*marmor/o

*marmoro

MIN Malmola polurebla kalkoŝtono, ofte enhavanta kolorajn vejnojn, uzata en konstruado kaj skulptarto: arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro [1]; statuo, kiu prezentis tre belan knabon […] farita el blanka klara marmoro [2]; la konstruita el marmoro katedra preĝejo de Florenco [3]; ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon [4]; la tuta kastelo estis el polurita marmoro kun alabastraj figuroj kaj oraj ornamaĵoj [5]; ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita Marta .
angle:
marble
beloruse:
мармур
bretone:
marmor
bulgare:
мрамор
ĉeĥe:
mramor
ĉine:
大理石 [dàlǐshí], 玻璃球 [bōliqiú], 云石 [yúnshí], 雲石 [yúnshí], 大理岩 [dàlǐyán]
france:
marbre
germane:
Marmor
hungare:
márvány
japane:
大理石 [だいりせき]
katalune:
marbre
nederlande:
marmer
perse:
مرمر
pole:
marmur
portugale:
mármore
ruse:
мрамор
slovake:
mramor
svede:
marmor
ukraine:
мармур

administraj notoj