prezenc/o PV
prezenco
Verba tempo montranta la estantecon; as-tempo, nun-tempoZ: li rigardas la aferon per okcidentaj okuloj, ĉar apliko de terminoj kiel prezenco kaj preterito estas diskutinda, kiel ankaŭ la rifuzo de futuro al la lingvo [1].
preterito, futuro, perfekto, imperfekto, pluskvamperfekto.
1.
Monato, Petro Desmet': Klara
kaj amuza haŝio
- angle:
- present tense
- beloruse:
- цяперашні час
- ĉeĥe:
- prézens, přítomný čas
- ĉine:
- 现在式 [xiànzàishì], 現在式 [xiànzàishì]
- france:
- présent (conjugaison)
- germane:
- Gegenwart, Präsens
- hispane:
- presente
- hungare:
- jelen idő
- japane:
- 現在 [げんざい]
- nederlande:
- praesens, onvoltooid tegenwoordige tijd
- pole:
- czas teraźniejszy
- portugale:
- presente (tempo verbal)
- rumane:
- prezență
- ruse:
- настоящее время (глагольная форма)
- slovake:
- prítomný čas
- ukraine:
- теперішній час дієслова
historia prezenco PAG


- Stila rimedo, priskribo de iam okazinta situacio per verboj prezencaj, por ĝin aktualigi, prezenti en pli reliefa maniero: En sia §115.e PAG donas jenan ekzemplon pri historia prezenco: „ne suspektante ion, ili iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo...“.
- angle:
- historical present, historic present, dramatic present, narrative present
- beloruse:
- цяперашні гістарычны (час)
- latine:
- praesens historicum
- pole:
- historyczna teraźniejszość
- ruse:
- настоящее историческое