1emancip/i

emancipi

(tr)
1.
JUR Liberigi el la patra aŭ kuratora povo.
2.
(komune) Liberigi iun el la dependo de supera aŭtoritato: la universala voĉdonado emancipis la popolon; dum la Renesanco emancipiĝis la spiritoj; vi devas emancipi vin el tiu stulta modo. VD:egalrajtigi, malsklavigi
angle:
 emancipate
beloruse:
 эмансіпаваць, разьнявольваць, вызваляць
ĉeĥe:
 emancipovat
france:
 émanciper
germane:
1. emanzipieren, mündig sprechen, die vollen bürgerlichen Rechte geben, von der Vormundschaft befreien 2. emanzipieren, gleichstellen, befreien
hispane:
 emancipar
katalune:
 emancipar
nederlande:
 emanciperen
okcitane:
 desmancipar
pole:
 emancypować, wyzwalać, oswobadzać
portugale:
 emancipar
ruse:
 эмансипировать, освобождать, раскрепощать
slovake:
 oslobodiť, vymaniť
ukraine:
 емансипувати, звільняти, розкріпачувати

emancipo

Liberigo de iu el longtempa aŭtoritato: grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj Marta .
angle:
 emancipation
beloruse:
 эмансіпацыя, вызваленьне
ĉeĥe:
 emancipace, emancipování
france:
 émancipation
katalune:
 emancipació
nederlande:
 emancipatie
okcitane:
 desmancipacion
pole:
 emancypacja, wyzwolenie, oswobodzenie
slovake:
 emancipácia

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas dua fontindiko.