1puls/o

pulso

1.
BIO Batado de la arterioj, kaŭzita de la sangofluo: [li] sentis, ke la pulso batas en liaj tempioj [1]; palpi al iu la pulson PrV ; mia pulso en takto batas Hamlet ; kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson [2]; (figure) ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo (por vigligi ĝin) [3].
2.
MUZ Bato, ĉiu el la akcentoj en mezuro: la valsa mezuro estas tripulsa; en la takto ¾ ĉiu mezuro havas tri pulsojn [4]; ĉefpulso (unua pulso de mezuro).
angle:
2. beat, pulse ĉef~o: downbeat.
beloruse:
1. пульс 2. доля (у музыцы)
ĉeĥe:
puls, tep
ĉine:
1. 律动 [lǜdòng], 律動 [lǜdòng], 脈 [mài], 脉 [mài], 脈動 [màidòng], 脉动 [màidòng], 節拍 [jiépāi], 节拍 [jiépāi]
france:
1. pulsation tri~a: à trois temps.
germane:
1. Puls 2. Zählzeit (Takt) ĉef~o: Schlag (Takt), Grundschlag.
hispane:
1. pulso
hungare:
1. érverés, pulzus 2. lüktetés (zene)
japane:
脈拍 [みゃくはく], 脈 [みゃく], 拍 [はく], パルス
katalune:
1. pols 2. temps (musical)
nederlande:
1. pols, polsslag 2. tel (muziek) tri~a: driekwarts-. ĉef~o: eerste tel v.e. maat.
pole:
2. tętno, puls
portugale:
1. pulso
rumane:
2. puls
ruse:
1. пульс 2. доля (размера, такта) tri~a: трёхдольный.
slovake:
pulz, tep
tibete:
རྩ་
ukraine:
пульс

pulsi

(ntr)
1.
Ritme traflui la arteriojn: kun ĉiu paŝo la vangoj de la reĝido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte [5]; ĉiam pli rapide pulsis la sango en la malforta korpo [6].
2.
(figure) Sentigi sian energion per drastaj efikoj: printempo pulsis tra l' ĝarden' [7]; [en] la iama juda kvartalo […] la vivo pulsas [8]; ŝia ventro […] pulsis kun la ritmo de ŝia koro [9]; oni metas antaŭ nin iun universon […] supozeble pulsantan de sendimensia punkto al eksplodo kaj reen, aŭ dancantan laŭ la takto de la teorio de la kordoj [10].
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Laŭ Vidpunkto de Heliko
8. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Muzeo pri la historio de pollandaj judoj, 2009
9. Julian Modest: La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 24
10. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu, 2014
angle:
beat, pulsate, throb, pulse
beloruse:
пульсаваць, біцца, калаціцца
ĉeĥe:
pulzovat, tepat
ĉine:
心跳 [xīntiào], 搉 [què]
france:
pulser
germane:
pulsieren
hungare:
lüktet 1. lüktet, ver, dobog
japane:
脈を打つ [みゃくをうつ], 脈動する [みゃくうごする], 脈打つ [みゃくうつ]
nederlande:
pulseren, kloppen
pole:
tętnić, pulsować
ruse:
пульсировать, биться (о пульсе)
slovake:
pulzovať
ukraine:
пульсувати, битися (про пульс)

lumpulsi

[11]
TEKKOMP Regule intermite lumi.
angle:
blink
beloruse:
пульсаваць (аб сьвятле), мігцець
ĉine:
閃光 [shǎnguāng], 闪光 [shǎnguāng]
germane:
blinken
japane:
点滅する [てんめつする], 明滅する [めいめつする], プリンクする
nederlande:
knipperen, flikkeren
pole:
pulsować (światłem)
ruse:
мигать, пульсировать (о свете)

administraj notoj

lum~i: Mankas dua fontindiko.
lum~i: Mankas verkindiko en fonto.