1kanal/o PV
kanalo
↝ 
- 1.
-
Artefarita, plejofte subĉiela akvovojo:
- a) ↝
-
Arta akvovojo uzata por navigado kaj transportado:
konstrui,
elfosi kanalon;
elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo
[1];
en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj,
forlasitaj de la ŝipanaro
[2];
ĉu vi aŭdis ion [...] pri la
kanalo, kunigonta Mediteraneon kun Ruĝa maro?
[3];
Suez-a Kanalo.
- b) ↝
- Arta akvovojo uzata kiel kondukilo de pura aŭ malpura akvo: li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki [4]; urbaj kanaloj por malpuraĵoj VdE .
- 2. ↝
PIV1 Tradicia nomo de iuj markoloj: la kanalo de Mozambiko; la Kanalo (t.e. Maniko); tra la kanala tunelo (tra la tunelo sub Maniko) oni veturas [de Anglujo] al Francujo [5].
- 3.
Organa tubo: la infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton Marta ; sindromo de la karpa kanalo; buŝkanalo (formita de la malfermita buŝo kaj ĝin sekvanta spirkanalo).
- 4.
Komunika vojo, ekz. gazeto, radio- aŭ televidstacia frekvenco: konigi sian opinion per la kanalo de la revuo; ŝildo tiutage indikis, en kiu kanalo oni povas aŭskulti kiun lingvon [6]; ĉefaj televidkanaloj plenas je ŝtata propagando [7].
- 5. ↝
Aparataro realiganta sendependajn datumtransmetojn de sendilo al ricevilo per fizika lineo (unu lineo povas priservi multajn kanalojn): unudirekta kanalo; ambaŭdirekta kanalo.
Rim.: Unuopa kanalo estas ordinare realigita per difinita frekvenco (frekvencbendo) de la informportanta signalo, t.e. frekvenco de elektraj ondoj en drato, lumkoloro en vitrofibro, elektromagnetonda frekvenco ĉe radia transsendo.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:6
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:38
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
6. Monato, Jomo Ipfelkofer: Limoj de lingvo, limoj de mondo, 2015
7. Monato, Nikolao Gudskov : Rigardo al la interna Rusio deekstere, 2015
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:38
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
6. Monato, Jomo Ipfelkofer: Limoj de lingvo, limoj de mondo, 2015
7. Monato, Nikolao Gudskov : Rigardo al la interna Rusio deekstere, 2015
- angle:
- channel 3. canal unudirekta ~o: channel ambaŭdirekta ~o: circuit (of communication) 1.a canal 1.b gutter
- beloruse:
- канал
- ĉeĥe:
- kanál, směrování, spojení
- france:
- canal, canalisation spira ~o: canal respiratoire karpa ~o: canal carpien buŝ~o: canal buccal Suez-a K~o: Canal de Suez
- germane:
- Kanal spira ~o: Atemweg karpa ~o: Karpaltunnel
- hispane:
- canal karpa ~o: túnel carpiano
- hungare:
- csatorna
- itale:
- canale spira ~o: vie respiratorie karpa ~o: tunnel carpale buŝ~o: cavo orale Suez-a K~o: canale di Suez
- latinece:
- karpa ~o: Canalis carpi
- nederlande:
- kanaal spira ~o: ademhalingsweg karpa ~o: carpale tunnel buŝ~o: mondkanaal Suez-a K~o: Suez-kanaal
- pole:
- kanał buŝ~o: droga oddechowa Suez-a K~o: Kanał Sueski
- rumane:
- canal
- ruse:
- канал 3. канал, тракт 5. канал связи Suez-a K~o: Суэцкий канал
- slovake:
- kanál, prechod, spojenie
- svede:
- kanal
kanaligi ↝
PIV1
- 1. ↝
-
Transformi riveron en kanalon, fortikigante la bordojn,
rektigante la fluon ktp.:
la reĝo sendis al Rennes militan inĝenieron [kiu] projektis kanaligi la riveron Vilaine
[8].
kanalizi
- 2. ↝
- (figure) Enkanaligi 2: la Partio de la Laboristoj (PT) daŭre politike kanaligas la grandan socian forton akumulitan de la maldekstro dum dudek jaroj [9]; la Ministerio de Kulturo […] klopodos kanaligi kaj ordigi la iniciatojn pri tiu arto [10]; eblas kanaligi la reklamojn, kaj la produktojn al la taŭgaj klientoj [11].
8.
Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=365476, Incendio de Rennes en 1720
9. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-11
10. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=43901, Flamenko
11. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=24909, Analizo al precipaj konsisteroj
9. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-11
10. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=43901, Flamenko
11. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=24909, Analizo al precipaj konsisteroj
- ĉeĥe:
- kanalizovat, regulovat, splavnit (vodní tok)
- france:
- 1. canaliser (transformer en canal) 2. canaliser (fig.), contrôler (canaliser), maîtriser (canaliser)
- germane:
- 1. begradigen (Fluss) 2. kanalisieren
- itale:
- 1. canalizzare 2. incanalare
- nederlande:
- kanaliseren
- pole:
- 2. kanalizować
- ruse:
- 1. канализировать 2. канализировать, направлять, направить
- slovake:
- regulovať, splavniť (vodný tok)
enkanaligi ↝
- 1.
- (fluaĵojn) Konduki ilin en kanalon.
- 2. ↝
- (figure)
(fortojn, emociojn, dezirojn ks) Ilin arigi,
disciplini,
organizi, kontroli:
la ĉina registaro pli kaj pli malfacile enkanaligas la
naciisman
senton de popolo tre deziranta vidi Japanion venkota (en
piedpilka
matĉo)
[12].
kanaligi 2
Rim.: Oni ĉi-sence ne uzu "kanalizi".
- france:
- 1. canaliser (conduire dans un canal) 2. canaliser (fig.), contrôler (canaliser), maîtriser (canaliser)
- germane:
- kanalisieren
- itale:
- 2. incanalare
- pole:
- 2. skanalizować
- ruse:
- 1. канализировать 2. канализировать, направлять, направить
nutrokanalo ↝
PIV1 Tuto de la organoj, tra kiuj iras la nutraĵoj en la korpo: [anuso estas] malfermaĵo, kiu troviĝas ĉe la fino de la nutrokanalo 9OA ; blankvanga gibono en Ĉinio estas tre sentema al malsanoj, precipe malsanoj de spir- kaj nutrokanaloj, kaj tio kaŭzas aborton [13].
13.
Blankvanga gibono arte reproduktita, El
Popola Ĉinio
- ĉeĥe:
- zažívací cesta
- france:
- canal digestif
- germane:
- Nahrungskanal
- itale:
- canale digestivo
- nederlande:
- spijsverteringskanaal
- slovake:
- zažívacia cesta
stratkanaleto ↝
- beloruse:
- водаадводная канава
- ĉeĥe:
- uliční rigol
- france:
- caniveau
- germane:
- Straßengraben, Entwässerungsrinne, Abflussrinne, Regenrinne, Gosse
- hungare:
- útmenti árok, vízlevezető árok
- itale:
- canala
- nederlande:
- goot
- pole:
- kanał
- portugale:
- sarjeta
- ruse:
- канава
- slovake:
- uličný kanál