*17sistem/o

*sistemo [1]

1.
Harmonia tuto da interdependaj aĵoj kunordigitaj laŭ malmultaj fiksitaj principoj: konstruita en la stilo ĥaldea [ĝi] tute diferencis de la egiptaj temploj […] per la sistemo de l' etaĝoj [2]; [lingvo estas] sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj EE ; internacia monsistemo, horsistemo [3]; la sistemo monata FK ; la muzika nota sistemo FK ; sistemo ĉifrada FK ; planeda sistemo FK ; nia sunsistemo [4]; la sistemoj naturkuracaj FK .
a)
SCI Laŭprincipa ordigo de objektoj aŭ fenomenoj; klasifiko: profesoro de botaniko […] pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed […] li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas ‐ „tio estas variaĵo“ ‐ li diris, „mi ĝin ne konas, ĝi ne estas registrita en la sistemo!“ [5]; li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj VivZam ; la metra sistemo [6].
b)
TEK Aparato, maŝino aŭ alispeca aranĝo de teĥnikaj elementoj plenumanta planitan funkcion: la prezoj de la komputiloj kaj de la tradukaj sistemoj malplialtiĝis [7]; ekspluatado de novaj minejoj […] per nova sistemo de tuboretoj, verŝante akvofluetojn laŭlonge de la rokoj por forporti la argilan sablon [8].
c)
POL Regularo laŭ kiu funkcias organizo, ŝtataj institucioj: politikistoj kulpigas la edukan sistemon kaj „malbonajn“ instruistojn pri la angla [9]; inflaciego malriĉigis la popolon kaj la politika sistemo estis nestabila [10]; reformi la juĝsistemon kaj ŝanĝi la konstitucion [11].
d)
Doktrino: la sistemo de Platono; la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj [12].
e)
FIZL Organaro aŭ tuto de korpaj elementoj kun komunaj funkcioj: la digesta sistemo [13]; la osta kaj nerva sistemoj [14]; la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva […] [15]; la virusoj restas dumvive en la ganglioj de la nerva sistemo [16].
VD:strukturo, organaro
2.
Antaŭe pripensita plano aŭ direktanta ideo, laŭ kiu oni konstante agas por trafi difinitan celon: vivi per sistemo de el mano al buŝo PrV ; la tiamaj pastroj trovis sistemon gvidi sian popolon same avangardan kaj konvinkan kiel, nuntempe, televidaj elsendoj kun brilaj statistikoj [17]; donacoj estis grava parto de lia sistemo, kies esencon oni povas priskribi tiel: kio estis bona por Kohl, estis bona por la partio [18]; la registaro promesis ŝanĝi la sistemon, laŭ kiu kuracistoj atestas mortojn [19].
3.
MATPIV1 (de ekvacioj) Ekvaciaro.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. Walter Klag: Astronomio por ĉiuj, Monato, 2000/12, p. 28
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
6. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
7. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
8. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
9. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
10. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
11. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
13. last: Malbonan apetiton, Monato, 2010/12, p. 18
14. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
15. Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas, Monato, 2012/10, p. 24
16. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
17. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
18. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
19. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
afrikanse:
stelsel
albane:
sistemi
amhare:
ስርዓት
angle:
system 3. system of equations
arabe:
نظام
armene:
համակարգ
azerbajĝane:
sistemi
beloruse:
сыстэма
bengale:
সিস্টেম
birme:
စံနစ်
bosne:
sustav
bulgare:
система
ĉeĥe:
soustava, systém
dane:
systemet
estone:
süsteem
eŭske:
sistema
filipine:
sistema
france:
système 3. système d'équations
galege:
sistema
germane:
System 3. Gleichungssystem
guĝarate:
સિસ્ટમ
haitie:
sistèm
haŭse:
tsarin
hinde:
प्रणाली
hispane:
sistema 3. sistema de ecuaciones
hungare:
rendszer, szisztéma 3. egyenletrendszer
igbe:
usoro
indonezie:
sistem
irlande:
córas
islande:
kerfi
japane:
システム
jave:
sistem
jide:
סיסטעם
jorube:
eto
kanare:
ವ್ಯವಸ್ಥೆಯ
kartvele:
სისტემა
kazaĥe:
жүйе
kirgize:
система
kmere:
ប្រព័ន្ធ
koree:
시스템
korsike:
sistema
kose:
isixokelelwano
kroate:
sistem
kurde:
sîstem
latine:
ratio
latve:
sistēma
laŭe:
ລະບົບ
litove:
sistema
makedone:
систем
malagase:
rafitra
malaje:
sistem
malajalame:
സിസ്റ്റം
malte:
sistema
maorie:
pūnaha
marate:
प्रणाली
mongole:
систем
nederlande:
systeem, stelsel
nepale:
प्रणाली
njanĝe:
dongosolo
okcidentfrise:
systeem
panĝabe:
ਸਿਸਟਮ ਨੂੰ
paŝtue:
سيستم
pole:
3. układ równań
ruande:
sisitemu
ruse:
система 3. система уравнений
samoe:
faiga
sinde:
نظام
sinhale:
පද්ධතිය
skotgaele:
siostam
slovake:
systém, sústava, zriadenie
slovene:
sistem
somale:
nidaamka
ŝone:
maitiro
sote:
tsamaiso
sunde:
sistim
svahile:
mfumo
svede:
system
taĝike:
система
taje:
ระบบ
tamile:
அமைப்பு
tatare:
системасы
telugue:
వ్యవస్థ
ukraine:
система
urdue:
نظام
uzbeke:
tizim
vjetname:
hệ thống
zulue:
uhlelo

sisteme

Metode, agante laŭ plano, laŭ sistemo2 por atingi celon: mi ekprovis sisteme venki ĉiujn barojn FK ; ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn EE ; pro sistemeco de mia analizo EE ; pruvi ilian sistemecan mensogadon kaj trompemon [20]; en iuj landoj oni jam sisteme trejnas soldatojn por „inform-militado“ [21].
20. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
21. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
angle:
systematically
beloruse:
сыстэматычна, сыстэмна
germane:
systematisch
japane:
体系的に [たいけいてきに], 系統立てて [けいとうたてて], 計画的に [けいかくてきに], 一貫して [いっかんして]
ukraine:
систематично, системно

sistemestro

KOMP Administranto de mastrumsistemo: mi estas 27-jara kaj mi laboras kiel sistemestro [22]; en uniksaj operaciumoj ofte necesas privilegioj de sistemestro por malprepari aparaton [23]; KVM-komutilo estas flankaparato por komuti multajn komputilojn al unu muso, unu klavaro kaj unu ekrano […] tiamaniere sistemestro povas ruli diversajn komputilojn sen rekomuto de stirorganoj [24].
angle:
system administrator
beloruse:
сыстэмны адміністратар
germane:
Sytemadministrator
japane:
システム管理者 [システムかんりしゃ], シスオペ

subsistemo

Parto de sistemo, prezentata aparte: kiam oni projektas komplikan sistemon, estas rekomendinde aranĝi ĝin en subsistemojn [25]; faklingvo estas subsistemo aŭ parto de natura lingvo [26]; sistemo kiu havis lambda-kalkulon kiel konsekvenca subsistemo [27]; procesoro […] estas subsistemo de datum-prilabora sistemo, centra unuo de la komputilo [28]; en komputado protokolo estas aŭtomate generata raporto pri la aktivado de komputila sistemo aŭ subsistemo [29].
25. [K. Lendon]: Kio estas Javo?, Monato, 1998/05, p. 13
26. Vikipedio, Faklingvo
27. Vikipedio, Haskell Curry
28. Vikipedio, Procesoro
29. Vikipedio, Protokolo
angle:
subsystem
beloruse:
падсыстэма, субсыстэма
france:
sous-système
germane:
Subsystem
hungare:
alrendszer
indonezie:
subsistem
japane:
下位体系 [かいたいけい], 下部組織 [かぶそしき], サブシステム
ruse:
подсистема

centra nervosistemo

FIZL Centra parto de organizita nervosistemo konsistanta el la cerbo kaj la mjelo, kiu kunordigas la grandajn nervarajn funkciojn: kokaino estas kristala alkaloido eltirita el la folioj de la kokao-planto; kiam oni konsumas ĝin, ĝi stimulas la centran nervosistemon [30]. striaj muskoloj (skeletaj muskoloj) aktiviĝas vole per la centra nerva sistemo [31]; apopleksio estas supernocio de diversaj malsanoj, kies komuna trajto estas subita perturbo de la sangocirkulado en la centra nervosistemo [32].
30. [A. Oberndorfer]: La drogo kiu mortigas la emociojn, Esperanta Retradio, 2014-02-11
31. Vikipedio, Muskolo
32. Vikipedio, Apopleksio
angle:
central nervous system
beloruse:
цэнтральная нэрвовая сыстэма
france:
système nerveux central
germane:
Zentralnervensystem, ZNS

digestosistemo

FIZL Organaro kiu digestas la manĝaĵojn: stomako, intestoj...: en Duszniki eblas kuraci kormalsanojn kaj ginekologiajn problemojn, malsanojn de la spir- kaj digestosistemoj kaj ankaŭ ostoporozon [33]; la digestosistemo de sovaĝa leopardo evoluis, spertante iom putrajn bestokadavrojn, kaj ne ĉiu parto de morta besto estas egale nutra por sovaĝa leopardo [34].
33. B. Pietrzak: Vizitu Pollandon - Kłodzko-regiono, Pola Radio, 2004-06-08
34. Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo, Monato, 2007/08, p. 31
angle:
digestive system
beloruse:
сыстэма страваваньня
france:
appareil digestif, système digestif
germane:
Verdauungssystem
indonezie:
sistem pencernaan
ruse:
пищеварительная система, желудочно-кишечный тракт, ЖКТ

eduksistemo

PED Tuto de la lernejoj, programoj, administroj pri edukado: la pli multaj italoj povas paroli kaj kompreni la italan, pro la influo de la komunikiloj, la eduksistemo [35]; el 580 000 instruistoj laborantaj en la pola eduksistemo nur ĉirkaŭ 30 000 estas lektoroj de fremdaj lingvoj [36]; malbona eduksistemo do rekte kontribuas al tragedioj en la sansektoro [37].
35. B. Kendal: La itala, Monato, 2002/08, p. 17
36. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
37. A. Giridhar Rao: La barata ekonomio: miraklo neefika, Monato, 2008/10, p. 24
angle:
educational system
beloruse:
адукацыйная сыстэма
france:
système éducatif, système scolaire
germane:
Erziehungssystem
hungare:
nevelési rendszer
indonezie:
sistem pendidikan
japane:
教育制度 [きょういくせいど]
nederlande:
onderwijssysteem, onderwijsstelsel
ruse:
система воспитания

genera sistemo, reprodukta sistemo

FIZL Organaro dediĉita al la generado de novaj vivuloj: persistaj organikaj malpuraĵoj […] provokas malordon en funkciado de reprodukta sistemo [38]; mi kredas ke vivkondiĉoj, ĉar ili efikas sur la genera sistemo, estas plej gravaj kaŭzoj de variemo [39].
38. V. Lapskij, trad. niskt: En Jugoslavio Iras Kemia Milito, sce, 1999-05-02
39. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 1a
angle:
reproductive system
beloruse:
рэпрадуктыўная сыстэма
france:
appareil reproducteur, système reproducteur
germane:
Reproduktionsapparat
indonezie:
sistem reproduksi
ruse:
репродуктивная система

impostsistemo, imposta sistemo

EKON Leĝaro kaj administraj aranĝoj pri impostoj: la ĉefa ero de ekonomia politiko, la impostsistemo, pli emas disiĝi ol kuniĝi [40]; la ĉefa temo diskutita estis kian impostan sistemon devas elekti la registaro [41].
40. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
41. Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, Monato, 2005/09, p. 17
angle:
system of taxation, tax system
beloruse:
падаткавая сыстэма
france:
fiscalité
germane:
Steuersystem
hungare:
adórendszer
indonezie:
sistem perpajakan
japane:
税制 [ぜいせい]
nederlande:
belastingsysteem, belastingstelsel
ruse:
налоговая система

imunsistemo, imuna sistemo

FIZL Tuto de la defendoj de korpo aŭ de organo kontraŭ malsanigaj fremdaĵoj: okaze de limigita funkciado de la sistemsistemo […] ne kreskas signife la ofteco de la tumoroj [42]; la malfortiĝo de homa energio signifas la malfortiĝon de rezistkapablo kontraŭ malsano, kaj la malbona funkcio de sistema sistemo de nia korpo [43].
angle:
immune system
beloruse:
імунная сыстэма
france:
système immunitaire
germane:
Immunsystem
indonezie:
sistem imun, sistem pertahanan tubuh
japane:
免疫システム [めんえきシステム]
nederlande:
immuunsysteem
ruse:
иммунная система
ukraine:
імунна система

komputila sistemo, komputa sistemo

KOMP Kombino de malvastsenca komputilo kun ĝiaj periferiaĵoj (la aparataro) unuflanke, kaj de programaro aliflanke, ebliganta komputadon: fiaskis nova komputila sistemo por pagi salajrojn al nov-zelandaj instruistoj [44]; atako kontraŭ la komputila sistemo ĉe la centralo [45].
44. Monato, D. E. Rogers: Parabolo pri la talentoj, 2013
45. Monato, Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, 2010
angle:
computer system
beloruse:
кампутарная сістэма, вылічальная сістэма
bulgare:
компютърна система
france:
système informatique
germane:
Computersystem
hispane:
sistema de computo, sistema informático
hungare:
számítógépes rendszer
indonezie:
sistem komputer
nederlande:
computersysteem
pole:
system komputerowy
rumane:
sistem informatic
ruse:
вычислительная система
svede:
datorsystem

komuniksistemo

1.
TEL Aro da informaj vojoj inter diversaj lokoj: tion ebligis modernaj komunik-sistemoj, laste kaj precipe la mondvasta reto [46].
2.
LIN Lingvo: komuniksistemo por homoj kun kognitivaj handikapoj aŭ aliaj komunikadaj malfacilaĵoj, nomata Makaton, estis originale ellaborita uzante signojn pruntitajn de la brita signa lingvo [47].
46. S. Maul: Redakto-laboro, Monato, 2002/02, p. 5
47. Vikipedio, Brita signolingvo
angle:
communication system
beloruse:
сыстэма сувязі, сыстэма камунікацыяў
france:
système de communication
germane:
Kommunikationssystem 2. Sprache
hungare:
kommunikációs rendszer
indonezie:
sistem komunikasi
japane:
通信システム [つうしんシステム]
nederlande:
communicatiesyteem
ruse:
система связи

limfosistemo

FIZL La tuto de limfaj angioj kaj nodoj kaj vastasence ankaŭ rilataj organoj kaj histoj, kiaj lieno, timuso, medolo...: antisepsaĵoj estas ĝenerale distingitaj de antibiotikoj per la posta kapablo esti transportitaj tra la limfosistemo por detrui bakteriojn ene de la korpo [48]; uzante la herbajn kandelojn oni […] aktivigus la limfosistemon [49].
angle:
lymphatic system
beloruse:
лімфатычная сыстэма
france:
système lymphatique
germane:
Lymphsystem
indonezie:
sistem limfatik
ruse:
лимфатическая система

mastrumsistemo, mastruma sistemo

Operaciumo: Unikso, kiel aliaj mastrumaj sistemoj, havas sian propran kulturon [50]; [la programoj] funkciis per la tiam plej ofte uzata mastruma sistemo, DOS, la antaŭulo de Vindozo [51]. en Monato de februaro 1999 aperis artikolo pri la milito de Microsoft, posedanto de la mastruma sistemo Vindozo, kontraŭ la libera sistemo Linukso [52]; li ne atendis, ke mondklasa mastruma sistemo kunfandiĝus kvazaŭ magie el la partatempa programado de miloj da programistoj dise ĉirkaŭ la mondo [53]; la mastruma sistemo kaj programoj havas uzantinterfacon taŭgan por enmana uzo [54].
50. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
51. Roland Rotsaert: De triopa monopolo al mikrosofta monopolo, Monato, 2005/07, p. 26
52. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
53. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato, 2004/04, p. 12
54. Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ‐ ĉu revolucio aŭ evolucio?, Monato, 2010/06, p. 20
angle:
operating system
beloruse:
апэрацыйная сыстэма
bretone:
sistem oberiañ
ĉeĥe:
operační systém, systém hospodaření
france:
système d'exploitation
germane:
Betriebssystem
hispane:
operador de sistemas
hungare:
operációs rendszer
japane:
オペレーティングシステム
pole:
system operacyjny
ruse:
операционная система
slovake:
systém hospodárstva
svede:
operativsystem
ukraine:
система господарювання

mezursistemo

TEK Tuto da mezurunuoj kaj ties uzmanieroj: en mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo [55]; pli[ ]multaj homoj nombras laŭ dekuma bazo, sed pli[ ]multaj mezursistemoj evoluis laŭ bazo dek du [56]; la internacia mejlo […] egalas […] 1609,344 metrojn, ĝiaj radikoj estas en la Brita mezursistemo [57].
angle:
system of measurement
beloruse:
сыстэма вымярэньня
france:
système de mesures
germane:
Maßsystem, Einheitensystem
indonezie:
sistem pengukuran
japane:
単位系 [たんいけい], 度量衡 [どりょうこう]
nederlande:
maatstelsel
ruse:
система мер

monsistemo

EKON Regularo pri mono, ĝiaj unuoj, valoroj, permesataj uzoj: oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn […] kiel ekzemple internacian monsistemon [58]; svedoj, kiuj ne volas havi la monsistemon „eŭro“ [59]; [Bitcoin] estis kreita de iu Satoŝi Nakamoto (eble kaŝnomo) en 2009, […] monsistemo bazita sur kriptografia reto [60]. SUB:valuto
58. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
59. I. Johansson: Eŭro kaj neŭro, Monato, 2002/03, p. 7
60. Roland Rotsaert: Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?, Monato, 2013/05, p. 16
angle:
monetary system
beloruse:
грашовая сыстэма, валютная сыстэма
ĉeĥe:
měna, měnový systém, peněžní soustava
france:
système monétaire
germane:
Geldsystem, Währung
hungare:
monetáris rendszer
indonezie:
sistem keuangan
japane:
通貨制度 [つうかせいど]
nederlande:
muntstelsel
ruse:
валютная система
slovake:
mena
ukraine:
грошова система

muskolo-skeleta sistemo

FIZL Tuto de la organoj kaj histoj, kiuj havigas al animaloj la kapablon sin movi fizike, konsistanta el muskolaro, ostaro kaj la koneksaj elementoj (kartilagoj, ligamentoj kaj tendenoj): malsanoj de la muskolo-skeleta sistemo [61].
angle:
musculoskeletal system
france:
appareil locomoteur, système musculo-squelettique
germane:
Bewegungsapparat
hispane:
aparato locomotor, sistema musculoesquelético
portugale:
sistema locomotor, sistema esquelético

nervosistemo, nervsistemo, nerva sistemo

FIZL Tuto de la kunfunkcianta nervaro de besto: ĉe la bestoj disvolviĝas la kapablo de konsciaj laŭplanaj agoj en la rilato al la evoluo de la nervosistemo [62]; tra la nervsistemo kaj tra la hormonsistemo signaloj transiras [63]; la akvo estas alkali-hidrogenkarbonata […] ĝi estas utila kaze de metabolisma malordo kaj problemoj de la nerva sistemo [64].
62. F. Engels, trad. Cezar: La kontribuo de la laboro ..., 2005-01
63. H. G. Frank: Kibernetikaj fundamentoj de la pedagogio, 2002-11
64. -: hungario.hu, Regiono 1, [2006]
angle:
nervous system
beloruse:
нэрвовая сыстэма
ĉeĥe:
nervstvo
france:
système nerveux
germane:
Nervensystem
hispane:
sistema nervoso
indonezie:
sistem saraf
japane:
神経系 [しんけいけい]
nederlande:
zenuwstelsel
ruse:
нервная система
slovake:
nervstvo
ukraine:
нервова система

periferia nervosistemo

FIZL Parto de organizita nervosistemo, kiu tra la korpo kolektas sensaĵojn por la centra nervosistemo kaj al la diversaj partoj de la korpo kondukas movajn impulsojn: en la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo [65].
Rim.: La esprimo „malcentra nervosistemo“, kiel en: la fiziologia funkcio de la cerbo estas […] reguligo de la organa funkciado per helpo de […] la malcentra nervosistemo [66]. ne klare distingas, ĉu celata estas „periferia nervosistemo“ de supera besto aŭ „disa nervosistemo“ de primitiva organismo.
65. -: Loĝeblecoj, SAT, 2012
66. Vikipedio, cerbo, 2017-09-14
angle:
peripheral nervous system
beloruse:
пэрыфэрыйная нэрвовая сыстэма
france:
système nerveux périphérique
germane:
peripheres Nervensystem

politika sistemo

POL Reĝimo 1: ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn [67]; transformado en la naŭdekaj jaroj de la politika sistemo en Nord-Irlando [68]; en ĉiu lando, ĉiu politika sistemo ekzistas burokratoj [69].
67. S. Maul: Germanio-Auschwitz/Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
68. Garbhan MacAoidh: Lingvo kiel politikilo, Monato, 2003/07, p. 6
69. Donald Broadribb: Socipolitika satiro, Monato, 2008/04, p. 25
angle:
political system
beloruse:
палітычная сыстэма, палітычны рэжым
france:
régime politique
germane:
politisches System
hungare:
politikai rendszer
indonezie:
sistem politik
japane:
政治制度 [せいじせいど]
nederlande:
politiek stelsel
ruse:
политическая система, общественный строй

porcisistemo

EKON Sistemo de disdono de manĝaĵoj kaj eventuale aliaj necesaĵoj, en kiu ĉiu ricevas sian porcion ordinare kontraŭ kupono: mencio pri la bona kvalito de la viskio kiun Donald akiris en tiu ĉi milittempo stimulis diskuton inter kvar virinoj pri la genaĵoj de la porcisistemo [70].
70. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
сыстэма рацыянаваньня
france:
rationnement

regsistemo

POL Aranĝo de la ŝtata kaj alinivela oficiala regado: parlamenta plimulto tamen volas, ke komisiono diskutu la ŝtatan regsistemon [71]; li sendependigis Rumanion de Sovetio kaj daŭrigis stalinisman regsistemon tre severan, ĝis kiam, en 1989, kontraŭkomunista ribelo en Rumanio ekzekutis lin [72]; ĉiu provinco organizas la municipojn en sia teritorio laŭ sia propra municipa regsistemo [73]. VD:administracio
71. B. Hekland: Monarkio denove laŭmoda, Monato, 2002/01, p. 14
72. Donald Broadribb: Kvazaŭaŭtobiografia rakonto tre maltrankviliga, Monato, 2008/12, p. 23
73. Vikipedio, Municipo
angle:
system of government
beloruse:
дзяржаўная сыстэма, дзяржаўны лад
france:
administration, système administratif
germane:
Regierungssystem, Herrschaftsform
hungare:
uralmi rendszer
indonezie:
administrasi, sistem administrasi
japane:
行政制度 [ぎょうせいせいど]
nederlande:
beheerssysteem
ruse:
государственный строй

skribsistemo

LIN Sortimento da literoj aŭ aliaj skribsignoj kaj la uzreguloj pri skribado per ili: racia, fonetika, etimologia skribsistemo; la skribsistemo de ĉiu lingvo […] spegulas ties fonologian strukturon [74]; se Esperanto havus fonetikan skribsistemon, ni verŝajne devus uzi tri diversajn literojn por „r“ de hispanoj, francoj kaj angloj [75]; la unua vaste uzata skribsistemo aperis ĉe la osetoj en la jaro 1844 [76]; spertuloj pri kelta arto kaj skribsistemo prelegis pri la beleco kaj signifo de la artelementoj [77]. SIN:skribo2VD:sonsistemo
74. Yamasaki Seikô: En la serĉado de la skribsistemo perdita, Monato, 1999/10, p. 19
75. S. Ivanóv: Gramatiko por amasoj (Recenzo), La Ondo de Esperanto, 2004:3
76. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/01, p. 24
77. Garbhan MacAoidh: Ornamitaj manuskriptoj, Monato, 2007/08, p. 26
angle:
writing system
beloruse:
сыстэма пісьмовасьці
france:
écriture (système), système d'écriture
germane:
Schriftsystem
hungare:
írásrendszer
indonezie:
sistem penulisan
japane:
書記体系 [しょきたいけい]
nederlande:
schrijfsysteem, schrift
ruse:
письмо (как система), письменность, система письма

sonsistemo

FON Tuto da bazaj sonoj de lingvo kaj da iliaj kombinoj, uzataj en koncerna lingvo por distingi la fonemojn kaj vortojn: limigoj de la sonsistemo kreis multajn homonimojn [78]; la akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj kaj silaboj, la sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn [79]; la Leĝo de Grimm […] montras la laŭregulan manieron per kiu la ĝermanida sonsistemo diverĝis de la hindeŭropa sonsistemo [80]. VD:skribsistemo
78. B. Kendal: La korea, Monato, 2002/03, p. 21-23
79. Vikipedio, Akada lingvo
80. Vikipedio, Leĝo de Grimm
angle:
sound system, phonetic system
france:
système phonologique
germane:
phonetisches System, Lautsystem
hungare:
hangrendszer
indonezie:
sistem fonetis
japane:
音声体系 [おんせいたいけい]
nederlande:
klanksysteem
ruse:
звуковой строй (языка), фонетическая система

administraj notoj

muskolo-skeleta ~o: Mankas dua fontindiko.
porci~o: Mankas dua fontindiko.