*sabl/o

*sablo

Minerala, diversspeca, pli malpli delikata polvo, formita de diseriĝo de ŝtonoj, precipe de kvarco: la sablo sur la bordo de la maro [1]; delikata blanka sablo [2]; se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo [3]; viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo (kp statuego kun piedoj el argilo) [4]; (figure) la entrepreno ree perdiĝis sen rezultato […] ĝi nome estis konstruita sur sablo [5]; en la dezerto […] vi trafos en sablan trombon [6]; la dunoj […] staris kvazaŭ […] rigidiĝintaj ondoj el sablo [7]; sur la sablorifo staris ŝiprompitaĵo, la maro ĝin kovris [8]; forrasti la sablon antaŭ la pordo [9]; (figure) ĵeti sablon en la okulojn (blindigi) de la iluziita homaro; li eĉ el sablo vipojn tordas PrV . VD:gruzo, polvo, roko
afrikanse:
sand
albane:
rërë
amhare:
አሸዋ
angle:
sand
arabe:
رمل
armene:
ավազ
azerbajĝane:
qum
beloruse:
пясок
bengale:
বালি
birme:
သဲ
bosne:
pijesak
bulgare:
пясък
ĉeĥe:
písek
dane:
sandet
estone:
liiv
eŭske:
harea
filipine:
ng buhangin
france:
sable
galege:
area
germane:
Sand konstruita sur ~o: auf Sand gebaut.
guĝarate:
રેતી
haitie:
sab
haŭse:
yashi
hebree:
חול
hinde:
रेत
hispane:
arena
hungare:
homok
igbe:
aja
indonezie:
pasir
irlande:
gaineamh
islande:
sandur
itale:
sabbia
japane:
[すな]
jave:
wedhi
jide:
זאַמד
jorube:
iyanrin
kanare:
ಮರಳು
kartvele:
ქვიშის
kazaĥe:
құм
kimre:
tywod
kirgize:
кум
kmere:
ការបូមខ្សាច់
koree:
모래
korsike:
sabbia
kose:
isanti
kroate:
pijesak
kurde:
qûm
latine:
arenam
latve:
smiltis
laŭe:
ຊາຍ
litove:
smėlio
makedone:
песок
malagase:
fasika
malaje:
pasir
malajalame:
മണല്
malte:
ramel
maorie:
onepu
marate:
वाळू
monge:
xuab zeb
mongole:
элс,
nederlande:
zand
nepale:
बालुवा
njanĝe:
mchenga
okcidentfrise:
sân
panĝabe:
ਰੇਤ
paŝtue:
شګه
pole:
piasek, piach
portugale:
areia
ruande:
umucanga
ruse:
песок
samoe:
oneone
sinde:
واريء
sinhale:
වැලි
skotgaele:
gainmheach
slovake:
piesok
slovene:
pesek
somale:
ciid
ŝone:
jecha
sote:
lehlabathe
sunde:
keusik
svahile:
mchanga
svede:
sand
taĝike:
рег
taje:
ทราย
tamile:
மணல்
tatare:
ком
telugue:
ఇసుక
tibete:
བྱེ་མ་
turke:
kum
ukraine:
пісок
urdue:
ریت
uzbeke:
qum
vjetname:
cát
zulue:
isihlabathi

sabli

(tr)
Surŝuti per sablo: sablita vojeto [10].
10. August Strindberg: La konscienco riproĉas
beloruse:
пасыпаць пяском
ĉeĥe:
pokrýt pískem, posypat pískem
france:
sabler
germane:
besanden, mit Sand bestreuen
hispane:
enterrar
hungare:
homokkal szór
itale:
sabbiare
japane:
砂をまく [すなをまく], 砂で覆う [すなでおおう]
nederlande:
met zand bestrooien
pole:
sypać piasek, zapiaszczać
ruse:
посыпать песком
slovake:
pieskovať, posypať, vysypať pieskom
svede:
sanda
turke:
kumlamak
ukraine:
посипати піском

*sablaĵo [11]

Sabla malprofundaĵo en rivero aŭ maro, malfaciliganta aŭ endanĝeriganta la navigadon: ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj [12]; ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon [13].
angle:
sandbank
beloruse:
банка, пяшчаная мель
france:
banc de sable
germane:
Sandbank
japane:
砂州 [さす]
pole:
mielizna, ławica
ukraine:
піщана мілина

*sablero [14]

Grajno de sablo: sablero enfalis en mian okulon [15]; pecetoj […] ne pli grandaj ol sablero [16]; la malgrandaj sableroj brulvundis kvazaŭ fajreroj [17]; la centrifuga forto koncentras sablerojn pli pezajn ol kvarco en unu lokon [18].
angle:
grain of sand
beloruse:
пяшчынка
france:
grain de sable
germane:
Sandkorn
japane:
砂粒 [すなつぶ]
pole:
ziarnko piasku
ukraine:
піщина

sabloŝtono

MIN
Speco de roka ŝtono, konsistanta el silikaj grajnetoj aglomeritaj en kalkecan aŭ silikecan mason: kvarca sabloŝtono je 90 % konsistas el kvarco; la eksteraj muroj de ĉi tiuj konstruaĵoj el griza sabloŝtono de la malsupro ĝis la tegmento estis kovritaj per skulptaĵoj [19]; la altaj rokoj ĉirkaŭ la rivero konsistas el ruĝaj sabloŝtonoj, verdecaj argilaj grundoj kaj helaj kalkŝtonoj [20]. VD:grejso
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉap. 6a.
20. Georgi Mihalkov: Pitoreska lokoMonato
angle:
sandstone
beloruse:
пяшчанік
france:
grès (roche)
germane:
Sandstein
hebree:
אבן חול
hungare:
homokkő
itale:
arenaria
japane:
砂岩 [さがん]
nederlande:
zandsteen zandsteen
pole:
piaskowiec
portugale:
grés (rocha), arenito
ruse:
песчаник
turke:
kumtaşı
ukraine:
пісковик, піщаник

*sablujo

Ĉia ujo por enteni sablon, ekz-e por malglitigi vojojn en vintro, aŭ:
a)
(arkaismo) uzatan por sekigi inkan skribaĵon: mia sablilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [21].
b)
Sabloludejo: la sablujo troviĝas tuj ekster la kuireja fenestro [22].
beloruse:
пясочніца, пясочня
germane:
1.a Sandfässchen Sandkiste
japane:
砂場 [すなば], 砂箱 [すなはこ], 砂入れ [すなはいれ]
pole:
piaskownica
ukraine:
пісочниця

sabloludejo, sablokesto HejmVort

SPO Sablujo, en kiu infanoj povas ludi fosante truojn, kreante sablokastelojn, ktp: tiu sablo, kiu jam estis en la sablokestoj, ne havis la grandecon, kiun EU-direktivo preskribis [23]; kiel infanoj en sablokesto, kiuj nepre volas havi la saman muldilon, per kiu ludas najbara infano [24]; ludantaj infanoj en sabloludejo, kiuj ploras, kiam iu de tempo al tempo detruas ilian malbone konstruitan dometon el sablo [25].
23. Monato, Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
24. Monato, Stefan Maul: EU-malsano, 2007
25. Petro: Arĥivo de Vikipedia babilejo , Vikipedio, ĉ. Propono
beloruse:
пясочніца, пясочня
ĉeĥe:
pískoviště
germane:
Sandkasten
itale:
sabbionaia
japane:
砂箱 [すなはこ]
pole:
piaskownica
ruse:
песочница
slovake:
pieskovisko
ukraine:
ящик для піску

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.