1mineral/o
mineralo
- Ĉiaspeca neorganika substanco, kiu estas nek besta nek vegetaĵa: Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa FK ; geologoj de la Akademio de Naturaj Sciencoj publikigis sian esploran raporton pri mineraloj [1]; la mineraloj estas bazo por la disvolvo de la nacia ekonomio kaj […] en ia senco, ilia kvanto kaj kvalito rekte influas la ŝtatan sekurecon [2]; vegetara manĝo kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj [3]; laŭ geologa ĵargono, malhelaj mineraloj, aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj [4]; formacioj de marmoro kaj pluraj mineraloj, inter kiuj la rara mineralo aragonito [5]; la unua mineralo ekspluatita en la lando estis bitumo [6]; la nova instalaĵo baziĝas sur novspeca patentita metodo: biomaso estas varmigata per peza mineraloleo ĝis 420 celsiaj gradoj por produkti gasojlon kun 20-procenta biogena parto [7]; li estis konata ankaŭ kiel pasia kolektanto de mineraloj, fungoj kaj kreskaĵoj [8].
1.
Monato, MU Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
2. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
4. Monato, last: Ora febro en Litovio
5. Monato, Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime
6. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
7. Monato, Evgeni Georgiev: Gasojlo el lignaj defalaĵoj
8. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio
2. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
4. Monato, last: Ora febro en Litovio
5. Monato, Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime
6. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
7. Monato, Evgeni Georgiev: Gasojlo el lignaj defalaĵoj
8. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio
- angle:
- mineral
- beloruse:
- мінэрал
- bulgare:
- минерал
- ĉeĥe:
- minerál, nerost
- ĉine:
- 矿物 [kuàngwù], 礦物 [kuàngwù], 礞 [méng]
- france:
- minéral (subst.)
- germane:
- Mineral
- hispane:
- mineral
- hungare:
- ásvány
- japane:
- 鉱物 [こうぶつ], 無機物 [むきぶつ], ミネラル
- katalune:
- mineral
- nederlande:
- mineraal
- perse:
- کانی
- pole:
- minerał
- portugale:
- mineral (subst.)
- rumane:
- mineral
- ruse:
- минерал
- slovake:
- hornina, nerast
- ukraine:
- мінерал, копалина