9kod/o PV

9kodo

1.
SCI Sistemo de signoj aŭ signaloj por prezenti mesaĝojn aŭ ordonojn: MAR internacia marista signalkodo; krei specon de kodo, kiun nur ili ambaŭ povis kompreni [1]; BIO en 1998 estis deĉifrita la gena kodo de tuberkulozaj mikobakterioj [2]; QR-kodo estas du-dimensia kodo origine uzata en la japana aŭtomobilindustrio [3]; KOMP sepbita kodo; [li] klarigas, kio estas signokodoj, Askio, kodpaĝoj […] kaj donas praktikajn konsilojn, kiel uzi Unikodon [4]. SUB:alfabeto, ĉifro, signaro
2.
Grupo da signoj, identiganta ion laŭ iu kodo1: komizoj portos porteblajn skanilojn por legi strikodon, kiuj poste interŝanĝos informojn kun la poŝtelefono de la butikumanto pere de sekura kodo [5]; strekkodo KompLeks ; International Standard Book Number ISBN-kodo de libro; ESP UEA-kodo de samideano; serurkodo; enmeti rajtigan kodon, kiun oni ricevas per karto antaŭe aĉetita [6]; iom post iom la subskribon anstataŭas persona kodo [7]; el la plurcentoj da artefaritaj planlingvoj nur kvin havas duliteran kodon en la internacia ISO-normaro [8]. VD:marko, numero, signaturo
3.
KOMP Programo en maŝina lingvo: libere havebla fontkodo [...] eble malpli frape interesas neprogramistajn uzantojn [9].
HOM:kodo (kodekso)
Rim.: La vorto „kodo“ estas uzata kaj por la koda sistemo, kaj por la kodita mesaĝo aŭ programo, kaj por apartaj elementoj de la koda sistemo („la kodo de litero“ ktp); iam tio estas ĝena, kaj imitante la anglan iuj diras „kodigo“ por la kodosistemo; tio estas evitinda, ĉar „kodigo“ havas alian sencon.
1. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
2. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
3. Monato, QR-kodo, 2012
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
5. Monato, Lenio Marobin: Monujoj, adiaŭ!, 2013
6. Monato, Alberto García Fumero: Vifio - ankoraŭ defio, 2015
7. Monato, Roland Rotsaert: SEPA: la fina fazo de la enkonduko de eŭro, 2006
8. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
9. Monato, Franck Arnaud: Mikrosofto ektimas Linukson, 2004
angle:
code, encryption
beloruse:
код, кадоўка
ĉine:
2. 加密 [jiāmì] 3. 代码 [dàimǎ]
france:
1. code (système de signes), alphabet (système de signes) , codage (manière de coder), encodage (manière de coder) internacia marista signal~o: code international de signaux. gena ~o: code génétique. 2. code (signes d'identification), identifiant strek~o: code-barres. International Standard Book Number ISBN-~o: code ISBN. 3. code (programme)
germane:
1. System, Alphabet, Kode, Code 2. Kennung, Geheimtext, Kode, Code 3. Text, Kode, Code
hispane:
1. código (sistema de signos), alfabeto (sistema de signos) , codificación (manera de codificar) internacia marista signal~o: código internacional de señales marítimas. gena ~o: código genético. 2. código (señal de identificación), identificación strek~o: código de barras. International Standard Book Number ISBN-~o: código ISBN. serur~o: clave. 3. código fuente (programa)
hungare:
internacia marista signal~o: nemzetközi jelkódex. gena ~o: genetikai kód. strek~o: vonalkód. International Standard Book Number ISBN-~o: ISBN-kód. serur~o: zárkód.
japane:
法典 [ほうてん], 符号 [ふごう], 暗号 [あんごう], コード
nederlande:
1. code gena ~o: genetische code. 2. code strek~o: streepjescode. International Standard Book Number ISBN-~o: ISBN-code. serur~o: cijfercode, lettercode. 3. code
pole:
1. kod, kodowanie internacia marista signal~o: kod sygnałowy. gena ~o: kod genetyczny. 2. kod, identyfikator, numer 3. kod programu
portugale:
código
ruse:
1. код, кодировка 2. код 3. код
ukraine:
кодекс

9kodi PIV1

(tr)
Prezenti per kodo1: kodita mesaĝo; askie kodita ĉeno; kodado; niaj genoj, koditaj per blokoj da DNA […] sin trovas ene de ĉiu ĉelo de nia korpo [10]; oni volas disponigi kaj skanaĵon, bitbildon de la presita paĝo, kiu estas fidinda kopio de la originalo, kaj tekston konsistantan el koditaj signoj, kiu taŭgas almenaŭ por serĉado, eĉ se ĝi enhavas multajn erarojn [11]. SUB:ĉifri
angle:
code, encode, encrypt
ĉine:
編碼 [biānmǎ]
france:
coder, encoder ~ado: codage (action), encodage (action).
germane:
kodieren, verschlüsseln
hispane:
codificar ~ado: codificación.
hungare:
kódol ~ado: kódolás.
japane:
符号化する [ふごうかする], エンコードする, 暗号化する [あんごうかする]
nederlande:
coderen
pole:
kodować, zakodowywać
ruse:
кодировать

9kodaĵo

SCI Grupo da signoj, prezentanta koditan informon: En serĉesprimoj vi povas uzi diversajn specialajn kodaĵojn [12].
angle:
code, encoded message
japane:
コード, 符号 [ふごう]
pole:
zakodowana wiadomość
ruse:
код

kodero

SCIPIV2
En kodo1, ĉeno da signoj el kodanta alfabeto (ekz-e punktoj kaj strekoj en Morsa kodo, bitoj en komputilo) prezentanta signon el kodata alfabeto (ekz-e literon, signon interpunkcian ktp): dum jaroj kodoj kun nur 256 koderoj — do koderoj de 0 ĝis 255 — estis kutimaj [13]; la Morsa kodo baziĝas sur la anglaj literoftecoj, pro tio la plej mallongdaŭra kodero — unusola punkto — estas uzata por la ege ofta litero E [14]. SUB:signonumero
Rim.: „Kodero“ estas iom misgvida, ĉar la sufikso -er kutime indikas la plej simplan, atoman komponenton. Tial rilate al la Morsa kodo ĝi devus esti punkto aŭ streko, kaj rilate al komputiloj, biton 0 aŭ 1; dum fakte temas pri kombino da tiaj eroj: 'A' = ".-" = '1000001'. [Sergio Pokrovskij]
angle:
code element, code point
ĉeĥe:
jednotlivý znak kódu
france:
élément de code, mot-code, codet
germane:
Zeichen, Codepoint
hispane:
elemento de código
hungare:
kódelem, kódszó
nederlande:
codewoord
pole:
element kodu
ruse:
кодовая комбинация, кодон
slovake:
jednotlivý znak kódu
ukraine:
частина коду, кодон, триплет

kodigi

Esprimi per kodo: kodigi pensmanierojn en Esperanto estas multe pli facile ol en etnaj lingvoj [15].
HOM:kodigi (leĝon)
angle:
codify
ĉeĥe:
kodifikovat, nechat zakódovat
france:
codifier
germane:
kodifizieren
hispane:
cifrar, codificar
hungare:
törvénybe foglal, kodifikál
japane:
法典にまとめる [ほうてんにまとめる], 電信符号にする [でんしんふごうにする]
nederlande:
codificeren
pole:
kodyfikować
ruse:
кодифицировать
slovake:
kodifikovať
ukraine:
кодифікувати, кодувати

9malkodi PIV1

(tr)
Analizi koditaĵon por ĝin kompreni aŭ malĉifri: sciencistoj de la universitato de Vieno malkodis la „sekretan lingvon” de elefantoj [16].
16. Monato, Evgeni Georgiev: Elefanta komunikado malkodita, 2013
angle:
decode, decipher, decrypt
ĉine:
解讀 [jiědú], 破譯 [pòyì], 解码 [jiěmǎ]
france:
décoder
germane:
entkodieren, entschlüsseln
hispane:
descifrar
hungare:
dekódol, kódot megfejt
japane:
複号する [ふくごうする], デコードする, 解読する [かいどくする]
nederlande:
decoderen
pole:
odkodowywać, rozkodowywać
ruse:
раскодировать , декодировать
ukraine:
розкодовувати, розшифровувати

kodoprezento

KOMPKompLeks
Maniero plukodi datumon, koditan per iu kodo, uzante alian kodon, konvenan por datumtransmeto aŭ alia celo. Rezulte la datumo estas kodita per kompono de kodoj: por transmeti aŭ konservi tekstojn koditajn en Unikodo oni plej ofte uzas la kodoprezenton UTF-8; jen kiel aspektas „Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde“ en la 64-uma kodoprezento: RcSlb8WdYW7EnW8gxIlpdcS1YcWtZGU= [17]; la egalsigna askiigo estas do per-askia kodoprezento de 8-bitaj kodoj [18].
Rim.: Oni nepre ne diru „kodigo“ tiusence, ĉar tia naiva paŭsado de la angla termino ne donas la bezonatan sencon en Esperanto...
angle:
encoding
ĉeĥe:
zakódování
france:
codage (manière de coder), encodage (manière de coder)
hispane:
codificación
hungare:
kódolás(mód)
nederlande:
codering
pole:
reprezentacja kodowa, kodowanie
ruse:
кодировка
slovake:
zakódovanie

kodrompisto

KOMP Iu, kiu misuzas malfortaĵojn de komputila kodo, por ŝteli informojn, monon, damaĝi enhavon de komputiloj, aparatojn k.s.: aresto de rusa kodrompisto suspektata pri komputilaj atakoj kontraŭ usonaj retejoj [19].
angle:
codebreaker, hacker cracker
ĉine:
黑客 [hēikè], 駭客 [hàikè]
france:
cracker, hacker, pirate (informatique)
germane:
Kodebrecher, Codebrecher, Hacker, Cracker
hispane:
cracker, hacker, pirata (informático)
hungare:
kódfeltörő, cracker, krekker, számítógépes kalóz
japane:
クラッカー
nederlande:
kraker
pole:
haker
ruse:
взломщик (компьютерный)

morsa kodo, morskodo

TEL Kodo, en kiu la signoj estas prezentataj per diversaj kaj diverslongaj kombinaĵoj de nur du bazaj signoj, ekz-e punkto kaj streko, longa kaj mallonga ekbriloj ks.: la informo atingis Aŭstralion telegrafe per la morsa kodo el Britio [20]. VD:Morso
angle:
morse code
ĉine:
摩斯密码 [Mósīmìmǎ], 摩斯电码 [Mósīdiànmǎ], 摩尔斯电码 [Móěrsīdiànmǎ], 莫尔斯电码 [Mòěrsīdiànmǎ], 摩斯电码 [mósīdiànmǎ]
france:
code Morse, morse (code)
germane:
Morsecode
hispane:
código morse
hungare:
morzeábécé
japane:
モールス符号 [モールスふごう]
nederlande:
morsealfabet
pole:
alfabet Morse'a
ruse:
азбука Морзе, морзянка

poŝtkodo, poŝtokodo

POSX Literoj aŭ ciferoj sisteme aranĝitaj por indiki sur poŝtaĵoj la adresan areon: oni tute ŝanĝis la sistemon de poŝtkodoj en germanujo je la 1a de ĉi tiu monato [21].
21. G. W. Partlow: Germanaj poŝtkodoj, soc.culture.esperanto, 1993-07-19
angle:
postal code, zip code
ĉine:
邮政编码 [yóuzhèngbiānmǎ], 邮编 [yóubiān], 邮递区号 [yóudìqūhào]
france:
code postal
germane:
Postleitzahl, PLZ
hispane:
código postal
hungare:
(postai) irányítószám
nederlande:
postcode
pole:
kod pocztowy
svede:
postkod

telefonkodo

TEL Telefona antaŭkodо por indiki la telefonan reton de certa lando аŭ urbo: telefona landokodo estas telefona antaŭkodo por indiki la telefonan reton de certa lando, tiuj kodoj kutime komenciĝas per du nuloj („00“), en pluraj telefonoj nun eblas uzi specialan signon por tiuj du nuloj — pluson („+“) ‐ kiu esence estas tute la sama [22].
angle:
calling code
bulgare:
код
germane:
Vorwahl
hispane:
prefijo (telefónico)
nederlande:
kengetal (telefoon)
pole:
numer kierunkowy

strikodo

TEK Kodo prezentanta literojn per strioj pli aŭ malpli dikaj, diverse interspacigataj, legata per kamerao kaj aparatoj: ... strikodoj presitaj sur ĉiu varo vendita en la butikoj [23].
23. -: semajnfino en Aylesford, EAB Update, 2008-01 ĝis 03
angle:
barcode
beloruse:
штрых-код
ĉeĥe:
čárkový kód
ĉine:
条形码 [tiáoxíngmǎ], 条码 [tiáomǎ]
france:
code-barre
germane:
Strichcode
hispane:
código de barras
nederlande:
streepjescode
pole:
kod paskowy
slovake:
čiarový kód
ukraine:
штрихкод (на етикетках товарів і т.п.)

administraj notoj

pri ~ero:
    KompLeks vastigas la biologian terminon "kodono" (SPIV) por ĝin uzi ĉi-sence.
    [MB]
  
pri ~oprezento:
    Mi ne komprenas, kial la difino aludas al "plukodado": oni ja foje
    bezonas plukodi (kodi koditajxon), sed oni por tio tutsimple uzas
    duan kodon. La eventuala distingo inter "kodoprezento" kaj "kodo 1",
    same kiel inter la anglaj "code" kaj "encoding" (se oni ekskluzivas
    ties agan sencon: kodado), estas tre malgranda: la unua aludas al la
    maniero kodi, dum la dua prezentas la sistemon, laux kiu oni
    kodas...
    Sxajnas al mi, ke oni povus diri "kodo"
    preskaux cxie, aux "kodadmaniero", se ial necesus emfazi la nuancon.
    [MB]
    PS: "Kompono" en la difino ne estas difinita. Por cxi tiu matematika
    senco REVO uzas "kunligo". "Transmeti" kaj "transmeto" ekzistas en
    KompLeks, sed ne en REVO.
  
pri kod/o :
  La JUR-senco neniel rilatas al la SCI/KOMP-sencoj, kaj devas aperi
  kiel homonimo -- supozeble en aparta artikolo.
  [Sergio]