*ben/i UV
*beni
(tr)
- 1.
-
Alvoki dian favoron sur iun aŭ ion:
la avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaŭ lin ne malbenis
[1];
la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin [komprenigante]: Dio vin
benu!
BdV
;
Mi preĝas // Dio vin savu! // Dio benu vin, sinjoro!
[2];
oni devas beni la junan paron
[3];
ŝi ĉirkaŭprenis lin kaj kaŝe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo
de la kruco
[4];
surprizita pro la malavara donaco [li] plenigis lian manon per kisoj
kaj petis Dion beni la bonan donanton kaj ĉiujn liajn nepojn
[5].
konsekri
sanktigi
- 2.
-
(Dio, destino, naturo kc) Doni sian favoron:
Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin
[6];
Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: […] multiĝu,
kaj plenigu la teron
[7];
la benata tempo, kiam la suno staras plej alte
ViV
;
liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed
en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia
CKv
;
kiu sian langon katenas, Dio lin benas
PrV
;
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis
PrV
.
favori
- 3.
- Respekte danksenti pro io: la posteuloj benos nian memoron [8]; La nepoj vin benos, // Se vi pacience eltenos [9]; ŝi obstine sieĝis mian pordon: kaj mi benas ŝin pro ŝia persisteco KPr ; li benis la ventegon, kiu, difektante lian ŝipon […] venkis lian voladon KPr ; vin benas la bonfaro, ne la gasto [10].
1.
L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVI
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe en
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:3
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:1
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido

- angle:
- bless
- beloruse:
- бласлаўляць, жагнаць
- bretone:
- bennigañ
- bulgare:
- благославям
- ĉeĥe:
- žehnat
- ĉine:
- 1. 佑 [yòu]
- france:
- bénir
- germane:
- segnen
- hebree:
- לברך
- hispane:
- bendecir
- hungare:
- áld, megáld
- ide:
- benedikar
- japane:
- 祝福する [しゅくふくする]
- nederlande:
- zegenen
- pole:
- błogosławić
- portugale:
- abençoar
- ruse:
- благословить, благословлять
- slovake:
- žehnať, požehnať
- ukraine:
- благословляти
beno
- 1.
- Ago aŭ vortoj por beni1: via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon [11]; la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo [12]; ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj […] en akompano de tiu beno, kiun oni uzas por mortintoj RBa ; okulo de mastro pli ol beno de pastro PrV .
- 2.
- Favoro de Dio, destino kc: kie estas harmonio, estas beno de Dio PrV ; Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem // Deziras havi benon de l’ ĉielo [13]; ŝi elrigardis kiel anĝelo, kiu benon portante vizitis la teron BdV ; (figure) ilia amo estis akceptita per la oficiala beno (aprobo, subteno) de la banko KKr ; mi sentas la deziron […] turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon [14].
- 3.
- (figure)
Io, kio efikas favora, prospera:
estus efektiva beno por mia popolo […], se mi lin elektus por esti
mia edzo!
[15];
fruktoportado estas beno
[16];
Sara vartadis, flegadis, laboradis, milda kaj pia, beno en la malriĉa domo
[17];
en tiuj larmoj estis ia mirinda beno
[18];
pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo
[19]!
ordo estas beno por ĉiu entrepreno
PrV
.
favoro, prospero
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:35
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
15. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
16. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX

- blessing
- beloruse:
- блаславеньне
- bretone:
- bennozh
- bulgare:
- благословия
- ĉeĥe:
- bene, udělat si bene
- ĉine:
- 2. 惠 [huì] 3. 礽 [réng], 福分 [fúfēn]
- france:
- bénédiction
- germane:
- Segen
- hebree:
- ברכה
- hispane:
- bendición
- hungare:
- áldás
- ide:
- benediko
- japane:
- 祝福 [しゅくふく], 神の恵み [かみのめぐみ]
- nederlande:
- zegen, zegening
- pole:
- błogosławieństwo
- ruse:
- 1. благословление 3. благо
- slovake:
- požehnanie
- tibete:
- བྱིན་བརླབས་
- ukraine:
- благословення, благо
forbeni
- Forigi per beno: voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn [20].

20.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
- beloruse:
- дараваць (грахі)
- ĉeĥe:
- zažehnat
- france:
- absoudre
- germane:
- lossprechen, vergeben machen
- hispane:
- absolver, perdonar
- nederlande:
- vergeven
- ruse:
- отпустить (грехи)
- slovake:
- zažehnať
- ukraine:
- відпускати гріхи благословенням
malbeni
- 1.
Alvoki la dian malfavoron sur: li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita [21]; per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton! [22]; li bruas kaj malbenas (damnas) [23]; la malbona virino laŭte malbenis kaj tiel ektimis, ke ŝi ne povis trankviliĝi [24]; ĉu vi ĵuras […], ke vi ĉiam min amos, ke neniam vi min malbenos KPr ? [li] malbenas sian patron [25]; ne malbenu surdulon [26]; kiu langon ne tenas, mem sin malbenas PrV .
anatemi, ekskomuniki, sakri
- 2.
- (figure) Malfavori: Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun // Per ĉio la naturo ja malbenis! [27]; [tiu] pekulo estos malbenata per aĝo centjara [28]; alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam, kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro [29].
21.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
22. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:17
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:14
27. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 65:20
29. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)

- curse (verb)
- beloruse:
- клясьці, праклінаць, праклясьці
- bretone:
- milligañ, mallozhiñ
- bulgare:
- проклинам
- ĉeĥe:
- klít, proklínat
- ĉine:
- 1. 詛 [zǔ] 2. 詈 [lì], 詛咒 [zǔzhòu], 被詛咒 [bèizǔzhòu]
- france:
- maudire
- germane:
- verdammen, verfluchen
- hispane:
- maldecir
- hungare:
- megátkoz
- ide:
- maledikar, imprekar
- japane:
- 呪う [のろう]
- nederlande:
- vervloeken
- pole:
- przeklinać (rzucać klątwę)
- ruse:
- проклинать, проклясть
- slovake:
- kliať, prekliať, preklínať, zlorečiť
- ukraine:
- проклинати
malbeno
- 1.
- Ago aŭ vortoj por malbeni: nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi [30]; la pastro ĵurligos la virinon per ĵuro de malbeno [31]; mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo [32]; kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon PrV ; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno ― neniam vivas sen reciproka malbeno PrV .
- 2.
-
La stato de malbenito:
kiel trompanto […] mi venigos sur min malbenon
[33];
vi ne forlasos min, kiam la malbenoj falos sur mian kapon
IKr
?
mia nigra sorto kaj malbeno
[34];
super li pendas ia malbeno
FK
.
malfeliĉo, sorĉo
30.
L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:21
32. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:12
34. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido

- curse (noun)
- beloruse:
- праклён, кляцьба
- bulgare:
- проклятие
- ĉeĥe:
- kletba, prokletí
- ĉine:
- 2. 丧气 [sàngqì]
- france:
- malédiction, mauvais sort
- germane:
- Fluch 2. Pech
- hispane:
- maldición
- ide:
- malediko
- japane:
- 呪い [のろい]
- nederlande:
- vloek
- pole:
- klątwa
- ruse:
- проклятие
- slovake:
- kliatba
- ukraine:
- проклін