8minus PV

minus

FIZMATPV
Konjunkcio esprimanta subtrahon aŭ la negativan signon: `10-4=6` (legu: dek minus kvar estas ses), `4-10=-6` (legu: kvar minus dek estas minus ses); [li] pruvis per A plus B, minus C, dividita per Z, ke […] [1]; li bezonus multe da mono, kaj ni ne havus utilon de li, […tio] estus por ni plus minus nul, do pura malgajno [2]; oni povis konstati, ke inter la bezono kaj la provizo la diferenco estis precize minus unu lito [3]; temperaturo je -25˚C (legu: minus dudek kvin gradoj celsiaj); minus dudek kaj kelkaj gradoj, de dudek jaroj ne estis simila malvarmo [4]; ekde la jaro minus (t.e. „antaŭ Kristo“) 140, la imperiestro Wu de la dinastio Han, […] proklamis la jaron la jaro unu de Jianyuan [5]; la stoko devas egali la aĉetojn minus la vendoj [6]; MAT en adicie signata grupo, la neŭtriganton de elemento `a` oni signas per `-a` (legu: minus a); ELE minuspoluso, minusdrato; PSI viro psike nestabila, kun […] minuskomplekso, duboj pri la propra vireco [7]. ANT:plusVD:sen
angle:
minus
beloruse:
мінус
bulgare:
минус
ĉeĥe:
minus, mínus, pod nulou
ĉine:
减去 [jiǎnqù], 減去 [jiǎnqù], 少于 [shǎoyú], 少於 [shǎoyú]
france:
moins
germane:
minus, weniger, abzüglich
hispane:
menos
hungare:
mínusz
japane:
マイナス [まいなす], ~を差し引いて [をさしひいて]
katalune:
menys
nederlande:
min, minus
pole:
minus
ruse:
минус
slovake:
mínus, pod nulou
svede:
minus
ukraine:
мінус

minusa

Negativa1: minusa kresko (t.e. malkresko) de la ekonomio [8]; oni eniru trankvile kaj malrapide la malvarmegan akvon, kies temperaturo ofte estas multgrade pli alta ol tiu de la aero (minusaj gradoj ĝis 10 - 20) [9].
8. Monato, Yamasaki Seikô: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, 2007
9. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
angle:
negative
beloruse:
нэгатыўны, адмоўны, мінусавы
ĉine:
否定 [fǒudìng], 負面 [fùmiàn], 负面 [fùmiàn]
germane:
negativ

minuse

Negative; kostoflanke: ŝi mem kovros la koncernajn kostojn kaj tio ĉi-foje aperos eĉ en la bilanco de AdE, pluse kiel donaco kaj minuse kiel kostoj pro partopreno de AdE en la dua Forumo [10]. VD:debeti
10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
beloruse:
нэгатыўна, адмоўна
germane:
auf der Kostenseite

minusi

Subtrahi: ili fakturus siajn elspezojn al la ŝipestro, kaj tiu minusus ĝin de la salajro [11]; (figure) la sola pluseto (forigo de nur unu el multaj diktatoroj) minusiĝas kontraste al la detruado, la malŝparo de homaj kaj aliaj rimedoj, la necerteco pri politika kaj socia strukturo de Irako [12]. VD:depreni
angle:
subtract
beloruse:
аднімаць, адымаць, адняць
ĉine:
[páo], 减去 [jiǎnqù], 減去 [jiǎnqù], 减 [jiǎn], 減 [jiǎn], 少于 [shǎoyú], 少於 [shǎoyú], 减号 [jiǎnhào], 減號 [jiǎnhào]
germane:
abziehen

minuso PVEF

1.
MATTIP La streketforma signo ‚−‘, uzata kiel simbolo de minus en formuloj kaj nombroprezentoj: okaze de akcepto konsulejoj notas sur la pasporto per minuso apartajn Ŝengen-landojn, kiujn la vizoposedanto tamen ne rajtas eniri [13]. VD:pluso
Rim.: Troveblas „minussigno“ en MatVort.
2.
(figure) Negativa nombro, malavantaĝo, manko, deficito: kalkulo de ĉiuj plusoj kaj […] minusoj [14]; la buĝetajn minusojn la ŝtato dum 13 jaroj kovradis per eksterlandaj kreditoj [15]; taksi la Esperanto-fenomenon ĝuste: kun la plusoj kaj la minusoj [16]; ambaŭ proponoj havas siajn plusojn kaj minusojn [17]. VD:debeto, ŝuldo
13. Monato, Bardhyl Selimi: Ŝtato plej izolita, 2011
14. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
15. Monato, Zlatko Tišljar: Lasta ŝanco saviĝi, 2004
16. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj, 2004
17. Monato, AMik: Rapida kunligo, 2011
angle:
1. minus sign
beloruse:
1. знак мінус 2. мінус, недахоп
bulgare:
1. отрицателна знак
ĉeĥe:
minus
ĉine:
1. 負號 [fùhào], 负号 [fùhào], 减号 [jiǎnhào], 減號 [jiǎnhào] 2. [kuī], 虧 [kuī]
france:
1. signe moins 2. manque, déficit, moins (manque)
germane:
1. Minuszeichen
hispane:
1. signo menos 2. carencia
hungare:
1. mínuszjel 2. negatív szám, mínusz, hiány, deficit
japane:
欠損 [けっそん]
nederlande:
1. minteken
pole:
1. znak minus
ruse:
1. знак минус 2. минус, недостаток
slovake:
mínus

administraj notoj