; la teraj meridianoj kaj paraleloj estas inter si ortaj.
Rim.: Eblas diri sendistinge „a estas orta al b“, aŭ „a kaj b estas (inter si) ortaj“. Por ĉi-lasta senco ekzistas ankaŭ la pli preciza termino „interorta“ en PIV1. SIN:perpendikulara.
b)  
[10] (p.p. vektoroj en eŭklida spaco) Tiaj, ke ilia skalara produto egalas al nulo: se x estas orta al y, validas la pitagora teoremo: ||x+y||2 = ||x||2+||y||2; orta bazo estas bazo, kies ĉiuj vektoroj estas ortaj inter si; oni diras, ke vektoro estas orta al subaro, se ĝi estas orta al ĉiu ĝia elemento.
c)  
(p.p. subaro de eŭklida spaco, rilate al alia subaro A) Tia, ke ĉiuj ĝiaj elementoj estas ortaj 3.b al tiuj de A: la orta aro de subaro estas fermita vektora subspaco.
Rim.: Anstataŭ „orta aro“ troveblas „ortanto“ en [11].
d)
(p.p. elemento x de vektora spaco kaj elemento f de ties dualo) Tiaj, ke f(x) = 0.
e)  
[12] (p.p. (n,p)-matrico A) Kies transponaĵo egalas al la inverso de A: la determinanto de orta matrico egalas al +1-1.
f)  
MATVD:orta projekcio, orta simetrio.

ortanto  

MATPIV1
Rekto orta al iu alia figuro: la longo de la ortanto de la pinto al la bazo nomiĝas alto de la piramido [13]; surfaca normalo (aŭ normalo, aŭ prefereble ortanto) al surfaco estas tri-dimensia vektoro, kiu estas perpendikulara al la surfaco en donita punkto [14]. SIN:perpendiklo, perpendikularo.
Rim.: Tiu ĉi termino aperis ankaŭ ĉe Bricard, [15] sed kun malpli vasta senco, nome: alto. La malnova senco konserviĝis ĝis en PV.

ortilo, ortangulilo  

MATTEKPIV1
Ilo por desegni ortajn 3.a rektojn: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon [16]; niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo [17];
Rim.: Ortiloj povas havi diversajn formojn laŭ la intencita uzo, ekz-e formo de orta triangulo aŭ de litero T.

Ortilo [18] (Nor)  

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Norma): NGC 5999 estas malfermita stelamaso en konstelacio Ortilo [19].

mezortanto  

MATPIV1
(de streko) Rekto orta al ĝi kaj trairanta ĝian mezon: la mezortantoj de triangulo (t.e. de ĉiuj ĝiaj lateroj) intersekciĝas en la centro de la ĉirkaŭskribita cirklo.

mezortantoj de triangulo

tradukoj

anglaj

~o: right angle; ~a 1.: right; ~a 2.: right-angled; ~a e: orthogonal; ~a 3.: orthogonal, perpendicular; ~anto: perpendicular, normal; ~ilo, ~angulilo: set square, triangle; O~ilo : Norma; mez~anto: mid-perpendicular.

ĉeĥaj

~o: kolmost, pravoúhlost; ~a: kolmý, ortogonální, pravoúhlý, pravý; ~anto: kolmice; ~ilo, ~angulilo: trojúhelník, úhelník (kresličský); mez~anto: osa strany (trojúhelníku), osa úsečky.

francaj

~o: angle droit; ~a 1.: droit; ~a 2.: rectangle; ~a e: (matrice) orthogonale; ~a 3.: orthogonal, perpendiculaire; ~anto: perpendiculaire, normale; ~ilo, ~angulilo: équerre; O~ilo : Règle; mez~anto: médiatrice.

germanaj

~o: rechter Winkel; ~a 1.: recht; ~a 2.: rechtwinklig; ~a e: orthogonal; ~a 3.: perpendikular, orthogonal, senkrecht; ~anto: Senkrechte, Lot, Normale; ~ilo, ~angulilo: Reißdreieck; O~ilo : Winkelmaß Sternbild; mez~anto: Mittelsenkrechte.

hispanaj

~o: ángulo recto; ~a 1.: (ángulo) recto; ~a 2.: rectángulo (adj.); ~a a: perpendicular; ~a b: perpendicular, ortogonal; ~a c: perpendicular, ortogonal; ~a d: perpendicular, ortogonal; ~a e: (matriz) ortogonal; ~a f: proyección ortogonal, simetría ortogonal; ~a 3.: ortogonal, perpendicular; ~a: ortogonal, perpendicular, normal; ~anto: perpendicular, normal; ~ilo, ~angulilo: cartabón, escuadra; O~ilo : la Escuadra, Norma; mez~anto: mediatriz.

hungaraj

~o: derékszög; ~a 1.: kilencven fokos; ~a 2.: derékszögű; ~a a: merőleges; ~a b: merőleges, ortogonális; ~a c: merőleges, ortogonális; ~a d: merőleges, ortogonális; ~a e: ortogonális(mátrix) ; ~a 3.: merőleges; ~anto: merőleges, normális; ~ilo, ~angulilo: derékszögű vonalzó; mez~anto: szakaszfelelő merőleges.

katalunaj

~o: angle recte; ~a: ortogonal, perpendicular, normal; ~anto: perpendicular, normal (subst.); ~ilo, ~angulilo: cartabó, escaire; mez~anto: mediatriu.

latina/sciencaj

O~ilo : Norma.

nederlandaj

~o: rechte hoek; ~a 1.: rechte (hoek); ~a 2.: rechthoekig; ~a a: loodrecht; ~a 3.: loodrecht.

polaj

~o: kąt prosty; ~a 1.: prosty; ~a 2.: prostokątny; ~a e: (macierz) ortogonalna; ~a 3.: prostopadły, ortogonalny; ~anto: prosta prostopadła, normalna; ~ilo, ~angulilo: ekierka; mez~anto: symetralna.

portugalaj

~o: ângulo reto; ~a 1.: reto; ~a 3.: ortogonal; ~anto: perpendicular; mez~anto: mediatriz.

rusaj

~o: прямой угол; ~a 1.: прямой; ~a 2.: прямоугольный; ~a e: ортогональная (матрица); ~a 3.: ортогональный, перпендикулярный; ~anto: перпендикуляр, нормаль; ~ilo, ~angulilo: угольник; mez~anto: медиатриса .

slovakaj

~o: kolmosť, pravouhlosť; ~a: normálový, pravý (uhol); ~anto: výška (v trojuholníku); ~ilo, ~angulilo: uholník; mez~anto: os úsečky.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
2. Akademio de Esperanto: Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, [1974] (10)
3. Vikipedio, Kvarlatero
4. Vikipedio, Graduso
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
7. Vikipedio, Teoremo
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30, pri paralelepipedo
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
10. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §316
11. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §317
12. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §316
13. Vikipedio, Piramido (geometrio)
14. Vikipedio, Surfaca normalo
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
18. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
19. Vikipedio, NGC 5999

~a: Mankas verkindiko en fonto.
mez~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | ort.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.39 2018/08/20 09:10:13