*nunPV
*nun
↝ 
(adverbo)
ĵus,
tuj1
-
En plej proksima tempo:
- a)
- En la momento mem, dum kiu ni parolas: li nun dormas; nun mi foriras; nun serĉu vian ĉapelon; nun, kiam […] restas fari nur kelkajn paŝojn […] li estos devigita ekiri returnen [1]; vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto [2]; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun [3].
- b)
- En la estanta tempo, epoko: uzado de aŭtomobiloj nun pli kaj pli oftiĝas; io granda nun naskiĝas [4]; nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi [5].
- c)
-
Sekve post io, daŭrigante post tio:
nun ni transiros al la
dua demando
EE
;
kaj nun ni ĉion forgesu
[6];
nun ni rigardu, kio sekvas
EE
.
nu

1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Nokto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908

- angle:
- now
- beloruse:
- цяпер, зараз
- bretone:
- bremañ
- bulgare:
- сега
- ĉeĥe:
- nyní, teď, teď
- finne:
- 1.a nyt 1.b nyt, näinä aikoina 1.c nyt (sitten)
- france:
- maintenant
- germane:
- jetzt, nun
- greke:
- τώρα
- hebree:
- עכשיו, כעת 1.a כרגע
- hispane:
- ahora
- hungare:
- most, jelenleg
- indonezie:
- sekarang
- katalune:
- ara
- nederlande:
- nu
- okcitane:
- ara
- pole:
- teraz
- portugale:
- agora
- rumane:
- acum
- ruse:
- сейчас, теперь
- slovake:
- teraz
- svede:
- nu
- tibete:
- ད་
- tokipone:
- tenpo ni la, lon tenpo ni
- volapuke:
- 1.a nu
nuna ↝
- Estanta nun, okazanta nun, kontraste al venonta aŭ pasinta: mia nuna farto estas bona; nuna tekniko; la nuna paco espereble daŭros; eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile PrV ; tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno [7]; [li] paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago [8]; la nuna kajero estas la lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon DL ; mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi [9]; la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo EE ; ho ve! al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe kaj vidas lin en lia nuna stato Hamlet !
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:32
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:15
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:15
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
- angle:
- current, present (adj.)
- beloruse:
- цяперашні
- bretone:
- a-vremañ
- ĉeĥe:
- nynější, přítomný
- finne:
- nykyinen
- france:
- actuel, présent (actuel)
- germane:
- jetzig, derzeitig
- greke:
- σύγχρονος
- hebree:
- עכשוי
- hispane:
- actual
- hungare:
- mostani, jelenlegi
- katalune:
- actual
- nederlande:
- huidig, tegenwoordig
- pole:
- teraźniejszy
- portugale:
- a(c)tual
- ruse:
- теперешний, настоящий (о времени), нынешний
- slovake:
- terajší
- svede:
- nuvarande
- tokipone:
- pi tenpo ni
nune
- 1. ↝
- Nun (emfaze): nune ja Z ; tia legado ebligas ne forgesi la krimojn de Stalin, eĉ nune, post tiom da tempo [10]; antaŭe li mezuradis homojn kaj aferojn nur per la propra egoismo, dum nune iom post iom li alkutimiĝadis al la penso, ke aliaj okuloj povas alie rigardi [11].
- 2. ↝
- Nun (rekte modifas adjektivon): kiel spertas la nune juna generacio tiujn ŝanĝiĝojn apenaŭ imageblajn por la antaŭaj generacioj? [12]; kelkajn monatojn antaŭe, kiam nia prezidanto havis diplomatajn baraktojn kun la kolombia (nune eksa) prezidanto [13]; PS4, Xbox One kaj Vindozo estas la nune subtenataj platformoj [14].
10.
Pierre Grollemund:
Rakonto de virino, kiu supervivis gulagon
Monato
11. H. Sienkewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo vadis?, 1933, ĉapitro 29a
12. GK UEA: IJK okazos en Honkongo, La Ondo de Esperanto, 2000:1
13. Ramón Morales: Patriotismo x Ŝovinismo, Kontakto
14. Jonas Marx: Kiel statas Virtuala Realeco fine de 2018?, Kontakto

- currently, at present, at the moment
- nederlande:
- momenteel, tegenwoordig, op dit moment
nunnune ↝
-
Vere nun,
senprokraste:
ŝi telefonu nun-nune
[15].
tuj
15.
S. Larbar: Karuseloj, 1987
- france:
- à l'instant, immédiatement
- katalune:
- a l'acte, immediatament
nunaĵo
- Io, kio estas nun: ion pli bonan ol la nunaĵo deziras mia koro [16]; kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon EE .
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- germane:
- das Jetzige
de nun, denun
- Ekde la tuja tempo kaj plue: mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [17]; denun la mallumo denove premados sen interrompo; li travivis sian luman horeton, kaj nun ĝi estas finita [18].
17.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
18. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
18. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- from now
- france:
- désormais, dès lors
- germane:
- von nun an, von jetzt an
- nederlande:
- vanaf nu
*ĝisnuna ↝
- De antaŭe ĝis la nuna: pro sia ĝisnuna kutimiĝo [19]; en nia ĝisnuna vivo [20]; „ĝojo en la ĉambroj kaj sub la verdaj branĉoj!“ diris la ĝisnuna reganto de la jaro [21]; laŭ la ĝisnuna normo [22]; severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado [23]; fine mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj [24].
19.
La Nova Testamento, I. Korintanoj 8:7
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolo antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907

- ... so far, hitherto
- beloruse:
- папярэдні, колішні, былы
- bretone:
- betek bremañ
- finne:
- tähänastinen
- france:
- antérieur (jusqu'à auj.), passé (adj., jusqu'à auj.)
- germane:
- bisheriger
- hebree:
- הקודם
- hungare:
- eddigi
- katalune:
- fins avui (adj.)
- nederlande:
- ... tot nu toe, dusver
- pole:
- dotychczasowy
- rumane:
- până acum
- ruse:
- который был до сих пор, предшествовавший, предыдущий, прошлый
nuntempe ↝
- En la nuna, iom daŭranta tempo, en la nuna epoko: nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo [25]; en tiu tempo oni povis kapti ankoraŭ pli da fiŝoj ol nuntempe [26]; li […] kore benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon [27].
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- nowadays
- france:
- actuellement, à notre époque
- germane:
- derzeit, zur Zeit, heutzutage
- nederlande:
- tegenwoordig, vandaag de dag, heden ten dage
administraj notoj
~e:
Mankas verkindiko en fonto.