1period/o PV

periodo

1.
Tempa daŭro inter du difinitaj fazoj de fenomeno aŭ de evoluado; parto de epoko: la traktato […] garantios al Egipto periodon de paco [1]; venis la lasta tago de la aŭtuna instruperiodo [2]; sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de senlaboreco kaj longaj vojaĝoj de loko al loko [3]; la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo [4]; tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj, feliĉe tiu periodo daŭris ne longe [5]; en la unua epoko de la historio de Esperanto […] facile estas distingi tri periodojn [6]; pri la intermilita periodo mankas kompletaj kaj precizaj informoj rilate la faktan instruadon de la lingvo [7]; aresto kaj kondamno de Fernando […], morto de Filipo, […], ŝiaj geedzaj amrilatoj kun Petro, naskiĝo de Maŭrico, fine reveno kaj malkondamno de ŝia edzo, […] en ŝia cerbo, tiu sesjara periodo estas anstataŭita de granda nigra truo [8]; ĉi tiu vespero estis eble la lasta de la plej bela periodo de lia vivo [9]; la finiĝo de la stabilperiodo Metrop ; skribaj dokumentoj pri homa ekonomia pensado ekzistas por periodo de iom pli ol 2000 jaroj [10]; en la fina periodo de sia scienca aktiveco (1912-1929), Trombetti reduktis al 9 la nombron de la grandaj lingvaj grupoj [11]; en antaŭaj elektoperiodoj la partipolitika konstelacio ĉiam malhelpis realigon de tia reformo [12]; la Neandertalulo vivis en la tria interglacia periodo, eble ĝis la finiĝo de la lasta glacia periodo [13]; adoleski – […] tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo [14]; Ilona […] ĵus foriris el monaĥina provperiodo [15]. VD:erao2, stadio1
2.
SCIFIZ Plej malgranda intervalo, post kiu iu fenomeno ripetiĝas, aparte ĉe ondoj ĝi respondas al la ondolongo.
a)
AST Tempo, kiun bezonas astro por retroviĝi en sama punkto de sia rondvojo. VD:fazo, stadio
b)
MAT[16] (de reela funkcio `f`) Ĉiu tia reelo `T`, ke `f(x+T)=f(x)`, kiu ajn estas `x`; pli specife: la plej malgranda el tiuj nombroj: la funkcio sinuso havas periodon `2pi`.
Rim.: La difino nature vastiĝas al kompleksaj funkcioj kaj al ĉiuj aliaj okazoj, kiam adicio estas difinita en la fonto-aro.
c)
KEM La elementoj de unu linio en la Perioda tabelo.
3.
GEOL En geokronologio, tempointervalo ampleksanta plurajn epokojn, responda al sistemo en kronostratigrafio: oni devas legi en la tertavoloj, […] en ĉiuj periodoj de la tero [17]. TUT:erao3
4.
BELE Aro da frazoj1 prezentanta malvolviĝon de iu unueca penso: por signi novan periodon oni faras longan paŭzon [18]; [tio] ebligas ne nur la korektan akcentadon de la silaboj en la vorto, sed ankaŭ la akcentadon de la vorto en la frazo, kaj de la frazo en la parolada periodo [19]. SIN:frazaro
angle:
period
beloruse:
пэрыяд
ĉeĥe:
fáze, období, perioda, časový úsek
ĉine:
周期 [zhōuqī], 週期 [zhōuqī], 期 [qī], 期間 [qījiān], 期间 [qījiān], 时期 [shíqī], 時期 [shíqī], 时代 [shídài], 時代 [shídài], 历时 [lìshí], 歷時 [lìshí], 阵子 [zhènzi], 陣子 [zhènzi]
france:
période
germane:
Periode
hungare:
körmondat 1. időszak, időköz 2.a periódus, keringési idő 2.b periódus, szakasz
japane:
期間 [きかん], 時期 [じき], 時代 [じだい], 周期 [しゅうき], 紀 [き], 総合文 [そうごうぶん]
katalune:
període
nederlande:
periode
pole:
okres 2.b okres (funkcji)
portugale:
período
rumane:
perioadă
ruse:
период
slovake:
fáza, obdobie, časový úsek
ukraine:
період

perioda

1.
Ripetiĝanta post pli malpli difinita tempo: perioda febro, eldonaĵo, fenomeno; Jarlibro de UEA estas sendube la plej konsultata perioda eldonaĵo en nia lingvo [20]; [ŝi] inklinigis lin rigardi kun malpli da malfavoro periodan transloĝiĝon al la ĉefurbo [21]; li […] submetiĝis al perioda medicina kontrolo [22]; Ison estas kometo tiel nomata tanĝa, ne perioda [23]. VD:intermita
2.
MAT
a)
MatVort (p.p. reela funkcio) Akceptanta almenaŭ unu periodon 2.b.
b)
[24]VD:pozicia frakcio.
3.
Karakterizata per periodoj4: perioda stilo.
angle:
periodic, periodical
beloruse:
пэрыядычны
ĉeĥe:
opakující se, periodický
france:
périodique (adj.) 2.a (fonction) périodique
germane:
periodisch 2.a periodisch (-e Funktion)
hungare:
1. periodikus, időszakos 2.a periodikus (függvény) 3. körmondatos
japane:
周期的な [しゅうきてきな], 定期的な [ていきてきな]
katalune:
periòdic (adj.)
nederlande:
periodiek
pole:
okresowy 2.a (funkcja) okresowa
ruse:
периодический 2.a периодическая (функция)
slovake:
občasný, periodický
ukraine:
періодичний

periodaĵo

TIP Publikigaĵo, kies sinsekvaj partoj, numeritaj kaj datitaj, periode aperas por ne antaŭdifinita tempo kaj ofte kun fiksaj rubrikoj verkitaj de diversaj aŭtoroj: la nomon de la periodaĵo kutime sekvas la numero de la jar-volumo [25]; [li] dum ok jaroj redaktis la periodaĵon „Sciencaj Komunikaĵoj“ [26]; en periodaĵoj regule aperas artikoloj, kies aŭtoroj entuziasme priskribas simptomojn de nova progresperiodo en arto [27]; [li] jam iom longe ekzamenis la periodaĵojn de la magazeno [28]. SUP:seriaĵoSUB:bulteno, gazeto, informletero, jarlibro, ĵurnalo, magazino, novaĵletero, revuoPRT:jarkolekto, kajero, numero
angle:
periodical
beloruse:
пэрыядычнае выданьне
ĉine:
期刊 [qīkān]
france:
périodique (publication)
germane:
Periodikum
hungare:
folyóirat, periodika
japane:
定期刊行物 [ていきかんこうぶつ], 定期的な事 [ていきてきなこと]
katalune:
periòdic (subst.)
nederlande:
tijdschrift
pole:
periodyk
ruse:
периодическое издание
ukraine:
періодичне видання, часопис

periodigi

(tr)
HISGEOL Dividi tempon laŭ periodoj: niaj eseistoj verkas […] pri periodigo de nia beletro [29]; sciencecaj esploroj de Pietiläinen kaj Sutton pri periodigo de la esperantlingva literatur-historio [30].
29. A. Valén: Agrableta surprizo post timo de desaponto , libera folio, 2013-02-09
30. Nikolao Gudskov: Porkonkursa reflekto, Monato, 2013/08, p. 30
angle:
divide (history/time) into periods, periodize, periodise
beloruse:
пэрыядызаваць
ĉeĥe:
periodizovat, časově rozložit
france:
périodiser
germane:
in Perioden einteilen, periodisieren
nederlande:
in periodes verdelen
slovake:
časovo rozložiť

mandatperiodo

POL Difinita tempo, dum kiu daŭras ies oficado laŭ mandato1: mi rekandidatiĝas por nova mandatperiodo kiel ministroprezidanto [31]; Helen Clark sukcesis gvidi minoritatan registaron tra du antaŭaj mandatperiodoj, do verŝajne ŝi same faros denove [32]; poste mi demandas, kion li opinius, se Putin kandidatus por kvara mandatperiodo [33].
31. Marko Naoki LINS: Kiu prezidos la EU-Komisionon?, Monato, 2004/06, p. 8
32. D. E. Rogers: Denove Clark denove koalicio, Monato, 2006/02, p. 8
33. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
angle:
term of office
beloruse:
тэрмін паўнамоцтваў
ĉine:
任期 [rènqī]
france:
mandature
germane:
Legislaturperiode
japane:
任期 [にんき]

Perioda tabelo

KEM La klasifika sistemo de ĥemiaj elementoj1.d, kreita de Demetrio Mendelevo, prezentanta la „Periodan leĝon“ de li malkovritan.
angle:
periodic table
beloruse:
Пэрыядычная табліца элемэнтаў
ĉeĥe:
periodická soustava, periodická tabulka
ĉine:
元素周期表 [yuánsùzhōuqībiǎo], 元素週期表 [yuánsùzhōuqībiǎo], 周期表 [zhōuqībiǎo], 週期表 [zhōuqībiǎo]
france:
tableau périodique des éléments
germane:
Periodensystem, Periodensystem der Elemente, PSE, Periodensystem der chemischen Elemente
hungare:
periódusos rendszer
katalune:
taula periòdica
nederlande:
periodiek systeem der elementen, tabel van Mendeleev
pole:
Układ okresowy pierwiastków
ruse:
Периодическая таблица элементов
slovake:
periodická sústava

administraj notoj

P~a tabelo: Mankas dua fontindiko.
P~a tabelo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.