2alĥemi/o, 8alkemi/o
alĥemio,
alkemio
↝ 
- Okulta scienco, kiu per ĥemiaj procedoj kaj magiaj formuloj serĉis la ŝtonon de la saĝuloj kaj aliajn ĥimerojn: la domo de Faŭst: kelkaj ĝiaj posedintoj okupis sin pri la natursciencoj kaj laŭ la tiutempa modo pri alĥemio [1]; la moderna kemio estas plievoluigo el la tiama alkemio [2].
1.
Vikipedio, Domo de Faŭst
2. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
2. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
- angle:
- alchemy
- beloruse:
- альхімія
- france:
- alchimie
- germane:
- Alchemie, Alchimie, Goldmacherkunst
- hispane:
- alquimia
- nederlande:
- alchemie, alchimie
- pole:
- alchemia
- portugale:
- alquimia
- ruse:
- алхимия
- slovake:
- alchýmia
alĥemiisto, alkemiisto
- Persono kiu praktikas alĥemion: kiel la mezepokaj alĥemiistoj, li provis produkti oron el sablo [3]; la alkemiistoj sensukcese strebis al la produktado de oro el malmultekostaj materialoj [4].
3.
Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala,
homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj
4. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
4. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
- angle:
- alchemist
- beloruse:
- альхімік
- france:
- alchimiste
- germane:
- Alchimist
- hispane:
- alquimista
- nederlande:
- alchemist, alchimist
- pole:
- alchemik
- portugale:
- alquimista
- ruse:
- алхимик
- slovake:
- alchymista