8surfac/o PVEF
surfaco
- 1.
 - 
                              La ekstera parto de objekto:
                              
                                 matena malseko pendis […] super la spegule trankvila surfaco de la
                                 rivero
                                 [1];
                                 
                              
                                 la surfaco de la neĝo krustiĝis pro la nokta frosto
                                 [2];
                                 
                              
                                 la muroj havis glatan surfacon kun palflava naturkoloro
                                 [3];
                                 
                              
                                 ili kovris siajn nudajn piedojn per sablo, poste ili premis kaj glatigis la
                                 surfacon de la amasetoj
                                 [4];
                                 
                              
                                 ĉe ‚ĉ‘ kaj ‚ĝ‘ […] la surfaco de la lango […] tuŝas la
                                 dentokarnon
                                 [5];
                                 
                              
                                 en grandaj kunvenoj, precipe sur malfermitaj surfacoj, oni ĉiam uzas laŭtigilojn
                                 [6];
                                 
                              
                                 ili metis la glacion […] sur la tutan surfacon de la haŭto
                                 [7];
                                 
                              
                                 gladilo glatigis surfacon de la ĉemizaj butontruoj
                                 [8].
                                 
                              
ebeno,
                           ebenaĵo,
                           flanko2,
                           ŝelo,
                           supraĵo - 2.
 - (figure) La videbla, facile rimarkebla aspekto de afero (kontraste al la pli kaŝita, nur divenebla, sentebla, analizebla): la pentrado […] figuras ne nur la surfacon, sed ankaŭ la enhavon kaj esencon de la aferoj [9]; li estis verisma verkisto, kun humuro kaj, sub tre trankvila surfaco, kun bolanta sensemo, [10]; en Japanio, kun ĝia almenaŭ surface pli stabila sistemo enlanda, regis pli favoraj antaŭkondiĉoj por disvolviĝo de la Movado [11]; ne malofte vortoj en iu latinida lingvo sub la surfaco montras nenion alian ol kunfandiĝon de elementoj, kiuj estas pli klare analizeblaj en la ĝermanaj kaj slavaj lingvoj [12].
 - 3.
 
[13]
                              Dudimensia
                              geometria figuro:
                              
                                 ebena surfaco (inkluzivata de ebeno);
                                 
                              
                                 neebena surfaco;
                                 
                              
                                 kalkulo de la surfaco (areo3.a)
                                 de la triangulo
                                 [14].
                                 
                              
                           Malnovaj ekvivalentoj:
                           areaĵo,
                           supraĵo
                           Specifaj ebenaj surfacoj:
                           
                           angulo,
                           cirklo,
                           ebeno,
                           plurlatero;
                           
                           specifaj neebenaj surfacoj:
                           cilindro,
                           elipsoido,
                           konoido,
                           konuso,
                           kvadriko,
                           sfero,
                           hiperboloido,
                           paraboloido,
                           rando de pluredro,
                           toro;
                           
                           Rimarkindaj ecoj de surfaco:
                           barita,
                           nebarita,
                           konveksa,
                           konkava,
                           rektara,
                           rivolua;
                           
                           atributoj de iuj surfacoj:
                           areo,
                           cirkonferenco,
                           periferio,
                           perimetro,
                           rando
1.
                           
                           Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
8. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
12. Monato, Wim Jansen: Reago De Ĝermano: La germana kaj Esperanto
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
                  2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
8. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
12. Monato, Wim Jansen: Reago De Ĝermano: La germana kaj Esperanto
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
- afrikanse:
 - oppervlak
 - albane:
 - sipërfaqe
 - amhare:
 - ገጽ
 - angle:
 - surface
 - arabe:
 - سطح
 - armene:
 - մակերեւույթ
 - azerbajĝane:
 - yerüstü
 - beloruse:
 - паверхня
 - bengale:
 - পৃষ্ঠ
 - birme:
 - မျက်နှာပြင်
 - bosne:
 - površinu
 - ĉeĥe:
 - plocha, povrch
 - ĉine:
 - 曲面 [qūmiàn], 外面 [wàimiàn], 表面 [biǎomiàn]
 - dane:
 - overflade
 - estone:
 - pind
 - eŭske:
 - azalera
 - filipine:
 - pang-ibabaw
 - france:
 - surface
 - galege:
 - superficie
 - germane:
 - 1. Oberfläche 3. Fläche
 - guĝarate:
 - સપાટી
 - haitie:
 - sifas
 - hinde:
 - सतह
 - hungare:
 - 1. felület, felszín 3. felület
 - igbe:
 - n’elu
 - irlande:
 - dromchla
 - islande:
 - yfirborð
 - itale:
 - superficie
 - japane:
 - 表面 [ひょうめん]
 - jave:
 - lumahing
 - jide:
 - ייבערפלאַך
 - jorube:
 - dada
 - kanare:
 - ಮೇಲ್ಮೈ
 - kartvele:
 - ზედაპირზე
 - kazaĥe:
 - беті
 - kimre:
 - wyneb
 - kirgize:
 - жер үстүндөгү
 - kmere:
 - ផ្ទៃ
 - koree:
 - 표면
 - korsike:
 - superficia
 - kose:
 - umphandle
 - kroate:
 - površina
 - kurde:
 - rû
 - latine:
 - superficies
 - latve:
 - virsma
 - laŭe:
 - ດ້ານ
 - litove:
 - paviršius
 - makedone:
 - површината
 - malagase:
 - ambonin’ny
 - malaje:
 - permukaan
 - malajalame:
 - ഉപരിതലം
 - malte:
 - wiċċ
 - maorie:
 - mata
 - marate:
 - पृष्ठभाग
 - monge:
 - nto
 - mongole:
 - газрын гадаргын
 - nederlande:
 - 1. oppervlak 3. vlak
 - nepale:
 - सतह
 - njanĝe:
 - pamwamba
 - okcidentfrise:
 - oerflak
 - panĝabe:
 - ਸਤਹ
 - paŝtue:
 - سطحي
 - perse:
 - سطح
 - pole:
 - powierzchnia
 - ruande:
 - hejuru
 - ruse:
 - поверхность
 - samoe:
 - fogāvai
 - sinde:
 - مٿاڇري
 - sinhale:
 - මතුපිට
 - skotgaele:
 - uachdar
 - slovake:
 - hladina, povrch
 - slovene:
 - površina
 - somale:
 - dusha
 - ŝone:
 - pamusoro
 - sote:
 - holim’a
 - sunde:
 - permukaan
 - svahile:
 - uso
 - svede:
 - yta
 - taĝike:
 - рўизаминї
 - taje:
 - พื้นผิว
 - tamile:
 - மேற்பரப்பு
 - tatare:
 - өслеге
 - telugue:
 - ఉపరితల
 - ukraine:
 - поверхню
 - urdue:
 - سطح
 - uzbeke:
 - yuza
 - vjetname:
 - bề mặt
 - zulue:
 - ngaphandle
 
surfaca
- 1.
 - 
                              Je la surfaco:
                              
                                 la ĉifonoj estu nur supra kaj surfaca kamuflo
                                 [15];
                                 
                              
                                 la kosmoŝipo kunportos unuhoman motorĉareton, kiu ebligos surfacan esploradon
                                 [16].
                                 
                              
ekstera - 2.
 - (figure) Facile rimarkebla, supraĵa, malprofunda: via opinio pri la okazaĵoj ŝajnas malkompetenta kaj surfaca [17]; harmonio inter kristana kredo kaj okcidenta civilizo estas nur surfaca [18]; figuro montranta per krampoj la surfacan strukturon de la ĉi-antaŭa frazo [19].
 
15.
                           
                           Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
16. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
17. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora, 2004
18. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
19. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
                  16. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
17. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora, 2004
18. Monato, Kimura Goro Christoph: Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis, 2011
19. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
- beloruse:
 - паверхневы
 - ĉeĥe:
 - povrchní, povrchový, superficiální
 - ĉine:
 - 不深入 [bùshēnrù], 不疼不痒 [bùténgbùyǎng], 敷衍地 [fūyǎnde], 浮躁 [fúzào], 浅薄 [qiǎnbó], 淺薄 [qiǎnbó], 粗浅 [cūqiǎn], 粗淺 [cūqiǎn], 草率地 [cǎoshuàide]
 - france:
 - surfacique
 - germane:
 - oberflächlich
 - hungare:
 - felületi, felszíni, felületes
 - itale:
 - superficiale
 - japane:
 - 表面の [ひょうめんの]
 - perse:
 - سطحی
 - pole:
 - powierzchniowy, na powierzchni
 - slovake:
 - povrchové (napätie, energia), povrchové (napätie| energia)
 - ukraine:
 - поверхневий, зовнішній