*facil/a PV

*facila

1.
Senpene farebla: Esperanto estas multe pli facila ol Volapuk [1]; la registaro elpensu pli facilajn rimedojn por la ĉerpado de l' akvo [2]; homoj ŝatas ilin […] kiel simplan, facilan legaĵon, kiu agrable ripozigas la cerbon [3]; [ne] estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo [4]; ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila [5]; nenio en la mondo estas simpla kaj facila, ĉio estas komplikita kaj ĉirkaŭita de malhelpoj [6]; oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn [7]; la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj vangoj Marta ; per vorto ĝentila ĉio estas facila PrV ; malantaŭ barilo kuraĝo estas facila PrV . VD:simpla1
2.
Senpene eltenebla, ne peza, apenaŭ sentebla, neintensa: ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj [8]; li sentis sin tiel facila, li ĝojis tiel sincere [9]; via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie [10]; Per flugiloj de facila vento ⫽ Nun de loko flugu ĝi al loko [11]; vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan Marta ; post mia edziniĝo mi tute ne ludis, ŝi diris […] kun facila rideto Marta ; ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino […] kaj foriris Marta ; ŝi diris kun teno de facila riproĉo: vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo Marta ! ĉio, kio havis facilajn (viglajn) krurojn, elkuris al la komedio [12]; ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli facila, tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis [13]. VD:delikata1, gracia, malpeza, milda
angle:
easy
beloruse:
лёгкі
bretone:
aes (ag.), aezet (ag.)
bulgare:
лесно
ĉeĥe:
hladký, lehký, nenáhlý, nenáročný, snadný
ĉine:
容易 [róngyì], 陋 [lòu], 浅近 [qiǎnjìn], 掞 [shàn], 十分方便 [shífēnfāngbiàn]
france:
aisé (facile), facile, léger
germane:
einfach, leicht
hebree:
קל
hispane:
fácil
hungare:
könnyű, könnyed, enyhe
ide:
facila
indonezie:
1. gampang, mudah 2. lembut, ringan
japane:
容易な [よういな], 簡単な [かんたんな], 軽やかな [かろやかな]
katalune:
fàcil 1. senzill, simple 2. lleuger, tènue, suau
nederlande:
gemakkelijk, eenvoudig
okcidentfrise:
maklik, ienfâldich
okcitane:
aisit
pole:
lekki, łatwy
portugale:
fácil
ruse:
1. лёгкий, нетрудный 2. лёгкий (в переносном смысле)
slovake:
snadný, ľahký
svahile:
rahisi, -isiyo tabu kufanyika
svede:
enkel, lätt
tibete:
ལས་སླ་པོ
turke:
kolay
ukraine:
легкий

*facile

Laŭ facila maniero.
1:
facile malvarmumi [14]; Johano facile povis ĝuste diveni [15]; la kolon li povis facile movi, sed nenion pli [16]; [ili] flugis tiel ĉarme kaj facile, ke estis plezuro [17]; la vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado [18]; miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto [19]; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio [20]; en akvo malklara oni fiŝkaptas facile PrV ; bonfaron oni facile forgesas PrV . VD:senpene
2:
David prenadis la harpon kaj ludadis […] tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj bone [21]; al ni estas tiel facile […] kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon [22].
angle:
easily
beloruse:
лёгка
bretone:
aes (adv.), aezet (adv.)
bulgare:
лесно
ĉeĥe:
facile
france:
facilement
germane:
einfach, leicht
hebree:
בקלות
hispane:
fácilmente
hungare:
könnyen, könnyedén
ide:
facile
indonezie:
dengan mudah
japane:
たやすく, 軽やかに [かろやかに]
katalune:
fàcilment
nederlande:
gemakkelijk, eenvoudig
okcidentfrise:
maklik, ienfâldich
pole:
lekko, łatwo, łacno, z łatwością
portugale:
facilmente
ruse:
легко, с лёгкостью
slovake:
ľahko
svede:
enkelt, lätt
turke:
kolayca
ukraine:
легко

faciligi

(tr)
1.
Igi ion facile farebla: la ŝipistoj […] per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron [23]; mi mem faciligus al li la forkuron [24]; li povos faciligi la edukadon de ĉi tiu juna knabo kaj zorgi pri lia estonteco [25]; aro da cirkonstancoj tre faciligas mian taskon [26].
2.
Mildigi, kvietigi: mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo [27]; rakontu al mi vian malĝojon, […] per tio ĉi vi eble faciligos vian animon [28]. SIN:malpezigi, senŝarĝigi
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
25. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
26. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
afrikanse:
verlig
albane:
lehtësuar
amhare:
ቀላልነት
angle:
1. facilitate 2. ease
arabe:
سهولة
armene:
հանգիստ
azerbajĝane:
azaltmaq
beloruse:
1. аблегчыць, спрасьціць 2. зьмякчыць, аблегчыць (душу)
bengale:
আরাম
birme:
ငြိမ်ဝပ်စွာနေ
bosne:
ublažiti
bretone:
aesaat (v.k.)
bulgare:
1. улесняване на
ĉeĥe:
usnadnit, zjednodušit
ĉine:
简化 [jiǎnhuà], 精简 [jīngjiǎn], 简 [jiǎn]
dane:
lethed
estone:
leevendada
eŭske:
erraztasuna
filipine:
luwag
france:
alléger, atténuer, faciliter, simplifier, soulager
galege:
facilidade
germane:
vereinfachen, erleichtern, entlasten
guĝarate:
સરળ
haitie:
fasilite
haŭse:
‘yanci
hebree:
להקל
hinde:
आसानी
hispane:
1. facilitar
hungare:
könnyít, megkönnyít
ide:
faciligar
igbe:
mfe
indonezie:
1. memudahkan, mempermudah 2. meringankan
irlande:
maolú ar
islande:
vellíðan
japane:
和らげる [やわらげる]
jide:
יז
jorube:
irorun
kanare:
ಸರಾಗಗೊಳಿಸುವ
kartvele:
განმუხტვის
katalune:
1. facilitar 2. alleugerir
kazaĥe:
жеңілдік
kimre:
leddfu
kirgize:
тынчылык
kmere:
បន្ធូរបន្ថយ
koree:
완화
korsike:
cappella
kose:
ukonwaba
kroate:
ublažavanje
kurde:
sivikî
latine:
relevare
latve:
atvieglot
laŭe:
ຄວາມງ່າຍຂອງ
litove:
palengvinti
makedone:
олеснување
malagase:
hanamaivana
malaje:
meringankan
malajalame:
എളുപ്പമുണ്ടായിരിക്കും
malte:
faċilità
maorie:
mamatanga
marate:
सुखसोयी
monge:
tsis
mongole:
хөнгөвчлөх
nederlande:
1. vergemakkelijken, vereenvoudigen 2. verzachten
nepale:
कम
njanĝe:
kuchepetsa
okcidentfrise:
gemak
panĝabe:
ਸੌਖਾ
paŝtue:
تسکين
pole:
1. ułatwiać, upraszczać 2. ulżyć, przynosić ulgę, zrzucać kamień (np. z serca)
portugale:
1. facilitar 2. aquietar
ruande:
byoroshye
ruse:
1. облегчить, упростить 2. смягчить, облегчить (душу)
samoe:
fᗻlᗣmᘻ
sinde:
آسانيء
sinhale:
පහසුවෙන්
skotgaele:
faochadh
slovake:
poľahčiť, uľahčiť
slovene:
enostavnost
somale:
sahal
ŝone:
unyore
sote:
kokobetsa
sunde:
betah
svahile:
kupunguza
svede:
1. underlätta, förenkla 2. lätta
taĝike:
осон
taje:
บรรเทา
tamile:
எளிதாக்க
tatare:
җиңеллек
telugue:
సులభం
turke:
kolaylaştırmak, basitleştirmek
ukraine:
полегшити
urdue:
کم
uzbeke:
sukunat
vjetname:
giảm bớt
zulue:
ekudambiseni

faciliĝi

(ntr)
1.
Iĝi facila, malpli peniga ol antaŭe: mi neniam sugestis ke la tasko faciliĝos [29]; genealogoj kunportas sian porteblan komputilon […] tiel la serĉlaboro multe faciliĝas [30]; [mi]j ekmalhavis amason da nenecesaj problemoj, kaj ĝenerale la vivo tre faciliĝis [31].
2.
Iĝi facila, malpli peza, malpli prema: nun tute faciliĝis lia koro [32]; kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis [33]; en kompanio eĉ morto faciliĝas PrV . VD:malpeziĝi, senŝarĝiĝi
29. K. Enderby: Ni ne devas esti sen influo..., La Ondo de Esperanto, 2000:2 (64)
30. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
31. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
32. M. Saltykov-Ŝĉedrin, trad. S. Pokrovskij: La trompulo gazetisto kaj la kredema leganto, La Ondo de Esperanto, 2000:7 (69)
33. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:5
france:
1. devenir facile 2. s'alléger
ide:
facileskar
ukraine:
полегшуватися

malfacila

1.
Kaŭzanta penon: oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj [34]; la dua komisio, kiun vi devas plenumi, estas pli malfacila [35]; tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la ŝtonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj [36]; vivon travivi estas art' malfacila PrV ; ĉiu komenco estas malfacila PrV .
2.
Peza2.b, malagrable intensa: estis malsato […] malfacila […] en la lando [37]; la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj Marta ; ĉiutage [ŝi] suferadis malfacilajn dolorojn [38]; la patro enfalis en malfacilan longedaŭran malsanon [39].
afrikanse:
moeilik
albane:
i vështirë
amhare:
አስቸጋሪ
arabe:
الصعب
armene:
դժվար
azerbajĝane:
çətin
bengale:
কঠিন
birme:
ခက်ခဲ
bosne:
tvrd
bretone:
diaes
bulgare:
трудно
ĉeĥe:
nesnadný, obtížný, těžký (duševně)
ĉine:
艰深 [jiānshēn]
dane:
svært
estone:
raske
eŭske:
zaila
filipine:
matapang
france:
difficile
galege:
difícil
germane:
schwer 1. schwierig, mühsam 2. ernst (schwer)
guĝarate:
મુશ્કેલ
haitie:
difisil
haŭse:
wuya
hinde:
मुश्किल
hispane:
difícil
ide:
desfacila
igbe:
ike
indonezie:
sukar, sulit, susah
irlande:
deacair
islande:
erfitt
japane:
難しい [むずかしい]
jave:
angel
jide:
שווער
jorube:
soro
kanare:
ಕಷ್ಟ
kartvele:
რთული
katalune:
difícil
kazaĥe:
қиын
kimre:
anodd
kirgize:
татаал
kmere:
ការលំបាក
koree:
어려운
korsike:
difficiule
kose:
nzima
kroate:
teško
kurde:
asteng
latine:
difficile
latve:
grūti
laŭe:
ມີຄວາມຫຍຸ້ງຍາກ
litove:
sunkus
makedone:
тешко
malagase:
sarotra
malaje:
sukar
malajalame:
പ്രയാസമാണ്
malte:
diffiċli
maorie:
uaua
marate:
कठीण
monge:
nyuaj
mongole:
хүнд хэцүү
nederlande:
moeilijk
nepale:
कठिन
njanĝe:
yovuta
okcidentfrise:
hurd
panĝabe:
ਮੁਸ਼ਕਲ ਹੈ
paŝtue:
ستونزمن
pole:
trudny
portugale:
difícil
ruande:
biragoye
ruse:
трудный, сложный (трудный), затруднительный
samoe:
faigatᗑ
sinde:
مشڪل
sinhale:
දුෂ්කර
skotgaele:
doirbh
slovake:
neľahký, obtiažny
slovene:
težko
somale:
adag
ŝone:
zvakaoma
sote:
ho le thata
sunde:
hese
svahile:
vigumu
taĝike:
мураккаб
taje:
ยาก
tamile:
கடினமான
tatare:
авыр
telugue:
కష్టం
tibete:
དཀའ་ལས་ཁག་པོ
turke:
zor
ukraine:
важкий
urdue:
مشکل
uzbeke:
murakkab
vjetname:
khó khăn
zulue:
nzima

malfacilaĵo

Io pene farebla aŭ plenumebla; malhelpaĵo: Moseo rakontis al sia bopatro […]ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo [40]; la transloĝiĝo kostis multe […], mil da malfacilaĵoj kaj malhelpoj [41]; la malfacilaĵoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antaŭ ŝi Marta ; sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn [42]; personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi [43]; Esperanto, pro financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue [44]; liaj amikoj estos sufiĉe inteligentaj por kompreni la malfacilaĵojn de lia situacio [45]. SUB:baro, dorno4, embaraso, ĝenaĵo, handikapo, implikaĵo, komplikaĵo, maloportunaĵo, obstaklo
angle:
difficulty
beloruse:
цяжкасьць
birme:
ဒုက္ခ
bretone:
diaester, diaezamant
bulgare:
трудност
ĉine:
难点 [nándiǎn], 难处 [nánchu], 困难 [kùnnan]
dane:
besvær
estone:
hädas
eŭske:
arazoak
france:
difficulté, problème (difficulté), complication
galege:
problemas
germane:
Schwierigkeit
guĝarate:
મુશ્કેલી
haitie:
pwoblèm
haŭse:
matsala
hinde:
मुसीबत
hispane:
dificultad
hungare:
nehézség
ide:
desfacilajo
igbe:
nsogbu
indonezie:
kesukaran, kesulitan, kesusahan
irlande:
dtrioblóid
islande:
vandræði
japane:
トラブル
jave:
alangan
jide:
קאָנפליקט
jorube:
wahala
kanare:
ತೊಂದರೆ
kartvele:
პრობლემები
katalune:
dificultat
kazaĥe:
қиыншылық
kimre:
trafferth
kirgize:
оор
kmere:
បញ្ហា
koree:
수고
kose:
inkathazo
kurde:
astengan
latine:
angustia
latve:
nepatikšanas
laŭe:
ບັນຫາໃນການ
litove:
bėda
makedone:
проблеми
malagase:
olana
malaje:
masalah
malajalame:
കഷ്ടത
maorie:
raruraru
marate:
समस्या
monge:
teeb meem
mongole:
гай
nederlande:
moeilijkheid
njanĝe:
vuto
okcidentfrise:
lijen
panĝabe:
ਸਮੱਸਿਆ ਹੈ
paŝtue:
ستونزې
pole:
trudność
portugale:
dificuldade
ruande:
ingorane
ruse:
затруднение , трудность
samoe:
faʻalavelave
sinde:
ڏکي
sinhale:
කරදර
skotgaele:
trioblaid
slovene:
težava
somale:
dhibaato
ŝone:
dambudziko
sote:
khathatso
sunde:
kasulitan
svahile:
shida
svede:
svårighet
taĝike:
душворӣ
taje:
ปัญหา
tamile:
சிக்கல்
tatare:
проблема
telugue:
కనీసం
turke:
zorluk, problem
ukraine:
біда
urdue:
مصیبت
uzbeke:
tashvish
vjetname:
rắc rối
zulue:
enkingeni

malfaciligi

(tr)
Kaŭzi pli da peno, aldoni barojn kaj obstaklojn: altaj muroj malfaciligis la eniron [46]; ondo da pasantoj […] malfaciligis al ŝi la kuradon Marta ; neniam mi vidis ŝin tiel gaja: tio pli malfaciligos mian taskon [47]; via familio eble malfaciligus tiun edziniĝon [48]; mi ne deziris malfaciligi vivon de la onklino Metrop ; la vivo estas simpla kaj facila, li pensis, sed la homoj malfaciligas ĝin [49]. SUB:embarasi, ĝeni, handikapi, impliki, malhelpi, maloportuni, obstakli
bretone:
diaesaat (v.k.)
ĉine:
[wù], 悞 [wù], 刁难 [diāonàn]
france:
rendre difficile, faire obstacle, s'opposer à (faire obstacle)
germane:
erschweren
ide:
desfaciligar
indonezie:
mempersukar, mempersulit, mempersusah menyukarkan menyulitkan menyusahkan
japane:
難しくする [むずかしくする]
katalune:
dificultar
nederlande:
bemoeilijken, moeilijk maken
pole:
utrudniać
portugale:
dificultar
ruse:
затруднить
turke:
zorlaştırmak
ukraine:
утруднювати

facilpieda

Facile movanta la piedojn, lerta en irado: dorm' anoncas sin, ⫽ iras la sonĝoj, la belaj, ⫽ facilpiede en nin [50]. VD:lerta1, vigla2
50. Georg Heym, trad. Hans-Georg Kaiser: Ĉiuj pejzaĝoj
angle:
easy-going
bretone:
mibin a droad, skañv e c'har
ĉeĥe:
mrštný
france:
agile, alerte (ingambe), ingambe
germane:
leichtfüßig
hebree:
קל רגליים
hungare:
könnyű léptű, könnyed járású
indonezie:
gesit, lincah, tangkas
katalune:
de cames lleugeres
nederlande:
lichtvoetig
pole:
szybkonogi, lekkostopy
portugale:
lesto, lépido, ágil
ruse:
легконогий, быстроногий
slovake:
ľahkonohý

administraj notoj