*ŝtal/o

*ŝtalo

1.
Metalo tre malmola, kvankam fleksebla, alojo de fero kun iom da karbono (sub 2%) kaj eventuale aliaj aldonoj: ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla [1]; la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis [2]; li prenis akran ponardon el babilona ŝtalo [3]; damaska karabelo, fama speco de sabroj el vejn-stria ŝtalo, faritaj en la malgrand-azia urbo Damasko [4]; li ne ŝatas glavoŝtalon, ⫽ almenaŭ ne por propra uz' [5]; brila korod-imuna ŝtalo [6].
2.
(figure) Objekto el tiu materialo, precipe armilo: kiam li elŝiris la fiŝtalon, jen kiel sango de Cezaro sekvis [7]; aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis, […] super kapon levante la ŝtalon [8]; Li falas fine apud fidela ĉevalo, ⫽ Kiu por li la tombon fosas per huf-ŝtalo [9].
afrikanse:
staal
albane:
çeliku
amhare:
ብረት
angle:
steel
arabe:
الصلب
armene:
պողպատ
azerbajĝane:
polad
beloruse:
сталь
bengale:
ইস্পাত
birme:
သံမဏိ
bosne:
čelika
bulgare:
стомана
dane:
stål
estone:
teras
filipine:
asero
france:
acier
galege:
aceiro
germane:
Stahl
greke:
ατσάλι, χάλυβας
guĝarate:
સ્ટીલ
haitie:
asye
haŭse:
karfe
hinde:
स्टील
hispane:
acero
hungare:
acél
igbe:
nchara
indonezie:
baja
irlande:
cruach
islande:
stál
itale:
acciaio
japane:
スチール
jave:
baja
jide:
שטאָל
jorube:
irin
kanare:
ಉಕ್ಕಿನ
kartvele:
ფოლადის
kazaĥe:
болат
kimre:
dur
kirgize:
болот
kmere:
ដែកថែប
koree:
스틸
korsike:
acciaio
kose:
intsimbi
kroate:
čelik
kurde:
pola
latine:
ferrum
latve:
tērauds
laŭe:
ເຫຼັກ
litove:
plieno
makedone:
челик
malagase:
vy
malaje:
keluli
malajalame:
ഉരുക്ക്
malte:
azzar
maorie:
maitai
marate:
स्टील
monge:
cov hlau
mongole:
ган
nederlande:
staal
nepale:
स्टील
njanĝe:
chitsulo
okcidentfrise:
stiel
panĝabe:
ਸਟੀਲ
paŝtue:
فولادو
perse:
فولاد
pole:
stal
portugale:
aço
ruande:
ibyuma
ruse:
сталь
samoe:
sila
sinde:
اسٽيل
sinhale:
වානේ
skotgaele:
stàilinn
slovene:
jeklo
somale:
birta
ŝone:
simbi
sote:
tšepe
sunde:
waja
svahile:
chuma
svede:
stål
taĝike:
пӯлоди
taje:
เหล็ก
tamile:
உருக்கு
tatare:
корыч
telugue:
స్టీల్
turke:
çelik
ukraine:
сталь
urdue:
سٹیل
uzbeke:
po’lat
vjetname:
thép
zulue:
zensimbi

ŝtala

1.
El ŝtalo: Sargon levis sian ŝtalan glavon, ekbatis [10]; [ŝi] prenis el la komodo ledan zonon kun ŝtala buko [11]; ŝtalaj trikiloj brilis en la radioj de la suno, kvazaŭ fajreroj [12]; pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj Marta ; tiun angulon okupis ŝtala ŝnurego, kiu estis la kondukanta fadeno de fulmŝirmilo starigita sur tiu turo [13].
2.
Ŝtalkolora: ŝtalaj okuloj; ŝtala strio sur la malluma ĉielo Metrop .
3.
(figure) Malmola, necedema kiel ŝtalo: Viktoro havis ŝtalajn muskolojn [14]; ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon [15]; ŝi faras rondon post la rondo, tute ne laciĝante, ĉiam kun la sama elasta ŝtala figuro Metrop ; por fariĝi policano, necesas havi ŝtalajn nervojn [16].
angle:
steel
beloruse:
сталёвы
france:
d'acier
germane:
stählern
hungare:
acél-, acélos, acélkemény
itale:
di acciaio
japane:
鋼鉄製の [こうてつせいの], 鋼鉄の [こうてつの], はがね色の [はがねいろの], 鋼青色の [はがねあおいろの], 鋼のような [はがねのような], 強靱な [きょうじんな], 非情な [ひじょうな]
nederlande:
stalen
perse:
فولادی، فولادین، پولادین
pole:
1. stalowy 3. żelazny
ruse:
стальной
ukraine:
сталевий, стальний, крицевий, залізний

administraj notoj