*kaĝ/o

*kaĝo

Aĵura kesto, en kiu oni tenas vivaĵon.
a)
Portebla loĝejo, el metalfadenoj aŭ lignaj vergetoj, en kiu oni konservas vivajn birdojn aŭ bestetojn: granda verda papago […] en sia bela flavkupra kaĝo grandsinjore balancadis [1]; sur longa ŝnureto pendis kaĝo kun mallongvosta fringelo [2]; kiel prov-ratoj en kaĝo, ili strebas liberigi sin [3]; kia la birdo, tia la kaĝo PrV ;
b)
Portebla aŭ fiksa granda loĝejo, el feraj stangoj kaj kradoj, por enfermi sovaĝajn bestojn aŭ homojn: oni enlasis muson en la kaĝon, en kiu sin trovis du grandegaj leonoj [4]; en lignaj kaĝoj, sur nuda tero, svarmis sur malvasta spaco la kondamnitoj [5]; li ne havis trankvilon […], sed paŝis senhalte tien kaj reen en la hejmo kiel besto en kaĝo [6]; (figure) la malvasta kaĝo de la mondo ĉirkaŭ li [7].
angle:
cage
beloruse:
клетка
bretone:
kaoued
bulgare:
клетка
ĉine:
笼子 [lóngzi], 柙 [xiá], 樊 [fán], 格子笼 [gézilóng], 笼 [lóng]
finne:
häkki
france:
cage (pour enfermer)
germane:
1.a Käfig, Bauer (Käfig) 1.b Käfig
hebree:
כלוב
hispane:
jaula
hungare:
1.a kalitka 1.b ketrec
japane:
鳥かご [とりかご], おり
katalune:
gàbia
nederlande:
kooi
perse:
قفس
pole:
klatka
portugale:
1.a gaiola 1.b jaula
rumane:
colivie
ruse:
клетка
svede:
bur
turke:
kafes
ukraine:
клітка

enkaĝigi

(tr)
Peli, meti en kaĝon: dum la sekvintaj minutoj sinjoro Bokli similis al sovaĝa tigro nove enkaĝigita [8].
8. Jodoso: Sinjoro Nezorgemulo, The North American Esperanto Review, 1954-03 ĝis 04, p. 6a-7a
france:
encager, mettre en cage

administraj notoj

en~igi: Mankas dua fontindiko.