*streĉ/i PV

*streĉi  

(tr)
1.  
Rigidigi ŝnuron aŭ ion similan forte tirante ĝin: streĉi la muskolojn, la kolon, la brakon; streĉe laĉita korseto; brustostreĉi (pretendeme sin elmontri. pavo, paradi); streĉitaj (ĝis ekstreme streĉitaj kaj apenaŭ ne rompitaj) diplomatiaj rilatoj; streĉita situacio. VD:etendi, sterni.
2.  
Tiri aŭ premi elastan korpon por dumtempe ŝanĝi ĝian normalan aŭ naturan formon: streĉi pafarkon, risortonB , horloĝonB . VD:tordi.
3.  
(figure) Energie uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi iun celon: streĉu la okulojn PrV ; streĉi la orelojn, la atentonB , la rigardonZ , streĉi la cerbon [1]; streĉi la pensojn [2]; kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉoZ ; tenu la okulojn en streĉoZ ; nur post preskaŭ superhoma streĉado ili fine alvenis; streĉita marŝoB ; VD:peni.
1. Millidge
2. Millidge
angle:
stretch
france:
étirer, tendre
germane:
1. spannen, anspannen 2. spannen 3. anstrengen
hispane:
estirar, tensar
hungare:
1. feszít, megfeszít 2. felhúz, felajz 3. megfeszít
kurde:
vekêşandin, şidandin
nederlande:
1. inspannen, spannen 2. opwinden 3. inspannen
ruse:
1. натянуть, натягивать 2. натянуть, натягивать, напрячь, напрягать, сжать, сжимать, стянуть, стягивать 3. напрячь, напрягать

streĉa

1.  
Malpufa: streĉa vesto VD:strikta.
2.
Ekstreme energia: la vivo estas streĉa bataloZ ; streĉa atendado; esti ĉiam en streĉa preteco.
france:
sous tension, tendu
germane:
2. anstrengend
hispane:
bajo tensión, tenso
hungare:
1. feszes, szoros 2. feszült, megerőltető
nederlande:
1. strak
ruse:
1. облегающий, натянутый 2. напряжённый

streĉo  

Stato en kiu oni forte uzas siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn: la leganto pluiras facile, sen la streĉo de malfacila kompreno [3]; ĝi gravitas ĉirkaŭ malsana 70-jarulo, kiu per granda fortostreĉo decidas spiti sian malsanon por influi la decidon pri la akcepto aŭ malakcepto de nova fabriko [4].
3. C. Minnaja: Meritanta ne nur reeldonon, Monato, 2001:07
4. Pejno S.: Baldaŭ ĉi-teatre, Monato, 1999:05
angle:
stress
france:
étirement, tension
hispane:
estiramiento, tensión
hungare:
erőfeszítés
nederlande:
spanning, stress
ruse:
напряжение, усилие, натуга

streĉiĝi

(ntr)
Pro forto etendiĝi trans sia normala formo, distiriĝi: liaj haroj streĉiĝis pro timoZ ; suprenstreĉiĝi sur la piedfingroj; tio postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj voloZ .
france:
s'étirer
hispane:
estirarse

streĉita  

MATPIV1
(p.p. angulo) Kies lateroj estas kontraŭaj: streĉita angulo egalas al du ortoj, alidire ĝia mezuro estas 180˚.
angle:
flat (angle), straight (angle)
ĉine:
平的, 直的
france:
(angle) plat
germane:
gestreckt (-er Winkel)
hispane:
(ángulo) llano
hungare:
egyenes (szög)
nederlande:
gestrekt (v.hoek)
pole:
(kąt) półpełny
ruse:
развернутый (угол)

malstreĉi

(tr)
Igi malrigida, ne tirata, pli mola, pli komforta: la ŝipa kapelano vizitas lin konsole kaj kamarado iom malstreĉas al li la premegantajn katenojn [5].
5. H. Melville, trad. B. Gahler: Billy -- katenita, Norda Prismo, 1957:3, p. 138a
france:
déserrer, détendre
hispane:
distender, aflojar

malstreĉiĝi, senstreĉiĝi

(ntr)
1.
Elastiĝi, moliĝi, etendiĝi laŭ sia normala, ne perforte vastigita formo: la tempo ... entenas unuecan longecon, sed en nia penso ĝi streĉiĝas kaj malstreĉiĝas laŭ nia deziro aŭ penso [6].
2.  
PSI Ripozi, trankviliĝi, forigante animajn streĉojn: oni devas foje-foje senstreĉiĝi, ĉar aliokaze fariĝos idioto [7].
6. F. Sammut, trad. C. Mallia: La Malta Revo, 2007
7. J. Sárközi: Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj, 1995
france:
se détendre, se relâcher, se relaxer
germane:
sich entspannen
hispane:
relajarse, tranquilizarse

substreĉi  

MATPIV1 (fakula ĵargono)
(p.p. arko kaj ŝnuro de la sama kurbo) Diri, ke la ŝnuro substreĉas la arkon, signifas, ke ili havas samajn randojn: diametro substreĉas duonon de la cirklo; du egalaj ŝnuroj substreĉas egalajn arkojn.
Rim.: Travidebla metaforo: la ŝnuro streĉas la arkon de sube, kvazaŭ temus pri pafarko pafanta al flugantaj birdoj.
angle:
subtend (an arc)
france:
sous-tendre (math.)
germane:
unterspannen
hispane:
subtender un arco (math.)
hungare:
bezár (ívet)
ruse:
стягивать (дугу)

fortostreĉo  

Momenta peno, per kiu oni provas superi malfacilaĵon: oni sukcesis nur per lasta, granda fortostreĉo [8]. VD:strebo
8. J. S. Larsen : Kiu efektive estis Blinkenberg?, libera folio, 2013
france:
effort
hispane:
esfuerzo

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ita: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.