1karcer/o

karcero

1.
Mallarĝa kaj malluma ĉelo de malliberejo, kelkfoje eĉ subtera kamero por punitoj aŭ kondamnitoj: Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen [1]; li […] ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon [2]; ili certe ricevos la permeson enŝlosi Georgon dume en la karceron, en kiu estis sidinta la ciganino Longmargareto antaŭ ol oni ŝin ekzekutis [3].
2.
Malliberejo: [li] estis kondamnita al dumviva enkarcerigo pro murdoj de 15 pacientoj [4]; Bush volas donaci novan, modernan karceron al Irako [5]. SIN:arestejo, prizono
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 20:2
2. La Nova Testamento, La agoj 16:24
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
5. Monato, Stefan Maul: Morala degenero, 2004
angle:
cell, jail, lock up, prison, dungeon
beloruse:
карцэр, цямніца
ĉeĥe:
ela předběžného zadržení, izolace, samovazba (cela), vazební místnost
ĉine:
[àn]
france:
cellule (de prison), cachot, prison, geôle
germane:
Karzer, Kerker, Verlies 2. Knast
hispane:
celda, prisión
hungare:
cella, zárka, fogda
japane:
独房 [どくぼう], 監房 [かんぼう], 牢 [ろう], 留置場 [りゅうちじょう], 監獄 [かんごく], 刑務所 [けいむしょ], 営倉 [えいそう]
katalune:
1. calabós 2. càrcer, presó
nederlande:
kerker, cel (gevangenis)
perse:
سیاهچال، زندان
pole:
1. karcer, loch, ciemnica 2. karcer, loch
ruse:
карцер, темница
slovake:
samoväzba, väznica predbežného zadržania
ukraine:
карцер, темниця

enkarcerigi

Enŝlosi iun en karceron: oni ne povas nin aresti kaj enkarcerigi pro tio, kvankam oni eble povus […] procesi kontraŭ ni KrM ; kial Fernando estas enkarcerigita ChL ? la ŝipestro sin preparis inde reprezenti per nia ŝipo la anglan kulturon, kaj pro tio li tuj enkarcerigis du maristojn en malluman ĉelon VaK ; ni postulas amnestion por niaj politikaj enkarcerigitoj Metrop .
angle:
imprison, incarcerate
beloruse:
кінуць у карцэр
ĉine:
[yǔ], 禁錮 [jìngù], 下狱 [xiàyù]
france:
incarcérer (mettre en cellule)
germane:
einkerkern, einknasten
japane:
独房に入れる [どくぼうにいれる], 投獄する [とうごくする]
nederlande:
kerkeren, in een kerker opsluiten
ukraine:
кидати в карцер, садити в карцер, замикати в карцері

administraj notoj