tradukoj: de en es fr hu nl pl pt ru tr

*grad/o

*gradoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Mezuro de kvalito, forto, intenso: krimo, kiel virto, havas siajn gradojn; eleganteco de alta grado; la plej alta grado de amo, teruro; grado da bonstato, da perfekteco, da kapablecoZ; malforta gradoZ; sufiĉa gradoZ; ĝis kia gradoZ; li malsaniĝis en tia grado, ke oni malesperas lin savi; grado post grado (iom post iom); gradoj (rango, sed plilarĝsence) de ofico, de honoroj; GRA gradoj de komparo (pozitivo, komparativo kaj superlativo). VD:ŝtupo.
2.
Ĉiu el la egalaj dividoj de skalo, termometro, kc: en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo [1]; 39 gradoj de febro; kioma grado da malvarmo estas?
3.
MAT
a)TEZ
[2] Komunuza mezurunuo de ebena angulo, egala al la 180a parto de streĉita angulo; simb. ° : grado egalas al π/180 radianoj.
b)TEZ
[3] (de polinomo) La plej granda indico de ĝiaj termoj: la grado de konstanta polinomo estas 0.
c)TEZ
[4] (de algebra ekvacio) La grado 3.b de la polinomo ĝin difinanta.
d)TEZ
[5] (de korpo K' rilate al subkorpo K) Dimensio de K', konsiderata kiel vektora spaco super K: la gradon de K' rilate al K oni signas per [K':K]; la grado de la korpo de kompleksoj rilate al tiu de reeloj estas 2.
e)TEZ
[6] (de vertico v de grafeo) Nombro de eĝoj incidaj al ĝi; simb. grad(v): la grado de izolita vertico estas nulo; la grado de vertico egalas al la sumo de ĝiaj elira kaj enira duongradoj. VD:elira duongrado, enira duongrado.

gradigi

1.
Distribui laŭ la gradoj de io, vicigi; gradigi la ekzercojn en lernolibro.
2.
Dividi per gradoj, marki gradojn sur io: gradigi termometron.

gradaZ

1.
Rilata al grado: diferenco ne esenca, sed grada (la diferenco ne tuŝas la esencon de la afero, sed ĝian gradon) .
2.TEZ
Iompostioma, malsubita; (adv.) laŭgrade kiel (aŭ kiom); proporcie kiel: oni rimarkis en li gradan ŝanĝiĝon PIV1. VD:laŭ la mezuro kiel, laŭ tio kiel, ĝuste tiom kiom.

kelvina gradoTEZ

FIZ(evitinde)
=kelvino

n-a-gradaTEZ

MAT[7]
(p.p. polinomo aŭ algebra ekvacio) Kies grado 3.b3.c estas n; legu: noagrada: duagrada ekvacio; ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas n radikojn.

elira duongradoTEZ

MAT[8]
(de vertico v de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies komenca rando estas la koncerna vertico; simb. grad+(v).

enira duongradoTEZ

MAT[9]
(de vertico v de orientita grafeo) Nombro de eĝoj, kies fina rando estas la koncerna vertico; simb. grad-(v).

tradukoj

anglaj

~o 3.: degree; n-a-~a: n-th-degree, of the n-th degree; elira duon~o: out-degree, demi-degree outward; enira duon~o: in-degree, demi-degree inward.

francaj

~o: degré; ~igi: graduer; ~a 1.: quantitatif, de degré; ~a 2.: graduel, progressif; n-a-~a: du n-ième degré; elira duon~o: demi-degré extérieur; enira duon~o: demi-degré intérieur.

germanaj

~o 1.: Stufe; ~o: Grad; kelvina ~o: Grad Kelvin; n-a-~a: n-ten Grades; elira duon~o: Ausgangsgrad; enira duon~o: Eingangsgrad.

hispanaj

~o: grado; ~igi: graduar.

hungaraj

~o 1.: fok, fokozat, mérték; ~o 2.: fok; ~o 3.: fok; ~igi 1.: fokoz, fokozatokra oszt; ~igi 2.: fokokra oszt; ~a 1.: fokozati, mértékbeli; ~a 2.: fokozatos; n-a-~a: n-ed-fokú; elira duon~o: kifok; enira duon~o: befok.

nederlandaj

~o: graad, trap; ~igi 1.: graderen; ~igi 2.: gradueren; ~a: gradueel. ~oj de komparo: trappen van vergelijking.

polaj

~o 1.: stopień; ~o 2.: stopień; ~o 3.: stopień; ~igi 1.: stopniować; ~igi 2.: cechować, miarować; ~a: stopniowy; n-a-~a: n-tego stopnia; elira duon~o: stopień wyjściowy; enira duon~o: stopień wejściowy.

portugalaj

~o: grau; ~igi: graduar; ~a 1.: gradual; ~a 2.: paulatino (gradual); n-a-~a: de grau n.

rusaj

~o 1.: степень; ~o 2.: градус (температуры) , деление (шкалы); ~o a: градус; ~o: степень; ~igi 1.: располагать в порядке увеличения (напр. трудности) ; ~igi 2.: градуировать; ~a 1.: градусный, степенной; ~a 2.: постепенный; n-a-~a: n-ой степени ; elira duon~o: полустепень исхода ; enira duon~o: полустепень захода .

turkaj

~o 1.: derece; ~igi: derecelemek, kerte kerte yükseltmek; ~a 2.: dereceli, kerteli.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
4. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 18
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §342
6. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 5
8. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
9. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

administraj notoj

pri ~a 2.:
      La referencoj ne estas bonvenaj, ĉar tiuj prepoziciaj
      vortkunaĵoj ne aperas en la koncernaj artikoloj.
      [MB]
    

[^Revo] [grad.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2009/08/24 16:32:43 ]