*sezon/o PV
*sezono
↝ 
- 1. ↝
Parto de la jaro karakterizata per sia vetero, naturaj kondiĉoj, homaj okupoj:
- a) ↝
- En mezvarmaj landoj ĉiu el la kvar partoj de jaro kun tipa temperaturo, nome printempo (varmiĝo), somero (varmo), aŭtuno (malvarmiĝo), vintro (malvarmo). oni havis ekstersezonan someron en tiu ĉi jaro.
- b) ↝
- En tropikaj landoj ĉiu parto de jaro kun tipa sekeco, nome pluvsezono (malseka), seka sezono (seka).
- c)
- Jarparto speciale taŭga por ia faro: la fiŝsezono proksimiĝis [1]; bansezonoB ; por ĉio estas sezono (taŭga tempo) [2].
- 2. ↝
Vico de filmoj laŭplane kaj regule publikigitaj kiel parto de serio: jen nova antaŭrigardo al la debuta epizodo el la kvina sezono de „Lost“ [3]; kun 10 sezonoj kaj 214 epizodoj, „Stargate SG-1“ estas la plej longa sciencfikcia televidserio [4].
1.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Filip Onkudimov, 4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:1
3. -: mojose, 2008-12-19
4. Vikipedio, artikolo „Stargate SG-1“, 2009-11-07
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:1
3. -: mojose, 2008-12-19
4. Vikipedio, artikolo „Stargate SG-1“, 2009-11-07
- angle:
- season
- beloruse:
- 1.a пара году 1.c сэзон
- ĉeĥe:
- roční období, sezóna 1.a roční doba
- france:
- saison
- germane:
- 1.a Jahreszeit 1.c Saison
- greke:
- 1.a εποχή
- hispane:
- 1.a estación (del año)
- hungare:
- 1.a évszak 1.c idény, szezon
- indonezie:
- musim
- katalune:
- 1.a estació (de l'any)
- nederlande:
- seizoen, jaargetijde
- pole:
- sezon 1.a pora roku
- rumane:
- sezon 1.a anotimp
- ruse:
- 1.a время года 1.c сезон, пора (чего-л.)
- slovake:
- ročné obdobie, sezóna
- turke:
- mevsim
intersezono
- 1. ↝
-
Periodo inter sezonoj1.c:
politika, teatra, turisma intersezono;
mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj,
la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono...
[5].
malvigla sezono
- 2. ↝
Supernocio por aŭtuno kaj printempo, periodo inter somero kaj vintro (kiujn oni rigardas „ĉefaj“ sezonoj1.a): ni ankaŭ vidas, ke printempo kaj aŭtuno estas respective intersezonoj (transiraj sezonoj) inter vintro kaj somero kaj somero kaj inter somero kaj vintro [6].
- angle:
- off-season
- france:
- 2. demi-saison
- indonezie:
- pancaroba
- ruse:
- межсезонье
malvigla sezono, malsezono ↝
- La malo de sezono1.c, periodo kiun karakterizas nenia aŭ tre malforta ekonomia aktiveco.
- angle:
- dead season, low season, off-season, slack season
- france:
- morte saison
- ruse:
- глухая пора, несезон, мёртвый сезон
pluvsezono
↝ 
reprodukta sezono
↝ 
Parto de la jaro, kiam iuj bestoj seksardas kaj reproduktiĝas: dum la reprodukta sezono la tigroj kolektiĝas kaj unuiĝas [8].
8.
J. Ŝuvajev:
Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
- france:
- saison des amours
- indonezie:
- musim kawin
seka sezono
↝ 
Sezono de senpluveco, karaktera de tropika klimato: la seka sezono estas tiu de malaltaj akvaroj; la riveroj malaltiĝas ĝis sia plej malgranda fluejo, el kie elmergiĝas sablaĵoj [9].
9.
Ĉina Radio Internacia:
La musonoj, elemento decidiganta la ritmon de la
naturo, 2012-07-09
- france:
- saison sèche
turisma sezono
- Sezono favora por turismo, ĝenerale mildavetera: la kongreso okazas dum la turisma sezono [10].
10.
-: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio,
Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno,
2012
- france:
- saison touristique
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
malvigla ~o, mal~o: Mankas dua fontindiko.
malvigla ~o, mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malvigla ~o, mal~o: Mankas dua fontindiko.
malvigla ~o, mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.