*rim/o PV
*rimo
- 1.
Fina parto de verso (aŭ de vorto), kiu ripetiĝas en aliaj versoj (aŭ vortoj): la rimo devas enhavi la rimbazon; la nombro de [eblaj] rimoj preskaŭ egalas al la nombro de interrimantaj radikoj [1].
ina, vira.
- 2.
Harmonia efekto, produktita de samsoneco de la finaj sonoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj: la rimo ne devas devojigi la sencon.
harmonio.
1.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
- angle:
- rhyme
- beloruse:
- рыфма
- ĉeĥe:
- rým
- france:
- rime
- germane:
- 1. Endreim 2. Reim
- hebree:
- חרוז
- hispane:
- rima
- hungare:
- rím
- nederlande:
- rijm
- portugale:
- rima
- ruse:
- рифма
- slovake:
- rým
- svede:
- rim
- ukraine:
- рима
rimi
(tr)
Harmoniigi du aŭ plurajn vortojn aŭ versojn per rimo: rimitaj versoj.
- angle:
- rhyme
- beloruse:
- рыфмаваць
- ĉeĥe:
- rýmovat, zrýmovat
- france:
- faire rimer
- germane:
- reimen
- hebree:
- לחרוז
- hispane:
- rimar
- hungare:
- rímeltet
- nederlande:
- doen rijmen
- ruse:
- рифмовать
- slovake:
- rýmovať
rimaĵo
- Ĉia vortaĵo enhavanta rimojn: ĉu vere poemoj aŭ nur rimaĵoj?
- beloruse:
- зрыфмаванае слова
- france:
- bout-rimé
- tibete:
- སྙན་ངག་
rimiĝi, interrimi, kunrimi
Harmonii pro samsoneco de la finaj partoj: se du hemistikoj de unu sama verso rimiĝas, tion oni nomas rimo leona [2]; en Esperanto plejparte kunrimas vortoj en samaj gramatikaj formoj [3]; plej facile promeso rimiĝas kun forgeso PrV .
2.
Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 33a
3. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 108a
3. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 108a
- angle:
- rhyme
- beloruse:
- рыфмавацца
- ĉeĥe:
- rýmovat, zrýmovat
- france:
- rimer (présenter des rimes)
- germane:
- sich reimen
- hebree:
- להתחרז
- hispane:
- rimar
- hungare:
- rímel
- nederlande:
- rijmen
- ruse:
- рифмоваться
- slovake:
- rýmovať
- svede:
- rimma
- ukraine:
- римуватися
rimaro, rimvortaro
Ordigita listo de rimiĝantaj vortoj: por certigi la kompletecon de tiu rimaro, mi pedante kontrolis ĝin per „Inversa Vortaro“ de D-ro Schlüter [4].
- angle:
- rhyming dictionary
- beloruse:
- слоўнік рыфмаў
- ĉeĥe:
- slovník rýmů
- france:
- dictionnaire de rimes
- germane:
- Reimwörterbuch
- hebree:
- מילון חרוזים
- hungare:
- rímszótár
- nederlande:
- rijmwoordenboek
- ruse:
- словарь рифм
- slovake:
- slovník rýmov
aborta rimo
Nepura rimo, en kiu la postakcentaj vokaloj ne samas: „vundo-profunda“ konsistigas abortan rimon.
- hungare:
- elvetélt rím, abortált rím
- nederlande:
- kreupelrijm
- ruse:
- приблизительная рифма
infanrimo, infanrimaĵo
Rima poeziaĵo aŭ kanteto destinita al infanoj aŭ de ili uzata: Julie nun deklamas la komencon de tre fama infanrimo „trembrilu, trembrilu malgranda astro“ [5].
5.
christine:
Julie Andrews kantas, Mia Loko, 2011-05-02
- beloruse:
- дзіцячы верш
- france:
- poème enfantin
interna rimo
Rimo 1 inter iuj vortoj ene de verso; la efekto produktita de tiaj rimoj: ĉe Homero oni trovas ne nur aliteraciojn, sed ankaŭ internajn rimojn [6].
6.
Kalocsay: Tutmonda sonoro, 1981
- angle:
- interal rhyme
- germane:
- Binnenreim
- hebree:
- חרוז פנימי
- hungare:
- belső rím
- nederlande:
- binnenrijm
- ruse:
- внутренняя рифма
nepura rimo
Rimo 1, kiu ripetiĝas kun kelkaj modifoj en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: por liberiĝi de ĉi tiuj mucidaj adasismoj, jam antaŭ dek jaroj mi ekuzis rimojn nepurajn [7].
aborta rimo, agordo, asonanco, rimoido.
7.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 93a
- angle:
- assonant rhyme, approximate rhyme, imperfect rhyme, near rhyme, oblique rhyme, off rhyme, slant rhyme
- hungare:
- nem tiszta rím, vegyes rím
- ruse:
- неполная рифма, неточная рифма
pura rimo
Rimo 1, kiu precize ripetiĝas en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: „amo-flamo-ornamo“ konsistigas purajn rimojn; Zamenhof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn, sed ili tro ofte helpis sin per sufiksrimoj [8].
sufiksrimo.
8.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
- angle:
- perfect rhyme, full rhyme, true rhyme
- hungare:
- tiszta rím
- ruse:
- полная рифма, точная рифма
riĉa rimo
Rimo 1, kiu ampleksas pli da sonoj ol la rimbazo: „detenas-katenas“ konsistigas riĉan rimon „tenas“, „de kvar antenoj-la kvarantenoj“ ankoraŭ pli riĉan; estas konsilinde riĉigi la rimon, kiam la rimbazo entenas tre malmultajn sonojn aŭ sufikson.
- angle:
- rich rhyme
- hungare:
- túl jó rím, többszótagos rím
- nederlande:
- rijk rijm
- ruse:
- богатая рифма
sufiksrimo
Pura rimo, kiu entenas sufikson: „homaro-ŝiparo“ estas sufiksrimo, sed „homaro-amaro“ ne estas; la sufiksrimon [Grabowski] sprite baptis adasismo [9].
9.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 92a
- angle:
- suffix rhyme
- germane:
- Suffixreim
- hungare:
- ragrím, toldalékrím
- nederlande:
- suffixrijm
- ruse:
- однородная рифма
rimaranĝo
Maniero aranĝi la interrimantajn versojn: kontinua (aa bb cc...), alterna (abab cdcd...), kruca (abba), ringa (abba cddc...) rimaranĝo.
Rim.: La terminologio por nomi la diversajn rimaranĝojn fluktuis: en „Stilo, Lingvo, Formo“ oni parolis pri „duona, para, alterna rimo“ singulare, kaj en „Parnasa Gvidlibro“ oni parolas pri „kontinuaj, alternaj, ringaj rimoj“ plurale. Ŝajnas pli klare uzi la specifan vorton rimaranĝo, ol tordi la sencon de „rimo“ aŭ „rimoj“.
- angle:
- rhyme arrangement
- beloruse:
- рыфмоўка
- germane:
- Reimschema
- hungare:
- rímképlet
- nederlande:
- rijmschema
- ruse:
- рифмовка
rimbazo
- hungare:
- sorzárlat
- ruse:
- клаузула
administraj notoj
pri
~bazo:
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
aborta ~o: Mankas dua fontindiko.
aborta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
riĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
riĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aranĝo: Mankas dua fontindiko.
~aranĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Tiu ĉi termino estas propra al mi. Mi ĝis nun trovis nenion aŭtoritatan por ĉi tiu nocio. [MB]pri ~bazo:
Ne nur ĉe ĉi tiu derivaĵo estas supozita, ke rimoj dependas nur de vortfinoj. Tio tamen ne estas la okazo. Kp ekz-e la suban esprimon interna rimo. [Ulriko]pri ~bazo:
Ne klaras la rimarko: rimoj ja rilatas al vortfinoj, plejofte ĉe la versofino. Se la rimarko de Ulriko celas, ke la difino ne taŭge difinis, kio estas la rimbazo de interna rimo, tiam li pravas kaj tial mi aldonis "aŭ de vorto" en la klarigo. [MB]~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
aborta ~o: Mankas dua fontindiko.
aborta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
riĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
riĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aranĝo: Mankas dua fontindiko.
~aranĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.