*akr/a

*akra

1.
Tranĉa aŭ pika:
a)
Kies rando estas tranĉa aŭ pika: tre akra razilo; la dentoj de leono estas akraj [1]; malgranda birdeto, sed akra ungetoPrV .
b)
Posedanta pintan, pikforman ekstremon; akuta: la river-fluo faras ĉi tie vere akran angulon [2]; la plej antikva kvartalo troviĝas en la iom akra angulo formata de la kunfluantaj riveroj [3]; li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton [4]; okjara knabino kun akra mentono kaj saĝaj brilaj okuloj [5]; lia nazo estis rekta, iomete akra, kaj liaj malfermitaj lipoj tre sentemaj [6]; ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj [7]; super la verdaj kvadratoj de la kampoj […] leviĝis en malproksimo monteto griza, melankolia, kun stranga akrangula supraĵo [8]; la bonodora fojno igis ĉiun preterirantan ĉevalon akrigi la orelojn BdV .
Rim.:pinta“ estas adjektivo rilata, „akra“ estas kvalita; oni senhezite povas diri „tre, pli akra“ ― sed pri „pinta“ tio sonus ĝene. Akuta angulo estas kaj akra, kaj pinta; malakuta angulo estas pinta sed ne akra.
2.
(figure) Intensa kaj abrupta:
a)
Impresanta forte kaj dolorete la sentumojn: la akra sonado de la grandegaj tondiloj Marta ; komencis neĝi, leviĝis akra vento [9]; tro akra fajro estas sen daŭro PrV ; amasoj da sovaĝaj birdoj kun akra kriado flugis trans ta tombojn [10]; la vintro venis frue, estis akra frosto [11]; la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta Marta ; ili en akra doloro staras ĉe nova la tombo FK ; la disvastiĝo de Interreto ankoraŭ pliakrigis la kontraston inter regulado kaj libereco [12].
b)
(io) Severega, malmilda: akra batalo; tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro [13]; (nia afero) jam pene travivis ekstreme malfacilajn eksterajn cirkonstancojn kaj akrajn internajn krizojn [14]; farante al si mem akrajn riproĉojn Marta ; se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero [15]; la sinjoro akre atakos la pastrojn [16]; per nura menciado de faktoj oni ankaŭ povas naski tre akrajn disputojn [17].
3.
(io) Sagaca, subtila, penetranta: gasto havas akrajn okulojn PrV ; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino [18]; li posedis akran intelekton, kaj sciis tion [19]; li havas menson akran kiel la razilo akraj okuloj ; [li] observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj BdV .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §7.
2. Nove Hamry
3. Vikipedio, Steyr, 2014-05-14
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, V. Devjatnin: Arturo
5. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Infanoj, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
6. J. Modest: La peko de RosMonato
7. E. Privat: Karlo, Ĉap. 7ª
8. A. Doyle, trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, 1998
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
12. Monato, Roland Rotsaert: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure, 2005
13. Kronika katara konjunktivitoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
14. J. A. Vergara: Kvar kandidatoj sin prezentas, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
15. La Nova Testamento, De Jakobo 3:14
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
17. E. Lanti: Edukado — Agitado
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
19. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la vero aŭ La aŭtobiografio, Ĉap. 7a, Kelkaj spertoj
afrikanse:
skerp
albane:
mprehtë
amhare:
ሹል
angle:
sharp
arabe:
حاد
armene:
սուր
azerbajĝane:
kəskin
beloruse:
востры
bengale:
ধারালো
birme:
ထက်သော
bosne:
oštre
bretone:
1.a lemm 1.b lemm 2.a garv (avel, mouezh), flamm (liv) 2.b garv ~aj okuloj: daoulagad lemm.
ĉeĥe:
důrazný, ostrý, prudký
ĉine:
3. [hè]
dane:
skarp
estone:
terav
eŭske:
zorrotz
filipine:
matalim
france:
1.a aiguisé 1.b aigu, pointu 2.a vif, fort 2.b âpre, acerbe 3. perçant
galege:
sharp
germane:
1.a scharf, schneidend 1.b spitz 2.a scharf, heftig, intensiv, drückend 2.b scharf, heftig, arg 3. scharf
guĝarate:
તીવ્ર
haitie:
byen file
haŭse:
kaifi
hebree:
חַד
hinde:
तेज़
hispane:
1.a afilado, cortante 1.b agudo, puntiagudo 2.a agudo, fuerte, intenso 2.b severo, intenso, agudo 3. penetrante
igbe:
nkọ
irlande:
géar
islande:
skarpur
japane:
シャープ
jave:
cetha
jide:
שאַרף
jorube:
didasilẹ
kanare:
ಚೂಪಾದ
kartvele:
მკვეთრი
katalune:
acre 1.a tallant, esmolat 1.b punxant, agut 2.a brusc, violent 2.b dur, cru, agre 3. agut, penetrant
kazaĥe:
өткір
kimre:
miniog
kirgize:
курч
kmere:
ស្រួច
koree:
날카로운
korsike:
souffle
kose:
ezibukhali
kroate:
oštar
kurde:
tûj
latine:
acutum
latve:
ass
laŭe:
ແຫຼມ
litove:
aštrus
makedone:
остри
malagase:
maranitra
malaje:
tajam
malajalame:
കൂര്ത്ത
maorie:
koi
marate:
तीक्ष्ण
monge:
ntse
mongole:
хурц
nederlande:
scherp
nepale:
धारिलो
njanĝe:
lakuthwa
okcidentfrise:
skerp
panĝabe:
ਤਿੱਖੀ
paŝtue:
تيره
perse:
1.a تیز، بُرنده 1.b تیز، نوک‌تیز 2.a تند، زننده، شدید 2.b شدید، بی‌امان، توان‌فرسا، سخت 3. تیزبین، تیزهوش، تیزفهم، نافذ
pole:
ostry
portugale:
1.a afiado, cortante 1.b agudo, pontudo 2.a acre, picante 2.b ríspido 3. aguçado, penetrante
ruande:
ityaye
rumane:
acut
ruse:
1.a острый 1.b острый, остроконечный, заострённый 2.a резкий, острый 2.b резкий, жёсткий (перен.), острый 3. проницательный, зоркий, острый
samoe:
tipitipi
sinde:
تکي
sinhale:
තියුණු
skotgaele:
biorach
slovake:
ostrý, špicatý
slovene:
ostra
somale:
fiiqan
ŝone:
unopinza
sote:
bohale
sunde:
seukeut
svahile:
mkali
svede:
1.a vass 1.b skarp, spetsig 2.a vass, skarp
taĝike:
якбора
taje:
1.a คม 1.b แหลมคม 3. แหลมคม, เฉียบแหลม
tamile:
கூர்மையான
tatare:
үткен
telugue:
పదునైన
tibete:
རྣོ་པོ་
ukraine:
різке
urdue:
تیز
uzbeke:
o’tkir
vjetname:
sắc nét
zulue:
ebukhali

akraĵo

1.
Tranĉrando: per la akraĵo de la glavo [20]; mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun ĝi rapidege al la domo de la ministro [21]; (figure) akraĵoj de l' sorto VivZam .
2.
Akuta rando; eĝo: la akraĵoj de tegmentoj havas iafoje ornamitajn tegolojn; la guto da pluvo, kiel oni diras, […] kavigis la malmolaĵon, rondigis la akraĵon [22].
angle:
1. cutting egde, blade 2. peak, point
beloruse:
1. лязо 2. вастрыё
bretone:
1. barvenn (ul lavnenn), dremm (ul lavnenn)
ĉine:
2. 布边 [bùbiān], 布邊 [bùbiān]
france:
1. tranchant, fil (du rasoir) 2. arête
germane:
1. Schneide 2. Kante
hebree:
חוד
hispane:
1. filo (de cuchillo) 2. borde u orilla (esquina)
japane:
[やいば], かど, はし
katalune:
1. fulla (d'eina) 2. cavalló
perse:
1. تیغه، تیغ 2. لبه، نبش
pole:
2. ostra krawędź, sztorc
portugale:
1. corte, gume, fio 2. aresta
ruse:
1. лезвие 2. остриё

akrigi

(tr)
1.
Fari akra1, pli tranĉa: akrigi sian plugilon [23]; li akrigas sian glavon [24]; (figure) [ili] akrigis sian langon kiel glavon, direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn [25].
2.
(figure) Fari akra2, intensa: akrigi malfacilan situacion; sperto saĝon akrigasPrV ; lernado de Esperanto akrigas la komprenon de la gepatra lingvo; tiu deklaro pliakrigis la disputon.
angle:
sharpen
beloruse:
вастрыць, тачыць, мянціць (касу), правіць (брытву)
bretone:
lemmañ, begañ
ĉeĥe:
brousit, nabrousit, naostřit, ostřit, vybrousit, vyhrotit, zostřit, zpřísnit
ĉine:
1. 使敏銳 [shǐmǐnruì], 使敏锐 [shǐmǐnruì], 加边框 [jiābiānkuàng], 加邊框 [jiābiānkuàng] 2. 使尖銳化 [shǐjiānruìhuà], 使尖锐化 [shǐjiānruìhuà]
france:
aiguiser, affûter
germane:
schärfen, verschärfen, schleifen
hebree:
לְחַדֵד
hispane:
aguzar, afilar
japane:
とがらせる
katalune:
agusar, aguditzar, esmolar
perse:
تیز کردن
pole:
ostrzyć, brusić, zaostrzać
portugale:
aguçar, afiar, acerar
ruse:
заострять, заострить, точить
slovake:
brúsiť, naostriť
svede:
vässa
taje:
ทำให้คม, ลับ
ukraine:
гострити, нагострювати, загострювати, відточувати, мантачити (косу), правити (бритву)

akrigilo

Ŝtono aŭ ilo por akrigi klingojn: oni bezonas por tio nur ŝtonan akrigilon [26]; li prenis tranĉilegon, li ĝin akrigis sur longa akrigilo [27].
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
27. C. Perrault, trad. P. Sarpy: La malgranda Fingreto, en: Rakontoj pri feinoj, 1904
angle:
sharpener
beloruse:
вастрылка, тачыла
bretone:
higolenn, breolim, maen da lemmañ
ĉeĥe:
brousek, brus
ĉine:
[zhǐ], 硎 [xíng], 碬 [xiá]
france:
aiguisoir, fusil (à aiguiser), pierre à aiguiser
germane:
Schleifstein
hebree:
מחדד
hispane:
afilador, piedra de afilar
japane:
砥石 [といし]
katalune:
esmolador
perse:
تیزکن، ساو، فسان
pole:
osełka, brus, ostrzałka
portugale:
afiador, pedra de amolar
ruse:
точило
slovake:
brús
taje:
หินลับ

akrigisto

Homo, kiu profesie akrigas klingojn, tranĉilojn...: li renkontis akrigiston, kiu kantis turnante sian ilon [28]; ili trovis antaŭ la mastra domo ĉaron de tondilakrigisto [29].
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
29. T. Storm, trad. A. Bader: Imenlago, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
ĉeĥe:
brusič
france:
rémouleur
germane:
Messerschleifer
hispane:
afilador
pole:
ostrzyciel, bruśnik, szlifierz
slovake:
brusič

akriĝi

(ntr)
Iĝi akra, tranĉema, intensa: fero akriĝas per fero [30]; la ekonomia krizo pliakriĝis; la apetito akriĝados dum la manĝado.
france:
s'aiguiser
hebree:
לְחַדֵד
hispane:
agudizarse, intensificarse
japane:
鋭くなる [するどくなる]
pole:
zaostrzyć się
ukraine:
загострюватися

forakrigi

Forigi akrigante: forakrigi la breĉetojn de […] glavo [31].
germane:
abschleifen, wegschleifen
hispane:
limar
ruse:
сточить
ukraine:
сточувати

*malakra

Malhavanta akrecon sufiĉan por tranĉi aŭ piki: la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon [32]; la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon FK ; sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis [33].
ĉeĥe:
tupý
ĉine:
不利 [bùlì], 不尖 [bùjiān]
france:
émoussé
germane:
stumpf
hispane:
desafilado, embotado, mellado
pole:
tępy, głuchy (dźwięk)
ruse:
тупой
slovake:
tupý
taje:
ทื่อ, ไม่คม
ukraine:
тупий

malakrigi

(tr)
Igi malakra, obtuzigi: per tio ĉi vi neniam malakrigos la sagojn de la doloro [34]; vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton Hamlet .
ĉeĥe:
otupit, ztupit
ĉine:
中化 [zhōnghuà]
france:
émousser
germane:
abstumpfen
hispane:
desafilar, embotar, mellar, enromar
pole:
tępić, stępić
slovake:
zatupiť
taje:
ทำให้ทื่อ, ทำให้ไม่คม
ukraine:
тупити, затуплювати, затупляти

malakriĝi

(ntr)
Iĝi malakra, perdi sian akrecon: malakriĝis la hakilo [35]; Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis [36].
france:
s'émousser
germane:
stumpf werden
hispane:
desafilarse, mellarse
pole:
stępić się
ukraine:
затуплюватися, затуплятися

administraj notoj

~iĝi: Mankas dua fontindiko.
for~igi: Mankas dua fontindiko.