homotop/a

homotopa

MAT
PIV2 (p.p. vojo `phi` rilate al dua vojo `psi`, en topologia spaco `bb E`) Tia, ke ekzistas tia kontinua bildigo `H` de `[0,1]^2` al `bb E`, ke por ĉiu `t in [0,1]`, `H(t,0)=phi(t)` kaj `H(t,1)=psi(t)`: oni diras, ke `phi` estas homotopa al `psi`, aŭ ke `phi` kaj `psi` estas homotopaj; oni diras, ke fermita vojo estas homotopa al punkto `a`, se ĝi estas homotopa al la konstanta vojo kun bildaro `{a}`; homotopeco estas ekvivalento-rilato. VD:fundamenta grupo.
Rim.: La difino interpretiĝas intuicie per tio, ke la vojon `phi` eblas kontinue aliformi en la vojon `psi`.
angle:
 homotopic ~eco: homotopy.
beloruse:
 гаматопны ~eco: гаматопія.
france:
 homotope ~eco: homotopie.
germane:
 homotop ~eco: Homotopie.
hungare:
 homotóp ~eco: homotópia.
itale:
 omotopo ~eco: omotopia.
nederlande:
 homotoop
perse:
 هوموتوپیک ~eco: هوموتوپی.
pole:
 homotopijny ~eco: homotopia.
portugale:
 homotópico
ruse:
 гомотопный ~eco: гомотопия.
ukraine:
 гомотопний

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.