*sku/i PV
*skui
(tr)
- 1.
-
Rapide abrupte kaj ripete
ŝanceli kaj malfirmigi:
ŝi ekskuis la arbon kaj la pomoj falis kvazaŭ pluvo
[1];
ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis,
kiel interne bruis la kernoj
[2];
la akvo estis tute nigra kaj densa kaj tiel bolis, ke veziketoj krevis sur la
supraĵo, forta vento skuis ĝin
[3];
venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton
[4];
[li] volis deĵeti la sakon, […] sin turnis kaj skuis,
sed ne povis liberiĝi
[5];
post fruktoskuo de olivarbo
[6];
skulavi
[7];
(figure)
per tio [ŝi] estis iom skuita el siaj revoj
[8].
frapi1, puŝi1
- 2.
-
Rapide abrupte kaj ripete
svingi tien kaj reen:
la virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn
[9];
estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis
[10];
li paliĝis, skuis la kapon kaj poste diris: Kristino ne devas forpuŝi de si
sian feliĉon
[11];
ŝi mallevis la brakojn kaj skuis ilin, kvazaŭ ŝutante ion teren
[12];
ŝi nee skuis la kapon kaj flustris petege
[13];
Alfred […] skuis al la doktoro kore la manon
[14];
li skuas la pugnon kaj batas per la kalkanumo la plankon
[15].
agiti1, balanci
- 3.
- (figure)
Malfortigi, malstabiligi,
materie aŭ anime:
[la Eternulo] skuis regnojn
[16];
[lia] sano […] estas forte skuita en la lasta tempo
[17];
ne skuu mian animon
[18];
du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia
malsano, kaj fiero, ke li estos patro
[19];
la ofendo […] videble tre profunde ŝin skuis
Marta
;
nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en
ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de
krimoj
Marta
;
[la] aŭtoro [de Volapuko] la unua potence skuis la
mondon por nia ideo
[20];
vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
PrV
.
afekcii, agiti2, eksciti, frapi4, trafi2
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 4:6
8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
12. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
13. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
14. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:11
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 4a
18. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 18a
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911

- angle:
- shake
- beloruse:
- трэсьці, патрэсьці, скалануць 3. уразіць, узварушыць, усхваляваць
- bulgare:
- разклащам, разтърсвам
- ĉeĥe:
- protřepávat, roztřepat, třepat, vytřepávat, vytřást
- ĉine:
- 搖動 [yáodòng], 摇动 [yáodòng], 揌 [sāi], 敁 [diān], 抖 [dǒu], 搖晃 [yáohuàng], 摇晃 [yáohuàng], 撼 [hàn], 搖出 [yáochū], 摇出 [yáochū]
- france:
- secouer
- germane:
- schütteln, rütteln 3. erschüttern
- hispane:
- sacudir (fuertemente), hacer temblar
- hungare:
- 2. ráz, megráz 3. megingat
- japane:
- 揺さぶる [ゆさぶる], 揺り動かす [ゆりうごかす], 振る [ぶる], 衝撃を与える [しょうげきをあたえる], 動揺させる [どうようさせる]
- nederlande:
- 1. schudden 2. schudden
- pole:
- 1. trząść 2. trząść, potrząsać, wstrząsać, kolebać, kręcić głową 3. wstrząsać
- portugale:
- sacudir, abalar, estremecer, aluir, sacolejar
- ruse:
- 1. трясти 2. трясти, встряхивать, колебать 3. потрясать, потрясти, поколебать
- slovake:
- pretrepávať, trepať, vytrepávať
- tibete:
- དཀྲུག་
- ukraine:
- трясти, трусити, струшувати, збовтувати
skuege
- Abrupte kaj krude: li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis [21].
21.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la
paradizo
- angle:
- joltingly
- beloruse:
- рэзка, штуршком
- germane:
- ruckartig
- hungare:
- hevesen
- japane:
- 激しく揺らして [はげしくゆらして]
- slovake:
- trhavo, šklbavo
skuiĝi
(ntr)
-
Svingiĝi tien kaj reen:
forte skuiĝis la tero
[22];
en tiu momento la faraono skuiĝis de abomeno
[23];
li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis
[24];
li ekkriis, salte leviĝis kiel freneza kaj tiel alpremis la kunulon al la arbo,
ke ĝi skuiĝis
[25];
la fiŝkaptisto foriris malkuraĝe, li tremis pro timo, liaj genuoj kaj kruroj
skuiĝis
[26];
la ŝultroj skuiĝis pro la plorsingultoj
[27];
en ŝia cerbo, kiel muŝo en aranea reto, skuiĝis la vortoj de Franjo
[28].
tremi
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:19
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 23a
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, monteto de elfoj
25. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
27. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
28. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro 4a

- to shake
- beloruse:
- трэсьціся, калаціцца
- bulgare:
- разтърсвам се, разклащам се
- ĉine:
- 震荡 [zhèndàng], 震蕩 [zhèndàng], 不稳定 [bùwěndìng], 不穩定 [bùwěndìng], 发抖 [fādǒu], 發抖 [fādǒu], 震动 [zhèndòng], 震動 [zhèndòng], 顫 [chàn], 颤 [chàn], 顫抖 [chàndǒu], 颤抖 [chàndǒu], 震顫 [zhènchàn], 震颤 [zhènchàn], 忽悠 [hūyōu], 哆嗦 [duōsuo], 打冷战 [dǎlěngzhan], 打冷戰 [dǎlěngzhan]
- france:
- branler, trembler
- germane:
- wackeln, erzittern, wanken
- hungare:
- rázkódik, reng, ingadozik
- japane:
- 揺れる [ゆれる], 揺らぐ [ゆらぐ], 動揺する [どうようする]
- pole:
- trząść się
- ruse:
- трястись
- ukraine:
- трястися
deskui
(tr)
- Faligi skuante: mi deskuis kokosojn [29]; deskuu la polvon de viaj piedoj [30]; (figure) la malpiuloj deskuiĝu el [la tero] [31]; (figure) tiel facile vi ne deskuos min! [32].
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la
paradizo
30. La Nova Testamento, S. Mateo 10:14
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:13
32. R. Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1963
30. La Nova Testamento, S. Mateo 10:14
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:13
32. R. Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1963
- angle:
- shake off
- beloruse:
- стрэсьці, абтрэсьці
- bulgare:
- отърсвам
- ĉeĥe:
- setřást
- ĉine:
- 甩开 [shuǎikāi], 甩開 [shuǎikāi]
- france:
- ôter (en secouant), enlever (en secouant), secouer (pour ôter)
- germane:
- abschütteln, erbeben, beben
- hungare:
- leráz
- japane:
- 揺り落とす [ゆりおとす]
- nederlande:
- afschudden
- pole:
- zstrząsnąć, zrzucić
- ruse:
- отряхнуть, стряхнуть
- slovake:
- otriasť
- ukraine:
- струшувати, обтрушувати
ekskui
(tr)
- angle:
- to jerk
- beloruse:
- скалануць, страсянуць, здрыгануць, падтрэсьці
- ĉeĥe:
- otřást, potřásat, potřást, zatřást
- ĉine:
- 搖動 [yáodòng], 摇动 [yáodòng], 动摇 [dòngyáo], 動搖 [dòngyáo], 盪 [dàng]
- france:
- agiter (secouer), ébranler
- germane:
- erschüttern, aufrütteln
- hungare:
- megráz
- japane:
- ぐらつかせる, ぐいと揺さぶる [ぐいとゆさぶる]
- pole:
- wstrząsnąć, potrząsnąć
- ruse:
- встряхнуть, затрясти
- slovake:
- otriasť, zatriasť
forskui
(tr)
- 1.
- Rapide kaj krude forĵeti, forpuŝi: oni forskuas min kiel akridon [34]; li forskuis la beston en la fajron [35]; forskuu de vi la polvon, leviĝu [36]; li forskuis ŝin per forta brakmovo kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera [37]; la vento forskuis de la betuloj la flaviĝintajn foliojn [38].
- 2.
- (figure) Liberiĝi de io streĉante sin plurdirekte: [li] volis forskui de si la influon de la plej alta kolegio [39]; [li] iom post iom forskuis la unuajn impresojn kaj komencis pli atente rigardi ĉirkaŭe [40]; vi devas forskui la kvietan, mediteman vivon en nia urbeto, kaj serĉi en pli ĝojaj ĉirkaŭaĵoj novajn, pli feliĉajn, pli lumajn pensojn [41]; ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon Marta ; vi devas forskui vian pezan humoron, diris la patrino, provante vigligi lin [42]; diable! li diras interne kaj perforte forskuas la malgajajn pensojn [43].
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:23
35. La Nova Testamento, La agoj 28:5
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 52:2
37. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
38. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 15a
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 18a
41. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 2a
42. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
43. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto

- to cast off
- beloruse:
- стрэсьці
- ĉeĥe:
- setřást
- ĉine:
- 甩掉 [shuǎidiào], 甩开 [shuǎikāi], 甩開 [shuǎikāi], 驅除 [qūchú], 驱除 [qūchú], 摆脱 [bǎituō], 擺脫 [bǎituō]
- france:
- se débarrasser de
- germane:
- abschütteln
- hungare:
- elvet, eldob, leráz
- japane:
- 振り払う [ふりはらう], 払いのける [はらいのける]
- nederlande:
- afschudden
- pole:
- odrzucać
- ruse:
- стряхнуть
- slovake:
- striasť
- ukraine:
- струшувати, витрясати, скидати, відкидати
neskuebla
- Firma, fidela, ke ĝin oni ne renversas aŭ detruas; neŝancelebla: la neskueblaj restu [44]; ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon [45]; mia koro estas pura, miaj intencoj neskueblaj [46]; kontraŭ ĉi tiu neskuebla certeco ĉio alia perdis la signifon [47].
44.
La Nova Testamento, Al la Hebreoj 12:27
45. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 12:28
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 13a
47. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 64a
45. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 12:28
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro 13a
47. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 64a
- angle:
- unshakeable
- beloruse:
- непахісны
- bulgare:
- непоклатима
- ĉeĥe:
- neochvějný, neotřesný
- ĉine:
- 不可动摇 [bùkědòngyáo], 不可動搖 [bùkědòngyáo], 血性 [xuèxìng], 踏踏实实 [tātāshíshí], 踏踏實實 [tātāshíshí], 鐵了心 [tiělexīn], 铁了心 [tiělexīn], 不动摇 [bùdòngyáo], 不動搖 [bùdòngyáo], 坚定不移 [jiāndìngbùyí], 堅定不移 [jiāndìngbùyí]
- france:
- inébranlable
- germane:
- unerschütterlich
- hungare:
- megingathatatlan
- japane:
- 揺るがない [ゆるがない], 確固とした [かっことした]
- nederlande:
- onverstoorbaar
- ruse:
- непоколебимый
- slovake:
- neochvejný, neotrasiteľný
- ukraine:
- непохитний, несхитний, непорушний
senskue
- Malabrupte, kun glata, konstanta iro: ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble [48]; senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo Marta ; la vivo en Marino ruliĝis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petroviĉ havis multe da ĉagrenoj [49].
48.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista
en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
49. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, capitro 22a
49. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, capitro 22a
- angle:
- unwaveringly
- beloruse:
- плаўна, плытна, гладка
- bulgare:
- гладко
- ĉeĥe:
- bez otřesů
- france:
- continument, sans secousses
- germane:
- gleichmäßig, ungestört
- hungare:
- megrázkódtatások nélkül, simán (átv.)
- japane:
- 揺れずに [ゆれずに], なめらかに
- pole:
- bez wstrząsów
- ruse:
- плавно, без потрясений
- slovake:
- bez otrasov
- ukraine:
- непорушно, непохитно
animskua
- Kiu skuas la animon, tre emocia, tre afekcia2, konsterna: animskua bildo de malsata infano [50]; la animskua, sufoketa kaj malproksimatinga muĝado venis ŝajne el sub la tero [51].
50.
-: [kovrilo], Espero Katolika, 1984:3
51. Pang Naiying: La lastaj arbohakistoj, El Popola Ĉinio, 2000:6
51. Pang Naiying: La lastaj arbohakistoj, El Popola Ĉinio, 2000:6
- beloruse:
- ашаламляльны, узрушальны
- ĉine:
- 惊天动地 [jīngtiāndòngdì], 驚天動地 [jīngtiāndòngdì], 惊心动魄 [jīngxīndòngpò], 驚心動魄 [jīngxīndòngpò], 噩 [è]
- france:
- bouleversant, poignant
- germane:
- aufwühlend, erschütternd, bewegend
mondoskua, mondskua
-
Kiu skuas, alivorte ŝokas, emocias la mondon, la tutan socion:
la mondoskuajn eventojn oni povas malfacile priskribi
[52];
en mia infaneco min karesis svaga revo, ke mi, plenaĝiĝinte, faros ion mondskuan
[53].
gravega, mondrenversa
52.
A. Ananjin:
StRIGo, Eventoj, 2000-02 (180)
53. Wang Chongfang: Mia revo ĉe la sojlo de la 21-a jarcento, El Popola Ĉinio, 2000-04
53. Wang Chongfang: Mia revo ĉe la sojlo de la 21-a jarcento, El Popola Ĉinio, 2000-04
- beloruse:
- здольны скалануць увесь сьвет
- ĉine:
- 翻天覆地 [fāntiānfùdì], 惊天动地 [jīngtiāndòngdì], 驚天動地 [jīngtiāndòngdì]
- france:
- qui ébranle le monde
- germane:
- weltbewegend, denkwürdig