3spontane/a Hamlet , spontan/a V , spont/a PGl

spontanea, spontana, sponta

Fariĝanta per si mem, sen ia ekstera influo; refleksa, senpripensa, senplana: spontanea generado Hamlet ; ili kutimiĝis al zorge preparitaj prelegoj anstataŭ spontanea diskuto kia okazas nun [1]; la mutacioj povas esti spontaneaj, sen videblaj aŭ rekoneblaj eksteraj instigoj [2]; ĉiuj vivantaj lingvoj pli kaj pli simpliĝis, kaj spontanee, kaj laŭplane [3]; spontana alparolo [4]; mia respondo estis spontana: „mi ne scias“ [5]; neniam mi planas ion antaŭe, la ideoj ĉiam venas spontane en mian kapon [6]; infana spontaneco [7]; sonĝas pure kaj senhonte / pri Nialo bronzabrova / kiu ŝin prilaŭdos sponte, / kiam kuros ŝi renkonte / en la blua robo nova [8].
1. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6
2. Enkonduko en la biologion
3. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
4. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo
5. Monato, Gbeglo Koffi: Mia religio
6. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn
7. Monato, Garvan Makaj: La neforgesebla Ada
8. John Francis: Hebridea Romanco, La nica literatura revuo, n-ro 22 (4:4, 1959)
angle:
spontaneous
beloruse:
спантанны, самаадвольны, стыхійны
bulgare:
спонтанен
ĉeĥe:
samovolný, spontánní
ĉine:
主动 [zhǔdòng], 主動 [zhǔdòng], 自发 [zìfā], 自發 [zìfā], 一时冲动 [yìshíchōngdòng], 一時衝動 [yìshíchōngdòng], 不由自主的 [bùyóuzìzhǔde], 自生 [zìshēng]
france:
spontané
germane:
spontan, unvermittelt
hungare:
spontán, önkénytelen
japane:
自発的な [じはつてきな], 自然に起こる [しぜんにおこる], 自然発生的な [しぜんはっせいてきな], 自生の [じせいの]
nederlande:
spontaan
pole:
spontaniczny
ruse:
спонтанный, самопроизвольный, стихийный
slovake:
samovoľný, spontánny
taje:
ซึ่งเป็นไปตามธรรมชาติ, เกิดขึ้นเอง
ukraine:
спонтанний, мимовільний, стихійний

administraj notoj