3rok/o

roko

1.
Granda ŝtono nature firme fiksita en iu loko: tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko [1]; ŝi sidis sur roko antaŭ granda kaverno [2]; ĉirkaŭhakitaj pecegoj da granito, ĉiu el ili estas peco da roko [3]; sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion [4]; tie staras rokoj, kies strangajn formojn donis la ventoj kaj tajdoj [5]; multaj devis foriri al la montaro, kie inter altaj rokoj ili ĝisvivis la 17an jarcenton, miksiĝinte kun la indiĝena loĝantaro [6]; (figure) konstrui sur roko (fari ion solidan, fortikan) [7].
2.
(evitinde) GEOL Rokaĵo2: la akvo malfortigas la rokojn kaj faciligas ilian diseriĝon [8].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. La Nova Testamento, Mateo 16:18
5. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
6. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
7. La Nova Testamento, Mateo 7:24
8. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
afrikanse:
rock
albane:
shkëmb
amhare:
ዐለት
angle:
rock
arabe:
صخرة
armene:
ժայռ
beloruse:
скала
bengale:
শিলা
birme:
ကျောက်လုံးကြီး
bulgare:
скала
ĉeĥe:
rock, rocková hudba
dane:
sten
france:
roc, rocher
galege:
rocha
germane:
1. Fels
guĝarate:
રોક
haitie:
wòch
hebree:
אבנים
hinde:
रॉक
hispane:
roca
hungare:
szikla
igbe:
nkume
irlande:
carraig
islande:
rokk
japane:
[いわ]
jave:
watu
jide:
שטיין
jorube:
apata
kanare:
ರಾಕ್
kartvele:
როკი
kimre:
graig
kirgize:
аска
kmere:
រ៉ុក
koree:
바위
korsike:
scogliu
kose:
iliwa
kroate:
stijena
kurde:
teht
latine:
petræ
latve:
klinšu
laŭe:
ຫີນ
litove:
rokas
makedone:
рок
malagase:
vato
malaje:
batuan
malajalame:
പാറ
malte:
blat
maorie:
toka
marate:
रॉक
monge:
pob zeb
mongole:
чулуулгийн
nederlande:
rots
nepale:
चट्टान
njanĝe:
thanthwe
okcidentfrise:
rots
panĝabe:
ਚੱਟਾਨ
paŝtue:
ګټ
pole:
skała
portugale:
rocha, pedra
ruande:
urutare
ruse:
1. скала
samoe:
papa
sinde:
پٿريلي
sinhale:
ගල්
skotgaele:
creag
slovake:
rocková hudba
slovene:
skala
somale:
dhagax weyn
ŝone:
ibwe
sote:
lefika
sunde:
batu
svahile:
mwamba
taĝike:
шах
taje:
หิน
tamile:
ராக்
tatare:
кыя
telugue:
రాక్
tibete:
རྡོ་
ukraine:
рок
urdue:
راک
uzbeke:
qoya
vjetname:
đá
zulue:
idwala

roka

El rokoj: vi vidas tie la rokan muregon kaj la grandan kavernon [9]; la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro [10]; en roka golf’ la ŝipon ili kaŝis Ifigenio ; [la] kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo [11].
angle:
rock, rocky
germane:
felsig
japane:
岩の [いわの], 岩石からなる [がんせきからなる], 岩に覆われた [いわにおおわれた]
pole:
skalisty, skalny
ukraine:
скелястий, кострубатий

rokaĵo

1.
Aranĝo el naturaj aŭ cementaj ŝtonpecoj: el la arbaro de la mezmontaro punktece riveliĝas ĉiuformaj rokaĵoj, kreitaj el la erozio de sabloŝtonaj tavoloj [12].
2.
GEOL Natura amaso da mineraloj, pli aŭ malpli homogena, kiu formas apartan korpon en la terkrusto: la terecaj planedoj konsistas el rokaĵoj; rokaĵo konsistanta el ŝtonetoj aglomeritaj en cimento [13]; la tri ĉefaj grupoj estas: 1 magmo-devenaj rokaĵoj (magmorokaĵoj aŭ magmaĵoj), 2 sedimentad-devenaj rokaĵoj (sedimentoj, sediment-rokaĵoj), 3 metamorfozo-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj) [14]; bazalto estas vulkana, plej ofte nigra rokaĵo, kiu konsistas el mikso el fer- kaj magnezi-silikato, oliveno, pirokseno kaj plagioklazo [15].
Rim.:Rokaĵo estas registrita en la 3ª Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj troveblas ekz. en Boirac (1909). Aliflanke, Sugimura (1958) aplikas por la nocio la plursencan vorton roko […] Jen estas konstatebla forta influo de la angla, franca, hispana k.a. lingvoj, kiuj ne kapablas termine distingi Felsen disde Gestein. La ĝenan ambiguecon de la fr: roche kaj en: rock klare perceptis Gérard […] kaj inventis la malbonŝancan terminon petro“. [16].
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Palatinata rokolando
13. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!
14. E. Dudich: Ĉu vi konas la Teron?, Budapeŝto: SEC de UEA, 1983, p. 50
15. Vikipedio, Bazalto
16. Josef Kavka: Terminologia komunikado inter geologoj-esperantistoj, Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press. P. 92–93.
angle:
rock (material), rock formation, outcropping
ĉeĥe:
2. hornina
germane:
1. Felsformation 2. Gestein
japane:
ロカイユ
pole:
skalniak
ruse:
1. альпийская горка, рокарий, искусственная скала 2. горная порода
ukraine:
валун, брила, уламок скелі, геол. скельна порода, альпінарій

administraj notoj