tobogan/o PIV1
tobogano
- Infanĝardena ludilo, dekliva glitvojo, sur kiu oni side aŭ kuŝe glitigas sin: [en la] infanludejo […] bunta kriado akompanis la toboganadon ChV ; mi vidis konkursojn por sledoĉaroj, skiantoj kaj infanoj, ĝuantaj toboganon [1]; (figure) la venezuelanoj havas la tenton enfermiĝi ĉirkaŭ siaj kvereloj [kio…] estigas al ili la riskon fali kaj ruli sur la tobogano de la malprogreso [2]; [la] tre flua lingvo […] kuntiras la leganton kun tobogana rapideco en la aventurojn de la protagonistoj [3]. deglitejoglittubo
1.
Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ
3. Monato, Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, 2005
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Ĉavismo kaj Venezuelo, hodiaŭ
3. Monato, Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, 2005
- ĉeĥe:
- tobogán (skluzavka i sáňky)
- ĉine:
- 溜滑梯 [liūhuátī], 滑梯 [huátī], 滑槽 [huácáo]
- france:
- tobogan
- germane:
- Rutsche
- japane:
- トボガン
- katalune:
- tobogan
- pole:
- ślizgawka, zjeżdżalnia
- portugale:
- escorregador, escorrega
- ruse:
- горка(для съезжания) , тобоган
- slovake:
- skĺzavka, tobogan (aj druh saní)
- ukraine:
- тобоган (спортивні сани), гірка (атракціон), спускний лоток (для вантажів)
reltobogano
- Granda tobogano kun reloj en amuzparko, sur kiu supren kaj malsupren glitas vagonetoj: ĉi tiu klasika turniĝanta ludilo […] postvivis ĝis nun en la jarcenta fino, konkurante kun reltobogano [4]; la flankaj pripensoj […] en miaj legadimpresoj iras supren-malsupren kvazaŭ sur reltobogano [5].
4.
Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „manĝi en vagono de
spekto-radego“, p. 123a
5. Tri etaj romanoj: du bongustaj kaj unu senbaza
5. Tri etaj romanoj: du bongustaj kaj unu senbaza
- ĉine:
- 环行滑车 [huánxínghuáchē], 環行滑車 [huánxínghuáchē], 过山车 [guòshānchē], 過山車 [guòshānchē], 云霄飞车 [yúnxiāofēichē], 雲霄飛車 [yúnxiāofēichē]
- france:
- montagnes russes
- germane:
- Achterbahn, Sommerrodelbahn
- katalune:
- muntanyes russes
- pole:
- kolejka górska
- portugale:
- montanha-russa
- ruse:
- американские горки