*dum
- I.
-
*dum
- A.
-
(prepozicio)
- B.
-
(konjunkcio)
- 2.
-
En la tempo, kiam...;
dum kiam...,
dum ke1...:
forĝu feron, dum ĝi estas varmega
PrV
;
dum vi estos feliĉaj, vi havos multajn amikojn;
dum vi paroladis, li dormis;
la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin
[3];
la femuro […] elartikiĝis, dum li luktis
[4];
ne malpacu dum (vi estas sur) la vojo
[5].
Rim.: Kelkaj uzas en tiu senco dum kiam, kiu estas tradicie malrekomendata: poezio estas […] pensado per vortaj specimenoj, dum kiam prozo estas pensado per abstrakto [6].
- 3.
-
Kontraste kun tio, ke...;
dum ke2...:
vi estas juna, dum mi estas maljuna;
dum Esperanto […] daŭre vivas […],
Volapük jam longe
estas […] mortinta
FK
;
dum la naciaj lingvoj estas rigidaj, Esperanto
kontraŭe estas senfine fleksebla.
ĉe2.d, kontraŭe, sed.
Rim.: Kelkaj uzas en tiu senco dum ke, kiu estas tradicie malrekomendata.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:41
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:25
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:24
6. Monato, Boris Kolker: Poezio sed ne poemoj- afrikanse:
- tydens
- albane:
- gjatë
- amhare:
- ወቅት
- angle:
- 1. during
- arabe:
- خلال
- armene:
- ընթացքում
- azerbajĝane:
- zamanı
- beloruse:
- пакуль, у той час як 1. на працягу
- bengale:
- সময়
- birme:
- စဉ်အတွင်း
- bosne:
- vrijeme
- dane:
- i løbet af
- estone:
- kuigi
- eŭske:
- zehar
- filipine:
- sa panahon ng
- france:
- 1. pendant (durant), durant (pendant) 2. alors que (lorsque), lorsque, pendant que 3. alors que (tandis que), tandis que
- galege:
- mentres
- germane:
- während 1. während 2. solange, während
- guĝarate:
- દરમિયાન
- haitie:
- pandan
- haŭse:
- a lokacin
- hinde:
- दौरान
- hispane:
- mientras
- hungare:
- 1. alatt (időben), közben (időben) 2. míg (kötőszó), ameddig (kötőszó) 3. ellenben, addig (ellenben)
- igbe:
- n’oge
- irlande:
- le linn
- islande:
- á
- japane:
- 間に
- jave:
- sak
- jide:
- בעשאַס
- jorube:
- nigba
- kanare:
- ಸಮಯದಲ್ಲಿ
- kartvele:
- დროს
- kazaĥe:
- ішінде
- kimre:
- yn ystod
- kirgize:
- убагында
- kmere:
- ក្នុងអំឡុងពេល
- koree:
- 중
- korsike:
- mentri
- kose:
- ngexesha
- kroate:
- vrijeme
- kurde:
- dema
- latine:
- per
- latve:
- laikā
- laŭe:
- ໃນລະຫວ່າງການ
- litove:
- metu
- makedone:
- за време на
- malagase:
- mandritra
- malaje:
- semasa
- malajalame:
- കാലത്ത്
- malte:
- matul
- maorie:
- i roto i
- marate:
- दरम्यान
- monge:
- thaum lub sij hawm
- mongole:
- үед
- nepale:
- समयमा
- njanĝe:
- pamene
- okcidentfrise:
- wylst
- panĝabe:
- ਦੇ ਦੌਰਾਨ
- paŝtue:
- په ترڅ کې
- pole:
- gdy, podczas gdy 1. gdy 2. podczas gdy
- portugale:
- enquanto (ao passo que), ao passo que 1. durante
- ruande:
- mugihe
- rumane:
- în timp ce 2. în timp ce
- ruse:
- в то время как 1. в течение
- samoe:
- aʻo
- sinde:
- دوران
- sinhale:
- තුළ
- skotgaele:
- rè
- slovene:
- med
- somale:
- inta lagu jiro
- ŝone:
- munguva
- sote:
- ka nako ya
- sunde:
- salila
- svahile:
- wakati wa
- svede:
- medan 1. under (om tid)
- taĝike:
- дар муддати
- taje:
- ในช่วง
- tamile:
- போது
- tatare:
- вакытында
- telugue:
- సమయంలో
- tibete:
- དུས་ལ་
- ukraine:
- під
- urdue:
- کے دوران
- uzbeke:
- davomida
- vjetname:
- trong khi
- zulue:
- ngesikhatsi
- II.
-
Vortero kun la senco dum1 aŭ 3:
dumaZ
- 1.
- Samtempa: legado povas esti same bona aŭ same sensenca, kiel rigardado al la okcidentaj montoj kaj duma revado pri ĉio kaj nenio [7].
- 2.
- Provizora, intertempa, ĝisa.
7. S. Engholm: Al Torento, 1930- beloruse:
- 1. адначасны 2. часовы
- france:
- 1. concomitant
- hebree:
- זמני
- hungare:
- 1. egyidejű 2. ideiglenes, átmeneti
- pole:
- 2. tymczasowy
- portugale:
- 1. simultâneo (adj.) 2. provisório (adj.)
- ukraine:
- тимчасовий, одночасний
*dume
- 1.
- Dum tiu tempo, intertempe, interdume: ili sin pretigis, ni dume babilis; apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin [8]; ŝi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo, dume la infanoj […] enkuris [9]; vi rakontas tiel terure malrapide […] la ovoj povas dume malvarmiĝi [10]!
- 2.
- Provizore, ĝise: lasante dume flanke la demandon pri tio […] EE ; [estas pli prudente] akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo EE .
- 3.
-
Kontraste kun tio; kontraŭe,
malgraŭe,
tamen:
principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian,
dume en la teorio […] ili ŝajnis al mi tute
bonaj
VivZam
;
dume lingvo arta, anstataŭ tiu ĥaoso, donas
al vi sole nur ses vortetojn
EE
.
Rim.: Estas malĝusta kaj nepre evitinda la uzado de la adverbo dume en la senco de la konjunkcio dum.
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo- angle:
- 3. whereas
- beloruse:
- 1. тым часам 2. часова, пакуль 3. тады як
- ĉeĥe:
- zatím, mezitím
- france:
- 1. cependant (pendant ce temps), entre temps, pendant ce temps 2. pour l'instant 3. cependant (toutefois), en revanche, pourtant, toutefois
- germane:
- 1. währenddessen, unterdessen, derweilen, derweil 2. zunächst, erstmal 3. während hingegen
- hebree:
- בינתיים
- hispane:
- mientras
- hungare:
- 1. eközben, ezalatt, aközben, azalatt 2. egyelőre 3. ellenben
- pole:
- 2. na razie, tymczasem
- portugale:
- 1. simultaneamente (adv.) 2. provisoriamente (adv.)
- ruse:
- 1. тем временем 2. пока 3. тогда как
- tibete:
- དེའི་དུས་
- ukraine:
- тим часом, поки що, наразі
interdume
(malofte)- Intertempe: interdume pli praktike mi konstatas, ke […] [11]; interdume Gabĉjo nerimarkeble malfermis sian historilibron kaj duonokule kun granda plezuro rigardadas [12].
11. R. Schwartz: Printempa Varianto, en: La Stranga Butiko, 1931
12. F. Karinthy, trad. J. Farkas: Mi instruas mian fileton, Nica Literatura Revuo, 1957-01 ĝis 02, numero 2/3, p. 83a-86a- france:
- cependant (pendant ce temps)
- germane:
- zwischenzeitlich
dum ke, dum kiam
(konjunkcio)- 1.
- Dum2: ni estis liberaj por promenadi, naĝi, sunbruniĝi kaj ĝui la ĉirkaŭaĵon diversmaniere dum ke oni interkonatiĝis [13].
- 2.
- Dum3: dum kiam sur literatura kampo la unuaj esperantistoj praktikis la lingvon iom hezite inter la pli malpli fiksitaj limoj gramatikaj, Grabowski estis la unua, kiu donis fortan puŝon al plejeble vasta eluzado de la ebloj, kiujn prezentas la Esperanta gramatiko [14]; en Britujo studento legas, verkas, diskutas kaj pensas en sia unu gepatra lingvo, dum ke en Danlando li devus eble legi en unu lingvo, verki en alia, kaj pensi iom en ambaŭ [15].
Rim.: Same kiel ĝis ke dum ke estas rigardata de pluraj gramatikistoj erara, ĉar tradicie dum havas ambaŭ funkciojn de dependiga konjunkcio kaj de prepozicio. Sistema uzo de dum ke en la dependiga funkcio laŭ la modelo anstataŭ ke, sen ke ktp. implicas ke oni agnoskas ĝin nur prepozicio. [ĵv]13. I. Mac Dowall: Vizito al la Jubilea 20-a Ĉebalta Esperantista Printempo, La Brita Esperantisto, 1998-09 ĝis 10
14. G. J. Degenkamp: Esperanto 60-jara, 1947
15. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01, p. 6a- france:
- cependant que
- III.
-
-
Prefikso kun la senco dum1:
- dumviva membro, rento; kondamnita al dumviva enkarcerigo [16]; pena estas dumnokta marŝado [17]; hejmecaj drinkejoj igas forgesi la biciklajn fortostreĉojn dumtagajn [18].
16. Monato, Paul Gubbins: Britio: Doktoro Morto
17. Monato, Ulrich Lins: Nokta aventuro en Pjongjango, 2005
18. Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004- germane:
- -lang
16.
Monato, Paul Gubbins: Britio:
Doktoro Morto
17. Monato, Ulrich Lins: Nokta aventuro en Pjongjango, 2005
18. Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004
17. Monato, Ulrich Lins: Nokta aventuro en Pjongjango, 2005
18. Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004